KION DIRAS BIRDIDETO?

(Imitaĵo de Tennyson), de A. Motteau.

Kion diras birdideto

En la nesto, ĉe l' tagiĝo?

--Kiel flugas patrineto,

Flugos mi tuj en vekiĝo.

--Eta birdid', neste restu,

Ke pli fortflugila estu:

Tiam, kun mi, en vekiĝo,

Flugos vi ĉe la tagiĝo.

Ĉar obeos birdideto,

Baldaŭ, kiel patrineto,

Fortflugila ĝi vekiĝos

Kaj de l' nesto elflugiĝos.

Kion diras l' infaneto

En la lulil', ĉe l' tagiĝo?

Diras ĝi, kun la birdeto,

--Kuros mi tuj en vekiĝo.

--Infaneto, pace restu,

Por ke pli fortkrura estu:

Kune, tiam, en vekiĝo,

Kuros ni ĉe la tagiĝo.

Ĉar obeos l' infaneto,

Baldaŭ, kun la patrineto,

Ĝi, pli forta, krure iros

Kien ajn ĝi ja deziros.

The Esperantist, Complete · 第 511 / 1137 题