MUŜOFIŜOBIRDORATOKATOHUNDO.

Originalaĵo de Clarence Bicknell.

Mi foje havis muŝon;

Tre bona kaj tre saĝa

Ĝi estis, kvankam juna,

Nur unutagoaĝa.

Okazis ke en akvon

Ĝi falis, je l'flugado,

Kaj mia ora fiŝo

Ĝin kaptis por manĝado.

Kaj tiam la naturo

De mia fiŝ' ŝanĝiĝis;

La muŝon englutinte,

Ĝi muŝofiŝo iĝis.

Post tio mia birdo,

Belega sed manĝema,

La muŝofiŝon manĝis

Sen penso kompatema.

Kaj mia kara birdo

Post tia buŝotuŝo,

Ne estis simpla birdo,

Sed birdofiŝomuŝo.

La birdofiŝomuŝo

Flugilojn siajn batis,

Kaj tiam mia rato

Ekvidis, kaj malsatis.

La gusto de l'flugiloj

Tre plaĉis al palato;

Kaj mia rato iĝis

Muŝfiŝobirdorato.

Ho ve! ekzempl' malbona!

La kato, al oranĝo

Simile, tiam pensis

Pri gusta vespermanĝo.

La raton tuj li kaptis,

Kaj mi, de tiu dato,

Deviĝis lin eknomi

Muŝfiŝbirdratokato.

Sed baldaŭ li mortiĝis,

Ĉar mia hundo brava

Ekdiris, post pripenso,

"La kato estis prava."

Kaj tial, unu tagon,

Li, per dentega vundo,

Mortigis lin, kaj restis

MUŜFIŜBIRDRATKATHUNDO.

The Esperantist, Complete · 第 621 / 1137 题