PERSONOJ.

Toruvio, maljuna vilaĝano.

Menciguela, ilia filino.

Agueda de Toregnano, lia edzino.

Alojo, najbaro.

_La sceno en vilaĝa strato._

Toruvio.--Kompatema Dio, kia vetero! Neniam tia fulmotondro

min persekutis de la monta supro al la malsupro. Mi ekpensis ke la

ĉielo ĵus elfluadis, kaj ke la nuboj alrulis ĝis la tero. Almenaŭ

se mia noktomanĝo estus preta ... sed la sinjorino edzino mia eble

eĉ neniam zorgis pri tio.... Rabiego ŝin sufoku! Ho, he!

Menciguela, mia filino! (_Li frapas la pordon_). Prave! ĉiu dormas

en la vilaĝo. Agueda de Toregnano! ho, he! ĉu vi min aŭdas? (_Li

ree frapas_).

_Venas_ Menciguela.--Ho! patro mia, ĉu vi volas disrompi la

pordon?

Toruvio.--Bonege! vidu ŝian langon, nun! vidu ŝian

bekegon! Nu, ĉu vi povus diri al mi kie estas via patrino,

fraŭlino?

Menciguela.--Ŝi estas ĉe la najbarino por helpi ŝin

sekigi silkfadenarojn.

Toruvio.--Peston al silkfadenaroj, al ŝi, kaj ankaŭ al vi

mem. Iru tuj kaj alvoku ŝin!

Agueda (_alvenante_).--Nu, nu! sinjoro fanfarono! vi vidos

ke, ĉar li alportas malpezan ŝarĝon da hejtligno, ne estos eble

konsentiĝi kun li!

Toruvio.--Kion? Malpezan ŝarĝon da ligno vi nomas ĝin,

sinjorino! Mi per la ĉielo ĵuras ke mi apenaŭ povis ĝin surmeti

al miaj ŝultroj, kvankam via baptofilo helpis min.

Agueda.--Estu do; ni nun estos riĉe provizitaj! Sed en kia

stato vi staras, edzo mia! Kian figuron vi prezentas!

Toruvio.--Mi estas trempita kiel vera supo! Rapidu, edzino,

mi petas, donu al mi ion por manĝi.

Agueda.--He, per la diablo, kion mi povos doni al vi? Mi

nenion havas.

Menciguela.--Ve! patro mia, kiel malsekigita estas tiu ĉi

ligno!

Toruvio.--Jes, verege; sed sendube tio ne malebligos vian

patrinon diri, ke kompreneble roso estas la kaŭzo.

Agueda.--Kuru, filino, ekpreparu duon da ovoj por la

noktomanĝo de via patro; poste vi pretigos lian liton.--Edzo, mi

vetus, ke vi neniam jam ekpensis labori pri tiu plantaĵo de

olivujoj, kiun mi tiel rekomendis!

Toruvio.--Kial do mi revenus hejmen tiel malfrue, se ne ĉar

mi ĵus faris tion, kion vi al mi diris?

Agueda.--Prave do! kaj kie vi plantis?

Toruvio.--Tie, apud la figarbo, kie mi iam kisis vin: ĉu vi

memoras tion?

Menciguela.--Patro, kiam ajn vi volos noktomanĝi, ĉio

estas preta.

Agueda.--Vi ne scias tion, kion mi ĵus pensis, edzo mia?

Tiu replantaĵo, kiun vi teren enmetis hodiaŭ, post ses aŭ sep

jaroj, produktos kvar aŭ kvin centfuntojn da olivoj, kaj, aldonante

branĉeton tie ĉi, branĉeton tie, post dudek kvin aŭ tridek jaroj,

vi havos sufiĉegan fruktodonan olivarbejon.

Toruvio.--Neniu povus esti pli prava ol vi, edzino; tio

nepre plenumos mirindaĵon.

Agueda.--Edzo mia, mi ĵus ankaŭ pensis--Ĉu vi scias

kion?--Ne?--Nu, aŭskultu bone. Mi mem faros la olivkolektadon, vi

transportigos ilin sur via azeneto, kaj Menciguela vendos ilin en la

vendejo. Sed, filino, memoru tion, kion mi nun diras al vi: vi devos

postuli por ĉiu buŝelo almenaŭ po du _Kastiliaj realoj_.

Toruvio.--Po du Kastiliaj realoj! Ho! certe vi ŝercetas; ne

estus konscience. Sufiĉe estos vendi ĉiun buŝelon po dekkvar aŭ

eble dekkvin denaroj.

Agueda.--Silentu, mi petas! Estas plantaĵo de la plej bona

speco, Kordova plantaĵo!

Toruvio.--Nu! Eĉ se ĝi estus Kordova speco, la prezo, kiun

mi ĵus nomis, estos sufiĉa.

