Al la Redaktoroj de Ĉiuj Esperantaj Gazetoj.--Karaj Kolegoj,
Ni ĉiuj klopodas pro la disvastiĝo de nia kara lingvo, kaj ni ĉiuj
devos uzi tiujn ilojn, kiuj plej interesos niajn Legantojn. Kun
granda plezuro mi vidas, ke ĉiuj la Esperantaj Gazetoj fariĝas pli
kaj pli interesaj kaj vidindaj, kaj montras nepran pruvon de nia
progreso.
Mi tamen tre surprize vidas, ke diversaj el la Esperantaj Gazetoj
enpresis verkojn, eltiritajn el The Esperantist, sen la necesa
permeso aŭ anonco.
Kvankam oni ĝenerale tre kontente permesos la uzon aŭ tradukon de
multaj artikoloj el tiu ĉi Gazeto, la aŭtoroj esperas, ke oni ne
plu represigos ilin, sen antaŭa permeso.
Kun alta estimo, ĉiuj bondeziroj, kaj internaciaj salutoj, mi estas
fidele via,--La Redaktoro.
Sendube legantoj vidis, ke la lastaj numeroj de The Esperantist ne
enhavis multajn dulingvjan artikolojn. La Redaktoro ricevis leterojn
plendantaj kaj gratulantaj pro la sama forigo.
Se multaj legantoj anoncos ke ili ŝatas la dulingvajn artikolojn,
kaj trovas ke ili helpas je la akiro de la lingvo, ĉiuj numeroj
enhavos kelkajn dulingvajn paĝojn.