LA TREZORO EN LA ARBARO.

Dua rakonto de la klerega romanisto H. G. Wells, tradukita

(laŭpermese) de Martyn Westcott.

La kanuo[99] jam alproksimiĝis al la marbordo. La golfeto

plilarĝiĝis, kaj interspaco en la blanka rifa ŝaŭmo signis la

lokon kie la rivereto enfluas en la maron; la pli densa kaj malhela

verdo de la virga arbaro montris ĝian fluejon de la malproksima

deklivo monteta. Tie ĉi la arbaro atingis rekte ĝis la marbordo.

Multe pli malproksime, dubelumaj kaj iom kvazaŭ nuboj laŭ apero,

leviĝis la montoj, kiel ondoj subite malfluidiĝintaj. La maro estis

trankvila, krom pro preskaŭ nevidebla marmovado. La ĉielo flamegis.

La homo kun la skulptita remileto haltis. "Ĝi devas esti ie apude,"

li diris. Li enkanuigis la remileton, kaj etendis rekte antaŭ si la

brakojn.

La alia homo estis sur la antaŭparto de la kanuo, zorge rigardante

la teron. Li tenis sur genuo flavan paperan folion.

"Venu, kaj rigardu tion ĉi, Evans," li diris.

La du homoj parolis mallaŭte, kaj iliaj lipoj estis malmolaj kaj

sekaj. Tiu, nomata Evans, balancis sin laŭlonge la kanuo, ĝis kiam

li povis rigardi ĝin trans la ŝultro de sia kunulo.

La papero ŝajnis esti kruda geografia karto. Pro ofta faldado, ĝi

fariĝis tre ĉifita kaj eluzita preskaŭ ĝis pecetoj, kaj la dua

homo kuntenis la makulitajn pecetojn tie, kie ili malkuniĝis. Sur

ĝi oni malklare povis distingi, verkitan krajone kaj preskaŭ

forfrotitan, la konturon de la golfo.

"Jen!" diris Evans, "estas la rifo, kaj jen la fendo." Li gvidis sian

fingregan ungon sur la karto. "Tiu ĉi kurba kaj torda linio

prezentas la rivereton--mi povus ja trinki nun!--kaj tiu ĉi steleto

montras la lokon."

"Vi vidas tiun ĉi punktan linion," diris la homo kun la karto; "ĝi

estas rekta linio, kaj ĝi kuras de la fendo de la rifo, ĝis tufo da

palmarboj. La steleto estas ĝuste tie, kie ĝi trafas la rivereton.

Ni devas rimarki la lokon, kiam ni eniros en la lagunon."

"Estas malfacile kompreni tion," diris Evans, post paŭzo, "kion

signifas tiuj ĉi streketoj malsupre. Ĝi ŝajnas esti la desegno de

domo, aŭ de io simila; sed tion, kion signifas ĉiuj tiuj ĉi

streketoj montrantaj tien ĉi kaj tien, mi ja neniel povas diveni.

Kaj kia estas la skribaĵo?" "Ĥina," diris la homo kun la karto.

"Kompreneble! _Li_ estis Ĥino," diris Evans. "Ili ĉiuj estis

Ĥinoj," diris la homo kun la karto.

Ili ambaŭ sidis kelkajn minutojn fikse rigardante la teron, dum la

kanuo malrapide antaŭen flosadis. Tiam Evans ekrigardis la

remileton.

"Jen via vico ĉe la remilo, Hooker," li diris.

Kaj lia kunulo kviete kunfaldis sian karton, enpoŝigis ĝin, zorge

preterpasis Evans kaj ekremis. Liaj movadoj estis lacaj, kiel tiuj de

la homo kies forto preskaŭ foriĝis.

