PENTRATA KAJ RAKONTATA DE ALFRED J. HULME.

Henriko Tudoro, tiatempe Grafo de Richmond (poste Reĝo Henriko VII.

de Anglujo) estis en jaro 1485 vojaĝanta tra Kimrujo kaj Anglujo

kune kun granda sekvantaro, sur la vojo al la batal-kampo de Bosworth

Field, kie li venkis la tiaman reĝon, Riĉardon III.

Antaŭ la tur-fortigita pordego de Shrewsbury venis la Grafo

Henriko--bela juna viro havante dudek jarojn--kun sia sekvantaro, kaj

postulis permeson eniri.

Sed la urbanoj malpermesis al li la eniron, ekkriegante, ke ili ja

nenian reĝon konas krom Riĉardo, kies fidelaj regatuloj ili estas,

kaj kies sigelon ili uzadas. La Urbestro esprimis solenan kaj

seriozan ĵuron, ke la Grafo ne envenos urbon escepte trans lia

korpo--signifante, ke li preferas la morton antaŭ ol li permesos al

Henriko la eniron.

Henriko trankvile reiris, starigis tendetaron kaj, nokttempe, sendis

tri sinjorojn por paroladi ĉe la pordegejo. La rezultato de tiu ĉi

parolado estis, ke la urbanoj decidis, ke ili permesos al li la

eniron, se li transpaŝos super la korpo de la (vivanta) urbestro,

dum tiu ĉi kuŝas sur la tero ekster la pordegejo, kaj per tio ne

estos ĵurrompulo.

Tial, morgaŭe, tio efektiviĝis. Kun la belegeco kaj lukso, kiuj

tiatempe akompanis militajn aferojn, la kavaliraro, rajdante antaŭ

la militistaro, inter kiu estis Henriko, alvenis antaŭ la pordega

fortikaĵo. La kradega barilo leviĝis. La urbestraro, areto da

urbanoj, kaj la urbestro--Tomaso Mitton--portante longan bluan robon,

kaj liaj kunestroj kaj partianoj, sekvata ambaŭflanke de

honor-gvardio de du vicoj da soldatoj, ĉiu tenante halebardon,

elvenis ekster la pordego.

La kradego malleviĝis. Kvankam tiu ĉi okazis ekster la pordegoj, la

ceremonio estis videbla el multaj hom-plenaj fenestroj de la

ĉirkaŭ-urbaj domoj apud la pordego, kie devis loĝi ĉiuj neburĝoj

kaj alilanduloj.

Kiam liaj du lakeetoj metis sur tero matraseton kaj, genufleksinte,

tenis la angulojn de la kapkuseno, la inda urbestro kiel eble plej

majeste kuŝiĝis apogante sin sur kubuto, kaj serioze rigardis la

junan Grafon Henrikon.

Doninte la kondukilon de sia gaje kaj blazone drapirata ĉevalo al

paĝio, la Grafo, vestata de brileganta blua ŝtala armaĵo, sed kun

ortuka supervesto kaj velura ĉapo malsupreniris sur la (por bonveno

flor-kovratan) teron kaj, inter kelkaj el liaj altrangaj kunuloj,

promenis al la kuŝejo de Tomaso Mitton, kaj kun humila kaj bonsenta

mieno suprepaŝis la gravan kaj konsciencan Urbestron, kaj per tio

savis lian valoran ĵuron.

Tio farite, la kradego tuj leviĝis, procesio formiĝis kaj, sub

pluveto de floroj--precipe ruĝaj, kiuj signifis la Lankastrian

devenon kaj heredecon de la estonta reĝo,--la amaso sin turnis

urben.

Henriko, rajdante sian belegan kremkoloran ĉevalon, iĝis la fokuso

de granda bonvena aplaŭdado de la ĝoja popolo kiu salutis lin per

krioj de: "Dio bone progresigu cin" kaj, por la unua fojo, liaj

oreloj ricevis tiun ravan krion: "Dio savu nian Reĝon."

Henriko gaste restis nur unu nokton en domo, kiu ankoraŭ staras.

Historio rakontas al ni, ke li tiam preteriris, kaj, unu semajno

poste, sur la batalkampo, li kroniĝis anstataŭ la ĵusmortinta

Riĉardo III.

(_Block reproduced by kind permission of_ Messrs. Meisenbach & Co.).

The Esperantist, Complete · 第 684 / 1137 题