Kimra Historio rakontata de E.W.
Antaŭ okdek jaroj Anglujo kaj Kimrujo same suferis je arbitra
imposto kiu, jaro post jaro, plipeziĝis. Por havigi monon por ripari
la vojojn ĉiuj rajdataj aŭ tirantaj bestoj, kaj ankaŭ ĉiuj bovoj
kaj ŝafoj kiuj marŝis sur la vojoj, submetiĝis al imposto. Por
kolekti tiun ĉi monon oni starigis grandajn pordegojn ne tre
malproksime unu de la alia. Ĉe ĉiu pordego estis malgranda dometo
de la monkolektisto.
En kelkaj lokoj la imposto estis tiel peza kaj la pordegoj tiel
multaj ke ĝi estis vera ŝarĝo je la farmamastroj. Ekzemple, ili
kutimis bruligi kalkon por riĉigi sian teron; kiam pordego estis
inter la bruligejo kaj la farmo, la mastro ofte devis pagi _tri
ŝilingojn por ĉiu ŝarĝveturilo plena je kalko_!
La laboristoj kaj la mastroj plendegis, sed vane.
En la jaro 1839 kelkaj pordegoj estis mistere ĵetitaj teren kaj ne
rekonstruiĝis, pro loka perforto. Dum tri jaroj oni faris nenion
plu, ĉar la Kimroj estis ordemaj, kaj respektis la leĝon. Sed fine
ili ekkonis ke ili devis sin protekti. Ili trovis kapitanon (aŭ eble
kapitanojn) kiun ili nomis Rebeka kaj perforte ili ekposedis la
pordegojn de siaj malamikoj. Tage ĉie estis paco, sed vespere en
lokoj multe da mejloj malproksimaj, oni aŭdis bruojn de kornoj,
de pafiloj, kaj piedfrapadon de homoj kaj ĉevaloj. Morgaŭe, la
magistratoj sciiĝis ke multaj pordegdometoj estis detruitaj.
Soldatoj estis sendataj en la landon, sed ili malsaniĝis, ĉevaloj
mortis, kaj oni povis kapti nek Rebeka'n nek unu el liaj filoj.
(Tiatempe mi estis en Anglujo, kie mi ofte aŭdis, ke Rebeka estis
magistrato mem, eksoficiro, landsinjoro kaj de familio honorinda. Oni
ankaŭ diris ke li nepre estos kaptata kaj pendigata. Mi havis karan
boonklon pri kiu ĉio tio estis vera, kaj mi maltrankviliĝis pro li).
_En Martineau's Historio de Anglujo ni legas_: "Foje ili detruis
pordegon malpli ol kvarono da mejlo de la magistrata kunvenejo. Se la
portistoj gardis, ili certe ne vidus lumon aŭ ian alian signon; se
ili eliris por aŭskulti, neniu proksimiĝis, sed se ili forgesis aŭ
dormis ilin ekvekis la blovo de multe da kornoj kaj la krako de
pafiloj. La pordo estis perforte malfermata, kaj ili vidis amason da
homoj, kelkaj en virina vestaĵo, kaj aliaj kun vualoj kaŝantaj la
vizaĝojn. Ili portis brilegajn torĉojn, segilojn kaj armilojn. La
portistoj devis movi sian meblaron aŭ ĝin perdi; fortaj manoj
helpis porti liton, tablon kaj meblojn sur la kampon, aliaj manoj
segis la pordstangojn apud la tero, kaj dishakis la pordegojn. Tiam
disŝiriĝis la tegmento de la dometo, la muroj ruiniĝis, plankoj
suprentiriĝis kaj la vojo estis libera por la vojaĝantoj.
"Tiam la amaso rajdis al malproksima loko, kie ili refaris tion
saman. Nur en Carmarthenshire preskaŭ okdek pordegoj detruiĝis, kaj
en du apudaj graflandoj apenaŭ unu restis."
La Rebekidoj eĉ pafis en la fenestrojn de la magistratoj. En la
ĉefurbo Carmarthen ili penadis detrui grandan almozulejon, sed,
antaŭ ol ili finis tiun ĉi laboron, alvenis multe da cavalerio. En
la batalo multe da Rebekidaj vundiĝis, kaj kelkaj centoj estis
kaptitaj.
Post tiu ĉi batalo, la aferoj de la ribelanoj ne prosperis. Kelkaj
Angloj aliiĝis al iliaj rangoj, kaj oni kredas, ke tiuj ĉi
alilanduloj estis perfiduloj. Ĉiuj iliaj planoj estis antaŭsciitaj
de la magistratoj, kaj malhelpataj, sed la afero pligraviĝis. Oni
komencis bruligi la gren-garbarojn kaj fojnon de la magistratoj, kaj
tiujn de iliaj luantoj. La timo al Rebeka fariĝis tiel granda, ke la
juĝistoj ne kuraĝis kondamni la bruligstojn. Foje, kiam maljuna
virino estis pafita, la juĝo estis: "La malvivulino mortis pro fluo
de sango en la bruston, kio sufokis ŝin; sed la kaŭzo de tiu ĉi
sangofluo ni ne povas eltrovi!"
Sed la ribelanoj ne ĉiam estis kruelaj. Ili distingis inter la
bonuloj kaj malbonuloj. Ekzemple, unu magistrato estis forta malamiko
al la Rebekidoj, sed ankaŭ li estis edzo fidela, patro aminda, kaj
landsinjoro bonega kaj simpatia. Unu matenon afiŝoj vidiĝis gluitaj
al ĉiuj liaj pordoj: "Ne timu pro via familio, aŭ pro via
posedaĵoj. Rebeka ne volas ion difekti, kio apartenas al vi."
Kompreneble, la Rebekidaj, venkiĝis, sed iliaj laboroj ne estis
senfruktaj. Kune kun la komisio nomata juĝi la ribelanojn, alia
komisio sendiĝis por ricevi informojn pri la kaŭzoj de la ribelo.
La registaro neniam penadis eltrovi kiu estis Rebeka kaj, inter la
Rebekidoj, nur tri transportiĝis kaj kelkaj estis dum mallonga tempo
enmetitaj en malliberejon.
La Parlamento efektivigis leĝon, kiu multe malpezigis la vojajn
impostojn. Oni nur devis pagi unufoje inter sep mejloj (dek unu
kilometroj) kaj, post unu pago, oni povis trapasi unu pordegon tiel
ofte kiel oni volus dum dudek kvar horoj, t. e., de noktomezo ĝis
noktomezo.
Anglujo ĝuis, kune kun Kimrujo, tiun ĉi plibonigon, kaj nun la
imposto estas preskaŭ neniigata. Nur en malmultaj lokoj, precipe
pontoj, oni devas pagi vojimpostojn.
Nunaj veturantoj ŝuldas multe al la Rebekidoj.