Evans sidis, okuloj duone fermitaj, observante kiel la ŝaŭma

ondrompilo de la koralo ŝajnas pli kaj pli alproksimiĝi. La ĉielo

jam estis por ili, kiel brulanta fornego, ĉar la suno estis apud la

zenito. Kvankam ili estis tiel proksime de la trezoro, li ne sentis

la atenditan kontentegon. La ekscitego de la batiĝo por posedi la

karton, kaj la longa nokta vojaĝo de la ĉeflando sur senproviza

kanuo estis, kiel li diris, ellacigintaj lin. Li penadis sin eksciti,

turnante siajn pensojn sur la orfandaĵoj, pri kiuj la Ĥinoj estis

parolintaj, sed ili ne volus resti tie; ili revenis tuj al la ideo

pri la dolĉa akvo murmuretante en la rivero, kaj al la preskaŭ

neelportebla sekegeco de liaj lipoj kaj gorĝo. La ritma plaŭdado de

la maro sur la rifo nun aŭdetiĝis, kaj ĝi havis agrablan sonon por

liaj oreloj; la akvo lekis la kanuflankon, kaj akveroj gutadis de la

remileto inter ĉiu ekremo. Iom pli poste, li ekdormetis.

Li ankoraŭ estis malklare konscia pri la insulo, sed stranga revaĵo

intermiksiĝis kun liaj sentadoj. Denove estas la nokto, kiam li kaj

Hooker estas eltrovintaj la sekreton de la Ĥinoj; li vidas la

lunlumigatajn arbojn, la malgrandan fajron bruletantan, kaj la

nigrajn figurojn de la tri Ĥinoj--unuflanke arĝentatajn pro la

lunlumo, kaj aliflanke ruĝajn pro la fajrlumo--kaj li aŭdas ilin

interparoladi Piĝin-Angle[100], ĉar ili estas venintaj el diversaj

provincoj. Hooker, unua, ekkomprenas la temon de ilia parolado, kaj

faras signon, ke li aŭskultu. Eroj el la interparolado estas

neaŭdeblaj, kaj eroj nekompreneblaj.

Hispana galjeno[101] de la Filipinaj Insuloj, senespere surterkurinta,

kaj ĝia trezoro enfosita ĝis la reveno-tago, estas la fundamento de

la historio; ŝippereiĝinta maristaro malmultigita per malsano aŭ

per malpacoj kaj la postuloj de la disciplino, kaj, fine, la foriro

per la boatoj, neniam plu retrovotaj. Tiam Ĉang Haj, nur unu jaro

antaŭ, sur teron vaginte, hazarde eltrovis la orfandaĵojn dum

ducent jaroj kaŝitajn. Li forkuras de sia ĵunko[102], kaj reenterigas

la oron per grandega laboro, senhelpe, sed laŭ tre ruza maniero. Li

multe akcentegis la ruzecon--estis lia propra sekreto. Nun li bezonas

helpon reveni por elfosi ilin. Post nelonge la karto flirtis teren,

kaj la voĉoj silentiĝis. Kia bela rakonto por la oreloj de du

Britaj sentaŭguloj!

La revo de Evans translokiĝis al la momento, kiam li tenis la

harvoston de Ĉang Haj inter siaj manoj. La vivo de Ĥino estas

apenaŭ de tia indo, kiel tiu de Eŭropano. La ruza vizaĝo de Ĉang

Haj, unue, akra kaj furioza kiel tiu de ektimigita serpento, kaj

poste terura, perfidema kaj kompatinda, fariĝis multe tro vidata en

la revo. Ĉe la fino, Ĉang Haj faras grimacon, grimacon plej

nekompreneblan kaj timigeman. Subite aferoj tre malagrabliĝis, kiel

iafoje okazas en la revoj kaj sonĝoj. Ĉang Haj babiladis kaj

minacis lin. Li reve vidis grandajn amasojn da oro, kaj Ĉang Haj sin

intermetantan kaj baraktantan reteni lin de ili. Li ekprenas Ĉang

Haj per la harvosto--kiel la flava bruto estas granda, kiel li

baraktadas kaj grimacas! Li plikreskadas ankaŭ. Tiam la brilaj

oramasoj ŝanĝiĝis en brulegantan fornon, kaj vasta diablo, mirinde

simile al Ĉang Haj, sed kun nigra vostego, eknutris lin per karbo.

