La mondo nun pliaĝiĝis per unu jaro, kaj ni ĉiuj tial
plisaĝiĝis. La progreso farita de Esperanto estas eĉ pli
rimarkinda ol dum la jaro 1903. Al ĉiuj kunbatalantoj ni deziras
sendi koregajn gratulojn pro tiu ĉi sukceso, kaj ni ankaŭ aldonos
la plej sincerajn bondezirojn por la nova jaro. Ĝi estu ankoraŭ pli
progresema! Ĝi estu eĉ pli feliĉa por la Esperantistoj!
Lastan monaton ni havis la plezuron aranĝi la Enhavnomaron de nia
unua volumo, kaj la fakto memorigis al ni multajn ĉarmajn horojn kun
la Esperantistoj, persone kaj letere. Precipe ni deziras sendi
bondezirojn al nia sindonema verkantaro. Ili fariĝu pli kaj pli
internaciaj!
Kiam skeptikulo trarigardos tiun enhavnomaron, li ne plu dubos la
internaciecon de la lingvo.
Dank' al la jara progresado en Anglujo, oni ne plu devas kredi, ke
"Esperanto estas kuracilo por korpaj malsanoj," aŭ "nova nutraĵo
por la homa korpo," sed preskaŭ ĉiuj scias ke Esperanto nutras nur
la spiriton, kaj kuracas nur la malpaciĝojn de la homaro.
Estas mirinde ekscii kiom da anoncado estas necesa antaŭ ol la
loĝantoj de eĉ unu malgranda urbo ĉiuj konatiĝu kun la temo, kaj,
kompreneble, restas ankoraŭ multe, multe da farota laboro. Ni ne
laciĝu, ni ne restu je niaj laŭroj, rigardante la ĝardenon, kiu
enhavas tiom da semitaj semoj! Ne, ni devas ĉiam klopodadi; ni ja
devas akvi la semojn per la pura akvo de internacieco, kaj ni devas
zorgi ke ili ne sekiĝu pro manko de intereso, flego, aŭ helpo
niaparte.
Profeto dirus ke tiu ĉi nova jaro devas esti tre grava por la
Esperanta movado. Ĉu ni ne havos almenaŭ unu grandan Internacian
Kunvenon, kiu kredeble okazos en Aŭgusto, inter niaj afablegaj
Boulogneaj amikoj? Kaj ĉu tiu ĉi senpacience atendata renkontiĝo
ne honoriĝos je la ĉeesto de nia estimata estro, Doktoro Zamenhof
mem!
Tiu ĉi sola fakto estas sufiĉe famigi la nunan jaron, sed ja estas
ne bezone atendi ĝis la bela somero por trovi signojn de progreso.
Malvarma vintro produktos diversajn novajn gazetojn, kiujn sendube la
varmeta printempa kaj varma somera vetero florigos, ĝis ili povos
posedi ian influon inter la jam multenombraj internaciaj gazetoj.
Tiu ĉi fakto, la plimultiĝo de gazetoj, estas unu kaŭzo de la
nepligrandigo de The Esperantist. Niaj legantoj memoros ke
ni proponis pligrandigi ĝin, se eble, dum la 1905a jaro. Ni multe
timis ke, la progreso de nia afero postulus tiun ĉi pligrandigon,
kvankam ni trovas, ke dekses paĝoj estas ja sufiĉaj por nia
libertempo.
Kaj, ĉar nun ne estos necese pligrandigi gazeton, kiu ne plu estos
la _sola_ Brita organo, ni klopodas ĝin pligrandigi sen pligrandigo!
Tiu ĉi ŝajnos sendube parodoksa al niaj legantoj; ĝi tamen estas
la vero, ke ni trafis! Anstataŭ la klubaj sciigoj, kiuj antaŭe
troviĝis nur Angle, ni intencas presigi serion da artikoloj sub
la nomo _Monato post Monato_. Tiuj ĉi enhavos, en la du lingvoj,
la memorindajn agojn de la antaŭa monato. Tiel alilandaj
Esperantistoj--kiuj ĉiam plimultiĝas inter nia abonintaro--ne
perdos tri aŭ kvar paĝojn, kaj enlandaj Esperantistoj gajnos pli da
ekzercado pro la ŝatataj laŭvortaj tradukoj. Jen la Q.E.F. kaj la
Q.E.D. de nia problemo.
Du diversaj vojoj nun malfermiĝas antaŭ ni. Ni povas komenci tiun
ĉi serion per resumo de la jam farita progreso de la lasta jaro, aŭ
ni povos limigi niajn rimarkojn je la lasta monato. Uzante la
supredonitan titolon, la dua el tiuj ĉi du vojoj ŝajnas esti
preferinda, kaj ni nun pritraktas la memorindaĵojn de la 1904a
jarfino.
