Esperanto--kaj internacia frateco.--Vidu anoncon.
Esperanto--la afero de la dudeka jarcento.--Vidu anoncon.
Esperanto--perfektigas nian neperfektan lingvon.--Vidu anoncon.
Esperanto--de plezuriga utileco por ĉiuj.--Vidu anoncon.
Esperanto--kontaktigas kun nuntempa Eŭropa pensado.--Vidu anoncon.
Esperanto--la Help-lingvo.--Vidu anoncon.
Ni citas tion ĉi kiel specimeno de koloniaj penadoj propagandi kiu,
kiam aldonata al "Esperantaj naĝ-kursoj," "Esperantaj ludoj,"
k.t.p., estas dezirinda aldono al la ĝis nun uzataj metodoj.
Kiel la son-ondetojn nun, kiel ni ĵus vidis, atingis siajn limojn,
ili nature kuntiriĝas, kaj, kiam alvenos la somero, ili devas esti
kunĉentriĝintaj, ne ĉe Varsovio, sed ĉe Bulonjo, la bonvena
haveno de la Esperantistoj.
La memorinda kunveno kredeble superos niajn atendojn. Sro
Michaux, la nelacigebla, ĉiutage ricevadas promesojn ĉeesti, kaj
multe da la vizitontoj intencas profiti pro la okazo, kaj viziti
Londonon antaŭ, aŭ post, la kongreso. La dato de tiu ĉi definitive
anonciĝis kiel Aŭgusto 3-13; la ĉefaj kunvenoj okazos je la 6a kaj
10a de la monato. Bileto por ĉiuj kunvenoj, festoj, kaj ceremonioj
kostas nur tri frankojn, kaj tial neniel povos malhelpi la
ĉeestadon de kiel eble plej multe da samideanoj. Estas esperinde, ke
ni en Londono povos aranĝi diversajn socialajn kunvenojn por
kontentigi niajn alilandajn vizitontojn.
Tiaj okazoj kiaj la Jarkunveno de la London Esperanto Club, kiu
okazis Jan. 12 ĉe la Essex Hall, donas grandan helpon al la Afero.
Je la nomita okazo multaj afablaj helpantoj faris kantojn,
recitadojn, kaj dramajn skizojn en Esperanto, kaj multaj favoraj
kritikaĵoj aperis sur la Brita gazetaro la sekvantan tagon.
Ĵus antaŭ tiu bone ĉeestata kunveno la gazeto de la B.E.A. unue
aperis, sub alloganta verda kovrilo. Ĝi devos trafi sian celon,
nome, unuigi la diversajn grupojn kaj helpi la ĝeneralan Britan
propagandon. Ni rapidas sendi niajn plej korajn bondezirojn pro la
sukceso de la nova ĵurnalo. Ĝia enhavo estas proksimume la duono de
tiu de The Esperantist, kaj la jarabonpago estas proporcie.
Iom simila je formo kaj apero estas la nova kaj beleta _Germana
Esperantisto_, kiu estas inda je niaj Germanikaj amikoj, kaj kiu
sekve havos kreskantan disvastiĝon.
La nova Rusa Monataĵo estas baldaŭ atendata, kaj ankaŭ devos esti
valora aldono al niaj jam grava Biblioteko. Ni plezure vidas ke la
_Vestnik Znanja_ (Scienca Revuo) nun eldonigas senpagan aldonon,
enhavantan mallongan monatan lernolibron. Nia kunverkanto, Sro
Kolowrat, antaŭ ne longe eldonis Rim-vortaron kaj beletan kanton,
"_Kuraĝe antaŭen_," kiujn li sendos post ricevo de 70 c. poŝtmarke
(Morskaja 29, Peterburg).
Turkujo ĝis nun restis iom malantaŭe, kaj estas kun speciala
plezuro ke ni lernas pri la fondiĝo de Esperanta kurso en unu el la
plej ĉefaj kolegioj, kie la studentoj montrigas la kutiman
entuziasmon pro la lingvo. Eble, se tiu ĉi fakto estis konita antaŭ
kelkaj monatoj, Gergovio estus vizitinta Turkujon dum ŝia Esperanta
vojaĝo!
Sed eble niaj legantoj ne konas pri ŝia ekzistado! Certe ni mem tre
miris kiam ŝi alvenis ĉi tie dum la Kristnaskaj festoj, pasigi la
gajan tempon en nebulega Londono. La nebulego estis ja tiel densa ke
la poŝtisto ne havis facilan laboron meti ŝin ĉe ŝia celo. Ni
supozas ke tiaj mond-vagantaj leteroj baldaŭ oftiĝos, ni do tie ĉi
ekzamenos la historion de Gergovio de kiam ŝi lasis sian hejmon en
_Clermont-Ferrand_ lastan Julion.
Vizitinte Belgujon, Svedujon, Bohemujon, Rusujon, Germanujon, ŝi
envenis Anglujon, nur rapide transsendiĝis Kanadujen, el kie al
la Unuigitaj Ŝtatoj, Meksiko, Peruo, Hindujo, Maltujo, Italujo,
Algerujo, kaj, fine, "Hejmo, dolĉa hejmo"! Ĉiu ricevinto aldonis
kelkajn vortojn de bonveno, tial ke la dokumento ja estos kuriozaĵo,
se ĝi postvivas la danĝerojn de la vojaĝo ĉirkaŭ la mondo.
Neordinara nombro de artikoloj aperis dum la lasta monato pri
Esperanto, kaj ni interese ekscias ke la Amerika _New Era_ ekhelpis
nin, sur la alia bordo de la hareng-lagego.
Kontraŭe, novaj libroj ne estis multenombraj. Libreto laŭ la _Penca
Lernolibro_ eldoniĝis de la firmo Hachette en la Franca lingvo, kaj
la firmo Borel eldonis alian broŝuron kaj libreton pri _Kurbaj
Linioj_ (23 pp.; 70 c.).
Kvankam "La Ventego" estis presita antaŭ la Nova Jaro, ni nur
ricevis ilin de la bindistoj malmultope. Ni kontente anoncas ke ĉiuj
fruaj aĉetantoj nun proviziĝis, kaj ke granda nombro de aprobantaj
leteroj jam alvenis de niaj amikoj.
Ĉar ŝajnis esti bezono por ia bone aranĝita libreto por donaci,
kie la kutima paperdorsa broŝuro ne estus akceptinda, ni nun
eldonigas "_The Esperanto Language Practically Considered and
Described_," de nia bonekonata amiko kaj eminenta filologisto, Dro
Lloyd, de Liverpool. Sub bela art-tuka kovrilo (kun portreto), tiu
ĉi libreto nun estas aĉetebla je 1 fr. 20, aŭ 10 frankoj la dekon.
Ni fidas ke ĝi same ricevos la aprobon de niaj legantoj, kaj gajnos
novajn samideanojn el la rangoj de la lingvistoj kaj kleruloj al kiuj
ĝi celas alvoki.
Konkludante, ni deziras danki ĉiujn Korespondantojn kiuj afable
sendis Kristnaskajn kaj Nov-Jarajn kartojn.
La Redaktoro.