VIVIENO.

Duparta Ferakonto de E. W.

[_Parto_ II.].--La korteganoj tre ekscitiĝis; ĉiuj la kavaliroj de

la Ronda Tablo invitiĝis por partopreni je la memorinda okazo. Oni

ĉie kaj ĉiam parolis pri gravaj solenaj gloraj vidaĵoj, dancoj,

ludoj, kursoj, pri bravec-provoj kaj batal-lerteco inter fortaj

herooj, pri kunkurenco inter belulinoj rilate al juveloj, vestoj kaj

antaŭeco. Tiel okazis ke tute sen rimarko aperis en la kortego

orfulino, zorgatulino de la princo. Estis nia Vivieno, iom

plibeliĝinta je formo kaj moroj, de la tempo kiam ŝi, plorante

forpreniĝis de la hejmo de ŝia infaneco. La klaraj bluaj okuloj nun

havis marverdan nuancon, kaj ombriĝis per longaj okulharoj preskaŭ

nigraj. Ŝiaj iam blondaj, libere defalantaj haroj nun alformis

kvazaŭ duoblan nigra-ruĝan kronon ĉirkaŭ ŝia malgranda kapo.

Ŝia voĉo estis klara kaj dolĉa, sed estis malpli sincera, malpli

korega. Efektive la novaj longaj roboj embarasis ŝin. Baldaŭ kelkaj

nejunaj kavaliroj, altiritaj per ŝia modesta silento, atente

rigardis ŝin, kaj eltrovis, ke ŝi havis trajtojn kaj vizaĵkoloron

pli delikatajn ol tiuj de la plej adoritaj belulinoj de la kortego.

Kompreneble ili esprimis al ŝi sian admiron, egale kompreneble ŝi

plezure aŭdis kaj ridetis.

De tiu tempo ĉiuj kavaliroj amindumis ŝin, kaj kredis reciprokan la

senton.

Tamen Vivieno ne estis feliĉa; kaj ŝi eĉ deziris morti, tiel akraj

estis la ĵaluzoj de la antaŭe adoritaj belulinoj.

Unu tagon la mondfama profeto Merlin vizitis la reĝon, kaj havis

solenan akcepton. Ĉiuj vidis en li la plej grandan konsilanton kaj

defendanton de la nacio. Vivieno vidis nur viron malgrandan, havantan

perfektajn trajtojn, fergrizajn harojn, longan barbon, okulojn

dubelumajn kaj abstraktan vizaĝesprimon. Ŝi atendis ian mienon

adorindan, formon suprehoman pro gracia majesteco. Tamen, post

malmultaj tagoj, ŝi ne povis plu ĝui la spritemajn parolojn de la

ĉirkaŭstarantoj, sed nur volis aŭdi unu voĉon, esti sola por ĝin

aŭskulti.

Unu vesperon subite ekrigardanta, ŝi vidis la okulojn de Merlin

fiksatajn sur ŝi kun esprimo de akra serĉado. Kviete ŝi toleris

lian rigardegon kaj volonte ŝi redonis rigardon plenan je la plej

ĝentila, respektega amo. Post tiu tago ili estis geamikoj. Rajdante,

promenante aŭ ĉe la reĝaj salonoj, li estis ĉiam apud ŝi, kaj

malicaj enviemaj korteganoj korege ridis vidi la profeton ensorĉitan

de "senkora koketulino." Ilia mokado ĉagrenis nek la profeton, nek

Vivienon. Ĉiutage ŝi fariĝis pli feliĉa, ŝi povis ĉion ami en

tero kaj ĉielo, mem la malsaĝojn kaj malbonojn. Ŝi amegis sian

belegan landon kaj--senlima feliĉeco kaj eterna--ŝi tiom amis

Merlin, ke ŝi neniam pensis al la amo de Merlin; neniam ŝi

demandis: Ĉu mi estas amata de li?