Agueda.--Silentu, mi ripetas! Ne min surdigu per via

sensencaĵo. Nu do, filino, vi ĵus aŭdis min; po du Kastiliaj

realoj; ne malplialta prezo!

Toruvio.--Ankoraŭ? Venu tie ĉi, filineto. Kioman prezon vi

postulos por la olivoj?

Menciguela.--Tioman prezon kiun vi volos, patro mia.

Toruvio.--Dekkvar aŭ dekkvin denarojn?

Menciguela.--Jes, mia patro.

Agueda.--Kion? "Jes, mia patro." Venu, tie ĉi, filineto.

Kion vi demandos por la olivoj?

Menciguela.--Tion, kion vi volos, patrino.

Agueda.--Du Kastiliajn realojn?

Toruvio (_kolere_).--Kompaton! Du realojn! (_Al_

Menciguela) Mi promesas al vi ke se vi postulos pli ol la

prezon, kiun mi ĵus diris, vi ricevos de mi pli ol ducent batojn.

Nun, diru: kioman prezon?

Menciguela.--Tion, kion vi nomis, patro.

Toruvio.--Dekkvar aŭ dekkvin denarojn?

Menciguela.--Jes, patro.

Agueda.--Kion? Vi diris ankoraŭ "Jes, patro!" (_Ŝi batas

ŝin_) Prenu tion, prenu tion, pro via malobeo!

Toruvio.--Ne tuŝu la knabinon....

Menciguela.--He, patrino! he, patro! ne mortigu min!

Alojo (_alvenante_).--Kio estas tio? Genajbaroj, kial vi

tiel batas tiun ĉi knabineton?

Agueda.--Ho, sinjoro (_montrante ŝian edzon_), tiu ĉi

malbonulo celas doni senpage ĉion, kion ni posedas; li tute volas

ruinigi la domon. Olivoj tiel dikaj kiel juglandoj!...

Toruvio.--Per la prapatraj ostoj! Mi ĵuras ke ili ne estas

eĉ tiel dikaj kiel milisemoj!

Agueda.--Sed mi certigas jese.

Toruvio.--Sed mi neas tion, kion vi certigas.

Alojo.--Nu, najbarino, volu aminde eniru domen. Mi prenas

sur min pacigi ĉion. (Agueda _foriras_). Klarigu por mi la

aferon, nun, najbaro. Montru al mi viajn olivojn; eĉ se estas dudek

cent funtoj, mi aĉetos la tuton.

Toruvio.--Ne tiel estas, sinjoro; estas ne tiel, vere. Ni ne

staras tiel antaŭe kiel vi pensas. La olivoj ne estas en nia domo;

ili nur estas sur nia bieno.

Alojo.--Nu! venigu ilin tie ĉi; vi povas konfidi al mi; mi

aĉetos la tuton je la plej rajta prezo.

Menciguela.--La patrino postulas po du realoj por ĉiu

buŝelo.

Alojo.--Tio estas tre alta prezo.

Toruvio.--Ĉu ne, sinjoro?

Menciguela.--Patro ne demandas pli ol dekkvin denarojn.

Alojo.--Montru al mi specimenon.

Toruvio.--Dio mia! Vi ne ŝajnas kompreni min, sinjoro. Mi

tuj klarigos. Hodiaŭ, mi teren enmetis replantaĵon de olivarboj,

kaj la edzino ĵus diris ke post ses aŭ sep jaroj oni povos kolekti

kvar aŭ kvin centfuntojn da olivoj, ke ŝi mem kolektos, mi

forportos, kaj nia filino vendos ilin, sed ke tiu ĉi ne devos

postuli malpli ol du realojn: mi kontraŭstaris al tio; ŝi ree tian

kondiĉon ripetis: tio estas la tuta afero.

Alojo.--Mirinda afero, vere. Ĉu estas eble imagi tian

okazon? Apenaŭ la olivujoj teren estas enmetitaj, kiam jam vi

devigas vian filinon plori pro ili.

Menciguela.--Vi estas pravega, sinjoro.

Toruvio.--Ne ploru plu, Menciguela. Tiu ĉi infanino,

sinjoro, valoras sian propran orpezon. Nun, filineto mia, iru pretigi

la manĝilaron; mi promesas, ke mi aĉetos por vi antaŭtukon el la

vendprezo de la unuaj olivoj kiujn ni rikoltos.

Alojo.--Adiaŭ, najbaro. Eniru domon ankaŭ, kaj pace vivu

kun via edzino.

Toruvio.--Saluton al vi, sinjoro.

Alojo (_sola_).--Oni devas konfesi, ke en tiu ĉi mondo ni

okaze vidas nekredeblaĵojn! Tiuj geedzoj interinsultas unu la alian

pri olivoj, kvankam eĉ la olivarboj ne kreskas ankoraŭ!

The Esperantist, Complete · 第 654 / 1137 题