Heroino malmulte konata. Originale verkita de E.W.
En 1849 mi legis en ĵurnalo de la Orientaj Hindoj, pri juna heroino
kiu, sur la Kimra marbordo, estis superinta la gloran heroaĵon de
Grace Darling. Mia spirito estis ankoraŭ tro okupita je la
revolucioj de 1848 kaj ĝiaj sekvoj, por ke mi povu multe klopodi pri
afero individua, sed, post dekses monatoj, estante ĉe amikino, kiu
bone konis Fishguard Golfeton kaj ĝiajn loĝantojn, mi ŝin demandis
pri la nova heroino.
Al la tempo de la mirinda ago ŝi estis en tiu regiono kaj
kompreneble estis vizitinta la familion Llewellyn. La patro estis
fiŝkaptisto, tiel, kiel ĉiuj la vilaĝanoj, esceptinte unu
butikisto kaj la drinkejmastro. Li estis vidvo, havis vizaĝon
inteligentan, sed li tute ne povis paroli nek kompreni la Anglan
lingvon. Tamen liaj filinoj estis pli kleraj. Ili estis grandaj,
fortikaj, kaj belegaj virinoj, la pliaĝa, Margareto, havis preskaŭ
dudek kvin jarojn.
Mia amikino donis al mi kopion de la rakonto de la pli juna fratino,
Marta. Jen ĝia resumo, multe mallongigita.
_Rakonto de Marto_: "Mi senvestigadis min, kaj mia fratino preĝadis.
Subite ŝi ekleviĝis de siaj genuoj ekkriante: "Mi aŭdis pafadon.
Ŝipo estas inter la ŝtonegoj." Mi nenion aŭdis, sed ŝi komencis
rapide sin vesti kaj ni kune eliris por doni averton.
Ekstere ni povis apenaŭ stariĝi, kaj la ŝaŭmo kun la ondoj sin
ĵetis sur la vojeton. Kiam ni atingis la drinkejon, nia patro kaj la
ceteraj viroj kredis, ke ni ne povas esti alie ol frenezaj. Ili
aŭdis nenian pafadon; la nokto estis tiel nigra, kiel la peĉo;
nenia ŝipo volus proksimiĝi al la tero en tia vetero; se ŝipo tie
estus, ili povus nenion fari por ĝin helpi; nenia boato povus naĝi
unu minuton sur tia maro. Sed Mago (Margareto) ne volis reveni ĉe
ni. Forte alpremante unu la alian, kaj ofte falante, ni marŝis
laŭlonge la krutaĵon, kiu ne estas alta kaj kiu, je diversaj lokoj,
superpendas la maron. Niaj okuloj kutimiĝinte al la mallumeco, ni
vidis la blankan ŝaŭmon kune kun granda nigra makulo, kaj, apud
ĝi, malgrandajn makulojn. Ŝi diris: "Jen estas la ŝipo, tiuj estas
dronontaj maristoj; ni devas savi ilin!" Ne malproksime estis du
stangoj, kaj ankaŭ fortaj ŝnuregoj kaj turniloj por suprentiri la
boatojn kiam oni atendas uragon. Mago komencis tordi ŝnuregojn
ĉirkaŭ sia talio. Mi komprenis, ke ŝi ĵetos sin en la ondegojn,
kaj mi diris: "Ho! memoru pri via senmorta animo; ĉu vi estas certa,
ke ĝi estos savota?" Ŝi respondis: "Tio ĉi tute ne estas grava,
mia nuna devo estas savi tiujn ĉi dronontojn." Mi penadis fortiri
la ŝnuregon, por ke ŝi ne sin alligu, sed ŝi fariĝis tute furioza
kaj laŭte ekkriis: "Mi ja iros en la maron; se vi ne faros tion,
kion mi ordonos, se vi ne turnos la turnilon, kiam mi elvokos, vi
estos tiu, kiu mortigis sian fratinon."