[_Parto_ III.].--Denove estas grandega ekscitego en la kortego de

Princo Arthur, ne plu pro reĝaj vizitantoj kaj publika gajeco, sed

pro teruraj danĝeroj kaj pro la rimedoj por savi la liberecon al la

lando, la honoron al la batalantoj, kaj la vivon al la popolo. La

barbaroj, senfidaj Sisnaĥoj, idolanoj, homoj senhejmaj, senteraj,

neamataj de siaj kunloĝantoj, nomaduloj: tiuj ĉi, per glavo kaj

glaveto, fajro kaj perfido, penadas venki aliajn landojn. Ofte

venkitaj, ofte forpelitaj, ili ĉiam pli multnombre revenadis kaj

malrapide estis akirantaj la tutan insulon. La kavaliroj de la Ronda

Tablo kaj siaj samlandanoj heroe bataladis, sed la glora malmulto

devas necese cedi al la multoj, kiuj ne devis zorgi pri virinoj kaj

infanoj. Nun la fino proksimiĝis. Jam sendis Arthur kaj Merlin tempo

post tempo en transmarajn landojn tiom da nebatalantoj kiom la ŝipoj

povis enhavi. Nun oni bezonis savi ĉiujn, kiuj restis en danĝero

ĝis la reveno de la ŝipoj.

La profeto havis multajn amikojn inter la Feoj, li sciis kie trovi

grandajn subterajn kavernojn, kie senĉese fluas puraj riveretoj, kaj

en kies proksimeco kreskas fruktoj, grenoj kaj radikoj. La ĉeestado

de tiom da homoj ja nekonvenis al la feoj, sed la feoj, kaj precipe

la feinoj, estas treege patramaj. Ili neniam deziras forlasi sian

landon, ili avidas nek oron nek arĝenton; en siaj spertaj magiaj

manoj la arbaroj fariĝas multe pli belaj ol smeraldoj, pli

multekostaj ol rubenoj. Ili honoris kaj amegis la venkitajn

defendantojn de la Kimrujo. Sed la feoj sciis ke inter tiuj estis

perfiduloj, pagitaj de la Sisnaĥoj. Tial ili devigis Merlin ĵuri

solene neniam diri la sekreton de la kavernoj krom al unu sola

estaĵo; kun ilia konsento, ili konfidis ĝin al la duonfeino

Vivieno.

Nun ŝi estis plene okupata, tage rajdante, sekvita de juna

ĉevalisto, al malproksimaj vilaĝetoj por instrui la loĝantojn

ĉion, kion ili devos fari, nome sin pretigi por rapida forkuro;

ĉiam observi la supron de la monteto de Merlin, kaj tie vidinte

lumturfajro, tuj marŝi tien kun ĉiuj porteblaĵoj. Nokte ŝi helpis

malsanulinojn, konsolis malfeliĉulinojn, kaj kuraĝigis timulojn.

Fine alvenis la fatala tago. Matene marŝis la Princo kun la pluparto

de la kavaliroj por kontraŭbatali la Sisnaĥojn el la oriento,

morgaŭe marŝos la aliaj, sub Merlin, kontraŭ alia bandego, el la

nordo. Vivieno ricevis la lastajn ordonojn de la profeto, kun

lia beno. Ŝi diris al li adiaŭ kaj iris returnen al la palaco.

Lacega, ŝi sin kuŝis; apenaŭ dorminte, ŝi ekvekiĝis pro brilega

lumo, kiu montris al ŝi tri feinojn. Unu diris: "Venu tuj kun ni,

aŭ Merlin mortos!" Sen prokrasto, sen dubo, ŝi eksaltis, ĵetis sur

sin nigran mantelon kaj silente akompanis ilin. Voje, ŝi sciiĝis,

ke bando da armataj viroj jam ĉirkaŭis la monteton en kiu li estas

ĉe la lumturo kaj, ne kuraĝinte supreniri en lokon ensorĉitan, ili

atendas lian malsupreniron. Nenia feo povis averti ilin, ĉar la

monteto fermiĝis kontraŭ ĉiuj nehomaj estaĵoj krom la ĉielaj

anĝeloj; sed la Kristana bapto de Vivieno ŝin ebligos eniri mem en

la lokon plej sekretan. Ŝi sola povas savi la vivon tiel necesegan

al la tuta nacio; ŝi perdos eble sian propran vivon, tamen ŝi savos

sian popolon.

