Vera rakonto el Hindujo.[97]

Originale verkita de Alfred T. Simper.

Sur la bordo de la Ĉenabo vivadis bovisto kaj sia malgranda familio.

Ĉiuvespere lia edzino, prenante sian infanon Ĉituon, eliris por

kolekti verdaĵojn por la vespermanĝo. Kuŝigante la infanon sur la

herbo, ŝi ofte vagis dum duonhoro.

Unu tagon, revenante al la kuŝejo, la infano ne ĉeestis kaj, kio

estis pli terura, senkrie estis malaperinta. Nur liaj malmultaj

kovriloj restis.

La timiga penso, ke sovaĝa besto estis forpreninta ŝian knabeton,

tuj prezentis sin al ŝi. Laŭtkriante kaj brustbatante, ŝi

ĉirkaŭiradis tiel, kiel tigrino farus je simila okazo. La

vilaĝanoj, armitaj de bastonoj kaj tranĉiloj, kuniĝis kun la

malfeliĉaj gepatroj, kaj faris serĉon. Nenio rezultadis kaj,

kvankam la ĉirkaŭaĵo estis ĉiutage trairata de bovistoj kaj

ŝafistoj, ili ne povis iajn postsignojn trovi.

La afero estis de tiam forgesata de ĉiuj, krom la gepatroj.

Tri jaroj pasis.

Unu vesperon kelkaj knaboj arigis la bovojn kaj, laŭ la kutimo, la

bestoj alproksimiĝis al la rivero por trinki. Subite ekkriegis unu

knabo: "Lupoj, lupoj."

Je tio ili faris grandan bruegon. Patrinlupo kaj siaj idoj rapide

forkuris, lasante harkovritan estaĵon--duonsimian, duonknaban--kiu

malpli rapide sekvis ilin, kvarpiede.

Kompreneble, la knaboj ĉasis tian kuriozaĵon sed la lupino returnen

kuris. Tiam la ĉasantoj rapide forkuris, kaj, hejmatinginte,

rakontis pri stranga simio, kiu mankis voston, kaj akompanadis la

lupinon.

Dek malfeliĉaj jaroj pasis, kiam la patrino vidis luparon inter kiu

estis io, duonhoma, duonbesta, malrapide kuranta. Pri tio ĉi oni

sciigis Anglan sportiston, kiu tiame ĉasadis en tiu regiono. "Ŝparu

filon mian, mi petegas, kaj nemortigite revenigu lin!" plorpetis la

patrino.

La Anglo tutkore klopodis pri tiu ĉi afero. Li kunvenigis la plej

spertajn _ŝikariojn_[98] kaj foriris al la bordoj de la ĉenabo.

Pretigante allogilon kaj ĉiunokte spionadante, ili penadis kiel eble

plej multe por kapti la beston.

Tiamaniere pasis monato, sed la Anglo ne volis maltrafi. Nu, unu

nokton, dum li sidadis en lia kaŝejo observante la kaproviandon, kiu

estis la allogilo, du lupoj aperis, kune kun stranga kamarado.

La kaŝulo tuj eltiris sian pistolon kaj pafis je la plej granda. La

patrinlupo morte falis teren, la pli juna forrapidegis, la duone homa

besto sekvis ĝin lame.

"_Ŝikari, ŝikari_, leviĝu! Ne pafu!" kriegis la Anglo.

La _ŝikariaro_ kun ŝnuregoj kaj bastonegoj ĉasis la estaĵon

kaj kaptis ĝin. Estis la lupknabo. Li nudigis siajn blankajn dentojn

kaj surĵetis sin sur ili. Sed li ne povis plene ekzerci siajn

membrojn, kaj baldaŭ estis ligata per fortaj ŝnuroj.

Je la tendaro, oni alligis lin al tendstango per ledrimeno ĉirkaŭ

la talio. La lupknabo rifuzis manĝaĵojn kaj sopire rigardis la

arbaron, kie estis siaj kamaradoj. Hunde, li ĝemadis kaj blekadis;

kaj, je ies alproksimiĝo, li ĉirkaŭe saltetis, kiel simio.

La patrino alvenis por vidi sian knabon. La tuta korpo estis kovrata

de molaj haroj, kaj la ungoj estis fariĝintaj pintaj ungegoj.

Tiun nokton, stranga sono estis, aŭdata en la tendaro. La dormantoj

vekiĝis, kaj, elkurinte, ekvidis, la lupknabon forkuranta kun siaj

fratlupoj, kiuj morde estis disrompintaj la rimenon por liberigi sian

kamaradon. Kelkaj senkuglaj pafoj disigis la lupojn, kaj la knabo

rekondukiĝis.

Diris la Anglo al la mizera patrino: "Lasu vi la knabon kun mi dum

unu jaro, ĝis ni lin resentebligos je la homa influo."

Tiel la aminda sportisto kun la stranga estaĵo forlasis la arbaron.

Iom post iom, Ĉituo estis instruata preskaŭ vertikale staradi. Sed

lia korsento restis en la densa arbaro. Kiam ajn li vidis hundon, li

kurbiĝis por ĝin karesi.

Estis evidente ke, el ĉiuj ligiloj, kiuj iam altenis lin al la homa

gento, ne unu restis. Efektive, li nun estis kvazaŭ senanima besto.

Sed la nova vivmaniero subite finiĝis ĉar, post malmultaj tagoj oni

trovis lian senvivan korpon sur ĝia pajla lito.

Tamen la patrino ankoraŭ faras longajn pilgrimadojn por ke ŝi eniru

la pli feliĉan mondon, kaj tie renkontu sian knabon,--lupo-knabo

kvankam li estis.

The Esperantist, Complete · 第 543 / 1137 题