Ŝi kuris, kun la ŝnurego alligita, kaj ŝi saltis kiel eble plej
forte. Subite mi sentis ekskuon, mi turnis kaj tiris; ŝi suprenvenis
kun viro inter siaj brakoj. Ŝi metis lin sur la herbon; denove ŝi
saltis, kaj mi turnis la tenilon; dua viro saviĝis--poste tria. Nun,
la ŝnurego estante preskaŭ tratranĉita, ŝi sendis min al la
drinkejo por alvoki helpon.
Dume ŝi prenis ŝnuregon de alia stango kaj alligis ĝin ĉirkaŭ
sian korpon. Homoj alvenis kun lankovriloj, brando, lanternoj kaj
ujoj da varmega akvo. Mi helpis ĉe la malsekaj, nekonsciaj maristoj.
Kelkaj viroj laboris la turnilon, kaj Mago suprenportis kvaran viron,
sed ondego ĵetis ilin kontraŭ akran ŝtonegon, kaj lia cerbo kaj
sango ŝpruciĝis sur ŝia gorĝo kaj kolo. Ŝi ŝajnis morta, sed
poste ŝi englutis iom da brando, kaj sin ĵetis en la maron kaj
savis la lastan viron. Nun la laboro de Mago estis finita, kaj ŝi
ploregis. Ni flegis ŝin, portis ŝin hejme, kaj kuŝis ŝin lite,
sed ĉiam ŝi ploregadis; eĉ nuntempe, kiam ajn ŝi ne povas dormi,
ŝi senĉese ploras."
Kompreneble, mi tre deziris vidi Margareton, ĉar oni diris, ke ŝia
vizaĝo similas eĉ pli ol antaŭe al Sankta Virgulino de Rafaelo,
sed mi ne povis. Ŝi akceptis multajn vizitantojn, sed kun neniu ŝi
parolis pri la ŝippereo.
Li tiama episkopo de St. Davids estis Dro Connop Thirlwall, la
klera historiskribanto de antikva Grekujo. Li simptiis kun la Kimroj,
kaj eĉ estis lerninta ilian tre malfacilan lingvon. Li sendis al la
du fratinoj £100 (2,500 frankojn) je signo de admiro pro ilia nobla
sindoneco. Li ankaŭ komunikis al la direktoroj de _Lloyds_ la
detalojn pri la afero, kaj ili sendis al Margareto £100, kaj
pergamenon iluminitan, sur kiu ili dankis ŝin pro tio, ke ŝi estas
savinta la vivon al tri maristoj. (Efektive nur tri estis savitaj,
ĉar unu el la kvin mortis malmultajn tagojn post la ŝippereo).
Tiamaniere la familio riĉiĝis.
Kiam mi denove estis en Kimrujo, mi intencis viziti la familion
Llewellyn, sed oni min sciigis, ke Marto edziniĝis je Koloniano, kaj
la tuta familio estis elmigrinta.
La nomo de Margareto Llewellyn estas verŝajne forgesita de ĉiuj
krom kelkaj maljunuloj.
Ofte mi pensas, kiel feliĉa estas ŝia sorto, povi plenumi faron
tiel heroan, kaj tamen eviti la degradecon de publika sciado.
Nia Lando, Words & Music by F.G. Rowe.
Kie estas nia lando,
Nia kara lingvo-lando?
Ĉu Rusujo, pacienca,
Al la lumo baraktanta?
Ĉu Svisujo kun montanoj,
Domo ja de liberanoj?
Grandaj tiuj landoj estas
Sed pli granda nia estas!
Kie estas nia lando,
Nia kara lingvo-lando?
Ĉu Anglujo tiel rega,
Ĉie ĉiam okupega?
Aŭ en filnacioj ŝiaj.
Ne dependaj energiaj?
Grandaj tiuj landoj estas
Sed pli granda nia estas!
Kie estas nia lando,
Nia kara lingvo-lando?
Ĉu Francujo kun beleco,
Liber-egal-frat-braveco?
Germanujo kun pensuloj,
Malrapid' sed persistuloj?
Grandaj tiuj landoj estas
Sed pli granda nia estas!
Nia lando estas ĉie,
Ĝiaj limoj ja nenie!
Kie premas manon mano,
Kune kun Samideano;
Aŭ saluto aŭdigata,
Aŭ steleto vidigata.
Kie ajn la klopodanto,
Estas lando Esperanto!