Vivieno konsentis. Ŝi ricevis de la feinoj du teksaĵojn tiel

delikataj kiel araneaĵo, kaj aŭdis ilian instruon. Ŝi devos trovi

Merlin en malgranda observatorio apud la lumturo, sciigi al li la

venontan atakon, lin decidigi sin kaŝi en proksima nevidebla kaverno

kaj ĵuri solene, ke li tie restos ĝis la reveno de la Princo. Se li

tute ne volus tiel lasi sian oficon, Vivieno devos ĵeti sur lian

vizaĝon la bluan teksaĵon, kiu lin tuj dormigos, je dormado kiu

daŭros dum centjaroj, se li ne vekiĝus per ĉarmo pli potenca. Pro

tio la teksaĵo ruĝa! Ĉiuj el la feinoj ripetis: "Vualo blua por

dormigi, vualo ruĝa por vekigi!" kaj subite malaperis.

Sola kaj laca, Vivieno alvenis al la monteto. Ŝi vidis la armatajn

gardantojn kaj diris, "Mi alportas depeŝon al la Estro." Ili ŝin

permesis trapasi. Por ke neniu povu sekvi ŝiajn piedsignojn ŝi

lasis la vojeton kaj baraktis tra dornoj kaj arbetaĵoj ĝis ŝi

alvenis kun manoj kaj piedoj kontuzaj kaj sangaj al la observatorio.

Merlin dormis. Aŭdinte ŝian voĉon, li eksaltis kaj, aŭdinte sian

tutan rakonton respondis: "Adiaŭ, iru en la kavernon, tie restu ĝis

mi estos kondukinta al la batalon la virojn armatajn, kaj poste reiri

en la palacon." "Pro amo de la nacio, cin savu, mia patro, ci estas

la sola espero de nia patrujo."

Decide li diris, "Vi vin trompas, filino mia, neniu estas iam

necesega, kiam venos la horo Dio sendas la viron. Adiaŭ!" Tiam sciis

Vivieno ke la virta saĝulo neniam cedos. Ekĝemante, ŝi preĝis:

"Pardonu al mi, patro mia, ke mi cin tentis. Donu al mi unu solan

kison, ĉar eble ni nin neniam revidos." Malrapide, ŝanceliĝe, liaj

lipoj tuŝas ŝian frunton; vibro de feliĉeco fortigis ŝiajn

brakojn. Subite al li ĉirkaŭpreninte la kolon, ŝi ĵetis de poste

la bluan vualon super lia kapo, kaj lin helpis atingi seĝon.

Konfuza, ŝi staris rigardanta la belegan vizaĝon dormantan. Subite

brila lumo blindigis ŝin, triumfaj krioj surdigis ŝin, la tero

tremis kaj fendiĝis, vento el profundejo ŝin ekkaptis, turniĝadis

kaj sensentan alĵetis sur la teron.

Morgaŭe Vivieno kondukis palajn forkurantojn al la kavernoj.

Vespere, ellacigita, ŝi dormadis.

Dum multaj centjaroj la sklaviĝaj Kimroj komfortiĝis pro la kredo

ke Merlin revivos por ilia reliberigo.

Kia estis la sorto de Vivieno? Neniu scias, estas ne grave! Ŝi ja

estas nekompatinda, ĉar ŝi ĝuis grandegan feliĉecon.

The Esperantist, Complete · 第 691 / 1137 题