PROFESORO VULPO.

Tradukita de E. J. Catt.

Maljuna vulpo tre klera, tre elokventa, deviĝis pro malforteco, sin

doni tute al spiritaj aferoj. Li komencis prediki al la loĝantoj de

la arbaroj. Lia elokventeco estis pasia, lia moraleco neriproĉinda.

La konstatis per la plej konvinkanta logiko ke, per simplaj honestaj

manieroj oni povas facile atingi, kaj ĝui, feliĉecon. "Male," li

diris, "la vana mondo nin allogas, nin trompas, nin devigas multe

pagi por ĝiaj artifikaj proponoj kaj promesoj, kiujn ĝi neniam

plenumas, sed ĉiam fortiras de ni."

Tamen, nia profesoro malprosperis, tute ne sukcesis; neniu venis lin

aŭskulti, krom kelkaj maljunaj religiaj cervinoj, kiuj loĝis en

kvieteco kaj povis nenion fari por helpi je sia progresado.

Kion li do faris?

Li decidis ŝanĝi sian temon. Li do komencis kondamni la kutimojn de

rabo, la soifo por buĉado kiun posedas la ursoj, tigroj kaj leonoj.

De nun li altiris amasojn da aŭskultantoj: cervoj, kapreoloj,

gazeloj, ĉiuj trovis mil ĉarmojn en liaj paroladoj. Baldaŭ li

gajnis reputacion, oni povas eĉ diri iom da famo, tiel ke maljuna,

pia, bonvola leono, Reĝo de la lando, multe deziris lin vidi, lin

aŭdi.

La vulpo raviĝis sin prezenti ĉe la kortego de la reĝo.

Li alvenis, predikis. Li vere superis sin! Li solene denoncis la

kruelegecon de bestoj. Li paroladis pri la dia furiozo, venĝo, kaj

kolerego kiu devas frue aŭ malfrue fali sur ĉiuj el ili.

La korteganoj miris pro tia maltimo, kaj rigardis unu la alian sen

ion dirante, ĉar la reĝo ŝajnis plaĉata pro tiu ĉi ne ordinara

sincereco.

La prediko finite, la reĝo alvokis la oratoron. La monarĥo diris al

li: "Vi sukcesis min plaĉi, vi montris al mi la veron. Mi ŝuldas al

vi justan rekompencon; kion vi demandas kiel premio por via

instruado?"

The Esperantist, Complete · 第 661 / 1137 题