Estas malvarme dum la vintraj monatoj, ni do komencos nian esploron
en pli varmaj landoj, kie la Esperanta Suno sin montris pli forta kaj
potenca ol antaŭe. Plej malproksime, la vasta regiono de Queensland,
Aŭstralio, meritas atenton nian. La Redaktoro de la plej gravaj
tieaj ĵurnaloj aniĝis je Esperanto; ni verkis artikoleton kiu eble
poste tie aperos, kaj, el diversaj partoj de la Kolonio venas la
kutimajn demandojn de niaj estontaj kunbatalantoj. Nova Zelando
ankaŭ estas Esperantema nuntempe, kaj la diversaj jam presitaj
artikoloj alportas siajn fruktojn.
Tiel varma, kaj eĉ pli vasta, la Hindujo nun kolektas varbulojn por
nia aro. Sro Adinarayana Chettiar verkis valoran artikolon sur la
_Indian Review_, la plej grava el la tieaj gazetoj. Ni ankaŭ skribis
respondon,--presota aŭ ne, laŭ la volo de "Lia Redaktora Moŝto."
En Centra Ameriko, la Direktoro de la Nacia Instituto de la
Respubliko San Salvador varme aprobas la Esperantajn paroladojn de
nia abonanto, Sro R. G. Abrill. Eble, pro tiu ĉi fakto, ni
scivolaj Esperantistoj baldaŭ ekkonos plu pri tiuj ĉi (de ni
preskaŭ nekonataj) Respublikoj. Parolante pri tiuj ĉi, ni ja bone
memoras interesan okazon. Tre fervora amiko translokiĝis en
Venezuelon, kaj kompreneble, ni proponis ke li tie fondigu grupon.
Post kelkaj semajnoj alvenis poŝtkarto, prezentanta "La Grupo
Progreso." Sed bedaŭrinde estis areto da nudaj nigruloj! Sed, sen
ŝerc' devas esti en Venezuelo, multaj inteligentaj homoj, kiuj
konsentos Esperantistiĝi. Interesaj artikoloj antaŭ ne longe venis
el Virginia kaj Erie en la Unuigataj Ŝtatoj.
Pli proksime je ni, en progresama Maltujo, supersignitaj literoj
malhelpas la fondigon de la atendata _Malta Gazeto_, sed espereble,
la solvo de la problemo apudestas, kaj ni baldaŭ povos doni al ĝi
bonvenon.
El Alĝerujo, la ĉiam energia Kapitano Capé sendas interesajn
sciigojn, kaj, inter alioj, deziras ricevi la nomojn de tiuj, kiuj
povos partopreni je Esperantista Karavano ĉe Pasko, 1905. Oni ankaŭ
organizas ekspozicion. Ĉu helpontoj bonvolos skribi al la
Prezidanto, 17, Boulevard Gambetta, Algiers?
En Anglujo, kuraĝiga sciigo venas el Folkestone. La Komerca Ĉambro
tre interesiĝis pro parolado farata de Sro Geddes, la bonekonata
Sekretario de la Dovera Grupo. Sendube la fondo de Folkestona Societo
baldaŭ sekvos, kaj ni tiam povos aĉeti rond-vojaĝan bileton por
viziti la "Kvin Havenojn Esperantistajn," Dover, Folkestone,
Boulogne, Calais, kaj Ostend! Jen libertempa ekskurso por la
maramantoj! Pripensu je tio!
Hastings nun posedas Grupon, kies prezidanto estas Dro Martyn
Westcott. Tiu ĉi fervora kunlaboranto ofte verkas artikolojn pro kaj
por Esperanto. Li diras al ni ke dum restado en Parizo li vizitis
Notre Dame, kaj tie ĝoje ekvidis la verdajn steletojn ĉe la
butontruoj de du Hispanaj vojaĝantoj. Ne estas necese diri, ke la
kontenteco estis reciproka, kaj la proverbo ke "du plezurigas, tri
ĝenas," ne tie trovis pruvon.
Ĉe la Club Café ni de la Londona Klubo havis la plezuron aŭskulti
serion de artikoloj pri la Germana literaturo, kiun afable elparolis
nia vizitanto Sro Jürgensen. Tiam, kiel ĉiam, Esperanto ne
bezonis tradukiston!
Sed eble la plej bona pruvo de progreso estas la fakto ke la
Esperanta Biblioteko ankoraŭ pligrandiĝis. _La Ventego_, de
Shakespeare (Arta Eldono, 3 fr.), nun estas preta. Alia bonepresita
verko sur bona papero, kiu donos al ĉiuj grandan plezuron kaj
instruon, venas el Belgujo: _Paĝoj el la Flandra Literaturo_,
tradukitaj de Dro Seynaeve kaj Dro van Melckebeke (134 pp., 1s.
6d.).
La Firmo Hachette ankaŭ eldonigis _Kondukanto de la Interparolado
kaj Korespondado_, de A. Grabowski (180 pp., 2s.); utila internacia
volumo.
Multaj Korespondantoj mendis kovrilon por la unua volumo. Ni
bedaŭras, ke ni ne eldonos specialan kovrilon, ĉar la plejmulto el
niaj legantoj havas, ni esperas, sian specialajn ŝatojn, kaj
preferos elekti sian propran bindaĵon.
La Redaktoro.