Ili terure brulvundis lian buŝon. Alia diablo elkriegis lian nomon:

"Evans, Evans, dormema malsaĝulo!" aŭ ĉu li estis Hooker?

Li vekiĝis. Ili estis ĉe la eniro de la laguno.

"Jen la tri palmoj. Ĝi devas esti sur unu linio kun tiu arbetaro,"

diris lia kunulo. "Memoru tion! Se ni aliros ĝis tiuj arbetoj, kaj

tiam vojiros en la arbetaĵon laŭ rekta linio de ĉi tie, ni ĝin

atingos, kiam ni alvenos al la rivereto."

Ili nun povis vidi tie, kie la elfluo de la rivereto plilarĝiĝis.

Je ĝia vido, Evans reviviĝis. "Rapidu, amiko," li diris, "alie, je

la ĉielo, mi devos trinki marakvon!" Li mordetis sian manon, kaj

rigardis la arĝentan streketon inter la ŝtonegoj kaj la verda

densejo. Post iom da tempo, li preskaŭ furioze turniĝis al Hooker:

"Donu al mi la remileton," li diris.

Tiel ili alvenis la elfluejon de la rivero. Iom pli antaŭen, Hooker

prenis akvon en la mankavon, gustumis ĝin, kaj elkraĉis. Iom poste,

li denove provis ĝin: "Tio ĉi taŭgos," li diris, kaj ili komencis

avide trinki.

"Malbenu tion!" diris Evans, subite. "Estas tro malrapide." Kaj,

riske kliniĝinte trans la antaŭa parto de la kanuo, li komencis

ensuĉi la akvon per la lipoj.

Baldaŭ ili faris finon de la trinkado kaj, naĝigante la kanuon en

malgrandan golfeton, ili estis surteriĝontaj meze de la densa

kreskaĵaro, kiu superpendis la akvon.

"Ni devos barakti tra tio ĉi ĝis la marobordo, por ke ni trovu

niajn arbetaĵojn, kaj tiel la linion al la loko," diris Evans.

"Plibone estus, ke ni remu tien," diris Hooker.

Tial ili denove surriveriris kaj returnen remis al la maro, kaj

laŭlonge de la bordo ĝis la loko, kie kreskis la arbetaro. Ĉi tie

ili alteriĝis, tiris la malpezan kanuon alten sur la marbordo kaj

tiam supreniris al la rando de la ĵunglo[103] ĝis kiam ili povis

ekvidi la fendon de la rifo kaj la arbetaro sur rekta linio. Evans

elprenis el la kanuo tieulan ilon, kiu havis formon de la litero L,

la kruca parto armita de polurita ŝtono. Hooker kunportis la

remileton. "Ĝi nun estas rekte laŭ tiu ĉi direkto," li diris; "ni

devos trapuŝi tien, ĝis kiam ni trafos la rivereton. Tiam ni devos

esplori."

Ili trapuŝis densan amason da kanoj, da larĝaj foliegoj, kaj da

junaj arboj, kaj en la komenco ĝi estis tre laciga irado; sed tre

baldaŭ la arboj pligrandiĝis, kaj la tero sub ili plividiĝis.

La brilego de la suna lumo ŝanĝiĝis je nesenteblaj gradoj, en

malvarmetan ombron. Fine la arboj fariĝis vastaj kolonoj, kiuj sin

levis ĝis baldakono de verdaĵo alte superkape.

Malhelaj blankaj floroj pendis de siaj trunketoj, kaj rampetantaj

kreskaĵoj kiel ŝnuroj svingis de arbo ĝis arbo. La ombro

profundiĝis. Surtere makulataj fungegoj kaj ruĝbruna likeno

oftiĝis.

(FINOTA).

The Esperantist, Complete · 第 565 / 1137 题