Originale verkita fantazio de C. Oxenford.
Frapon! Ha, la poŝtisto--letero de unu el miaj paperaj amikoj. Vi
ridetas, tamen estas vere. Mi havas multe da paperaj amikoj, tio
estas amikoj, kiujn mi neniam estas vidinta; sed kiuj skribas al mi
el aliaj landoj. Kaj tiaj bonaj amikoj! Ĝuste similaj al la libroj,
la plej bonaj, kiujn oni povas posedi. Negrave kio mi estas vizaĝe,
profesie; neniam ili permesos min senti, ke mi estas malbela,
malsprita, neinteresa. Se mi ne estas vestata tiel bone, kiel aliaj,
neniam ili turnas la kapon kiam ni renkontas nin, sed ĉiam ili
salutas min kun amika rideto. Se mi estas laca, malafabla, kiam oni
min vizitas, oni nek ekkoleras nek nomas min malafablulino, sed oni
kvietigas min, kaj helpas min forgesi la kaŭzon de mia maltrankvileco.
Sed mi devas rapidi pretigi ilin akcepti. Ĉiuj miaj paperamikoj
vizitos min hodiaŭ vespere. Kia amaso tie estos! Tiu ĉi salono
apenaŭ ilin enhavos.
Mi estas ornaminta la ĉambron per floroj kaj, kiam la kandeloj estos
lumigitaj ni aperos tute belegaj. Mian veston? Mi estas vera virino:
mi estas vestinta min simila al la reĝino de Ŝiba. Tiun vesperon mi
trafas la deziron de mia koro: mi akceptas amikojn, kaj mi estas en
plej gaja humoro.
Ha, ĉi tie venas la unua gasto.
"Kiel vi sanas, Sinjoro...?"
Ha, ha! vi supozas, ke mi estas dironta al vi lian nomon? Ne, ne!
Li salutas min; kia manpremo! Nuntempe oni premas manojn laŭ
malnerva maniero, tute ekkoleriganta. Sed ne premu mian manon tro
kore, amiko mia; vi viroj neniam konas viajn fortojn.
Nun la aliaj alvenas, kaj mi rapidas ilin akcepti.
"Bonan vesperon, Sinjoro ... mi estas ĉarmata vin renkonti; kaj vin
ankaŭ, Sinjoro. Kion vi diras? Ho, Ho flatantulo, foriru, estas
facile vidi, ke vi elvenas el _La Belle France_!"
Sed kiu estas tiu ĉi grandegulo, kiu alportas kun li tian malvarman
venton? Estas mia amiko el Rusujo; li estas sufiĉe aminda serĉi por
mi poŝtmarkojn, kvankam li min konis nur malmulte da tempo. Mi devas
paroli iom kun li, kaj prezenti lin al tiu ĉi ĉarma Fraŭlino el
Aŭstrujo, kiu tiel timeme envenas en la salonon, kun mallevataj
okuloj. Ŝi estas juna Esperantistino, kaj devas esti kuraĝigata.
Kiu estas tiu ĉi sinjoro? Mi ne konas lin--sed ne, mi memoras,
li estas vidinta mian nomon sur la "_Adresareto de personoj kiuj
deziras korespondadi_," kaj deziras konatiĝi kun mi. Estimata
Sinjoro, mi timas ke vi ne ĝuos kunvenon de fremduloj! Kion, vi
estas botanikisto? Nu, jen kelkaj kuriozaj floroj; certe vi ĝuos
ilian societon, ĝis kiam mi povos trovi inter miaj gastoj similan
spiriton por prezenti al vi.
Ankoraŭ alia gasto, kiu malalte kliniĝas por kisi mian manon. Tiu
ĉi ago, ĉu ĝi estas laŭ miaj Anglaj idealoj de la konveneco? Ĉu
mi permesos al mi ĝin akcepti? Sed, mi forgesas, _nun_ mi estas
kosmopolitanino, kaj mi konformas al la kutimojn de ĉiuj landoj.