Originale verkita de Clarence Bicknell.
Vilaĝ' malgranda--vintra nokto--
Ŝtonega grot' malhela--
Sed tie io pli brilega
Ol ia stel' ĉiela.
Ne reĝoj saĝaj ornamitaj
Per multekostaj vestoj,
Humile kurbiĝantaj teren
Ĉe la manĝuj' de bestoj.
Kaj ne la spicoj aŭ juveloj
Aŭ fum' de bonodoro;
Ĉar mirindaĵo tie kuŝas
Senpreza pli ol oro.
Riĉeco, saĝo kaj scienco,
Malofta triopaĵo
Mirindaj estas; sed ol ili
Pli granda la vidaĵo!
Infan' ne longe naskiĝinta
En la manĝuj' dormanta,
Kaj apud Li patrino simpla
La Filon rigardanta.
Jesuo Li, homara Reĝo,
La Fil' de l' Alta Dio;
Kaj ŝi, virino el virinoj,
La Virgulin' Mario.
Li nun el Dia trono regas
Eterne adorata;
Kaj ŝi ĉielan kronon portas
De l' tuta mond' benata.