OKAZETO VENEZIA.

Originale verkita de D. H. Lambert, B.A. (9660).

Pasiginte la Paskon en Romo, mi forveturis Venezion por ĝui tie la

trankvilecon nur atingeblan en urbo, kie la piedfrapado de ĉevaloj

kaj la rulsonado de radoj neniam igas sin senti.

Sed kiel priskribi la Veneziajn glorojn! Kiel per ordinaraj vortoj mi

povos, ne trograndigante, konatigi la eksterordinarajn mirindaĵojn

de tiu ĉi vidinda urbo, la idealo de la romanca historio, tronata

sur ŝia centinsularo! Kie mi serĉos egalulinon al la Reĝino de la

Adriatiko, kun ŝiaj palacoj, ŝiaj gondoloj ŝiaj kanaloj, la

"_flumina antiquos praeterlabantia muros_" de Virgilio, kaj kun ŝia

unu placo, kiu kompare kvazaŭ malgrandigas ĉiujn aliajn!

Kia vizitanto al Venezio ne tralegis ŝian gloran historion, temon

tiel kortuŝantan eble pro ĝiaj rakontoj pri triumfoj kaj

malfeliĉaĵoj, la ŝanĝemaj batadoj de la sorto, kiel tiu de mem

Grekujo! Kiam, jen sur la randaĵo de malespero kaj forlasonta je

ĉiam la scenojn de tiomaj ĉagrenaĵoj, ŝi rekuraĝiĝis kaj

enspiris novan vivon el la cindroj de la malĝojeco.

Certe la nomoj de Contarini, Pizano, Zeno kaj Chioggia (Kioĝja)

elvokas admireman sentadon tiel fortan, kiel tiu pri Pausanias kaj

Miltiades, pri Salamis kaj Marathon.

Kaj, se eĉ en la mondo de la belartoj kaj beleco Venezio preskaŭ ne

povas sin antaŭmeti kiel komparindan kun la fieraj sanktejoj kaj la

diaj elpensaĵoj de la Grekaj skulptistoj, ŝia gloro tamen ne malpli

ol ŝia dekliniĝo kaj falo, elvekigas, mi opinias, egale profundan

intereson.

Protektite de la ostoj de la sanktulo Marko, la respubliko povis

prezenti maltimegan frunton al Doriaj minacoj, kaj Barbarosaj

tondriloj, senpovaj, malgraŭ la plej terura frenezeco, tremigi la

barkon, kiu sciis surrajdi la ondegojn meze de muĝadanta alilanda

blovegado.

En la _Hotelo Victoria_ mi trovis loĝejon tre komfortan, kaj, post

rondtabla-vespermanĝo, mi ekiris por kuniĝi kun la aro da

akvofestantoj sur la Granda Kanalo.

Dum la gondolo glitadis senbrue preter la silentaj palacoj--la

akvo lumigata jen de la lunradioj, jen de ia pendanta

gaslampo,--renkontiĝante kun fantomoj nigrevestitaj kiel ĝi mem,

antaŭenirigata de la kvieta gondolisto, tra ĝia vojiro misterega,

la ligilo de la sorĉeco ŝajnis al mi plenita.

La trompita imago reflugis al la jarcentoj kiam romanco kaj

amsekreteco ekscitis multajn krimojn, kiujn la profundaĵoj de tiuj

akvoj povus malkovri!

Alveninte al la signita ejo mi alproksimiĝis al la diverskolora

boatego kun ĝiaj lumdonantaj Ĥinaj lanternoj, balanciĝantaj

antaŭe kaj poste, kie sidadis la kantantoj kun siaj belsonaj

muzikiloj, kies notoj, per dolĉe modulantaj akordoj, kiuj akompanis

la voĉojn, elravis la orelojn de ĉiu aŭdanto, kaj malgrandiĝadis

iom post iom tra la laguno....

Tuj kiam mi revenis gastejen, preta kuŝiĝi post la tagaj laboroj,

la jena interparolado okazis:

"La sinjoro bonvolos pardoni, ke necesiĝas ŝanĝo de dormoĉambro."

"Sed miaj valizoj kaj la tuta vojaĝilaro jam suprenportiĝis en mian

ĉambron."

"Sen malfacileco oni translokos ilin en alian."

"Kion vi proponas provizi al mi? Almenaŭ interne de la hotelo, mi

esperas!"

"Certigu vin pri tio, sinjoro. Mi havas ĉambron kiu al vi plaĉos,

kaj la pakaĵoj jam tie sin trovas."

Suprenirinte tien, mi eniris en ĉambregon lumigitan per du grandaj

kandelabroj ĉe la pli malproksima fino, meze de mallumo, kiun ili

malfacile kontraŭstaris.

La litego, ĉirkaŭate de nigraruĝaj kurtenoj kaj enmetite en

angulon prezentis neniel aperon allogi ripozon.

"Sendigu tien ĉi," mi diris al la gastejestro, "noktomanĝeton; mi

kutimas preni malpezan manĝaĵon antaŭ ol ripozi."

Atendante la manĝilaron, mi zorge ekzamenis la tutan salonon,

esplorante la grandnombrajn ŝrankojn kaj kestegojn, kiujn la ĉambro

enhavis.

La muroj estis kovrataj de tapetoj, kiuj figuris batalantajn

Krucistojn, kies helaj plumoj, standardoj kaj armaĵoj, kie rebrilis

la sunradioj, kontrastis kun la pentrindaj postscenoj de monto kaj

arbaro.

Kvankam la vetero estis varma, mi decidis ekbruligi fajreton por

heligi la malĝojan atmosferon de la salono: kaj altirinte apuden

seĝegon, mi eklegis romanon, kiun mi okaze kunportis kun mi.

Post la manĝaĵo mi sentis min dormema, sed ne dezirante pasigi la

nokton sidante mi decidis min senvesti por kuŝiĝo.

Sed la silento kredeble malhelpis min maldormi, kaj kontraŭvole mi

ekdormetis.

Teruraj sonĝaj fantazioj tamen vin vekadis, kaj mi estis leviĝonta

pretigi min por la lito, kiam la granda spegulo, kiu pendis

kontraŭe, vidigis al mi homan kapon elrigardanta super mia seĝego.

Antaŭ ol mi povis rekonsciiĝi, por tiel diri, post la mirego

kaŭzita per tia neatendita aperaĵo, kiu subite neniiĝis en aeron,

miaj okuloj terure sin fiksadis sur la malantaŭa tapeto proksima de

la kapkuseno de la lito.

La tapeto flankentirata malrapide maltegis la vizaĵojn de du viroj,

mallaŭte interparolantaj, sed elĵetantaj minacajn rigardojn, dum

unu per la maldekstra mano montris al la alia mian terurigitan

figuron.

Ili portis vestojn antikvajn, kun longaj glavoj pendantaj de zonoj

ĉirkaŭantaj la kokson.

De iliaj senkaskaj kapoj bukloj kovris iliajn ŝultrojn.

Post iom da tempo, kiu al mi ŝajnis centjaro ili faris signojn

alpaŝi en la ĉambron por min ataki.... Mi provis kriegi ... faletis

... kaj svenis.

The Esperantist, Complete · 第 617 / 1137 题