STRUT-MAKLERO.

De H. G. Wells. Tradukita de Martyn Westcott.

"Parolante pri la kosto de birdoj, mi vidis struton, kiu kostis tri

cent livrojn," diris la taksidermisto, memorigante sian vojaĝplenan

junecon. "Tri cent livrojn!"

Li min rigardis supre siaj okulvitroj. "Mi vidis alian, kiun oni

refuzis je kvar cent!"

"Ne," li diris, "ne estis pro imagaj punktoj. Ili nur estis ordinaraj

strutoj. Iom difektitaj ankaŭ, pro malbona dieto. Kaj ne malgrandigo

de la postulo ekzistis. Oni estus pensinta ke kvin strutoj vendiĝus

je malalta prezo sur vaporŝipo de la Orientaj Hindujoj. Sed la

allogo estis, ke unu el tiuj strutoj estis glutinta diamanton.

"La bienulo estis Sir Mohini Padishah, dandon de Piccadilly[93] oni

nomus lin je vido, kun malbela kapo nigra, kaj grandega turbano, en

kiu estis tiu diamanto.

"La birdo subite ekmordis kaj posediĝis je ĝi, kaj, kiam la viro

koleriĝis, la birdo, mi supozas, komprenis, ke ĝi estis aginta

malprave, kaj vagis inter la aliaj por resti nekonata!

"Ĉio okazis dum unu minuto. Mi alvenis inter la unuaj, kaj jen tiu

idolano alvokante siajn diojn, kaj du maristoj kaj la viro kiu zorgis

pri la birdoj, laŭtege ridantaj.

"Kiel ridinde li estis perdinta juvelon!

"La zorganto ne ĉeestis ĝuste je la momento, kaj li ne sciis, kiu

estis la birdo.

"Tute perdata, vi komprenas!

"Mi ne malĝojiĝis multe, por diri la veron. La dando estis

fanfaroninta pri sia diamanto de tiam, kiam li enŝipiris. Tia afero

rapidege disvastiĝas sur ŝipo. Ĉiuj paroladis pri ĝi. Padishah

malsupreniris por kaŝi siajn sentojn. Je vespermanĝo, li porke

manĝis ĉe aparta tablo, kune kun du aliaj Hindoj. La ŝipestro

kvazaŭ mokadis je li, kaj li troe ekscitiĝis. Li sin turniĝis kaj

babiladis en mian orelon: Li ne aĉetus la birdojn; li ja havus sian

diamanton! Li demandis siajn rajtojn kiel Brita regnano! Lia diamanto

devus troviĝi! Decidega li estis pri tio. Al la 'House of Lords'[94]

li alvokus.

"La birdzorganto estis unu el tiuj malkleruloj, kiuj neniel ricevas

novajn ideojn. Li rifuzis ĉiajn proponojn por doktori la birdoj per

kuraciloj. Liaj ordonoj estis, ke li nutru ilin laŭ tiu maniero, kaj

ke li agu je ili tiamaniere, kaj li forsendiĝus, se li ne nutrus kaj

agus je ili laŭordone.

"Padishah estis dezirinta stomak-pompilon-sed oni ne povas uzi tion

je birdo, kiel vi scias! Tiu ĉi Padishah estis plena je malbona

leĝoscienco kiel la plimulto de Bengaloj, kaj paroladis pri

garantiaĵo je la birdoj, kaj tiel plu.

"Sed maljunulo, kiu diris ke lia filo estis advokato en Londono,

argumentis, ke tio, kion birdo glutis fariĝis _ipso facto_ ero de

la birdo, kaj ke la sola rimedo de Padishah estis procesigi kaj ke

eĉ tiam oni eble povus pruvi malatenton liaflanke. Li tute ne havis

irpermeson ian en struto, kiu ne apartenis al li."

"Tio treege maltrankviligis Padishah, des pli ke ni preskaŭ ĉiuj

opiniis, ke tio estis rezona.

"Ne estis advokato sur la ŝipo por decidi la aferon, kaj ni ĉiuj

libere babiladis.

"Fine, post Aden, ŝajnas ke li ekkonsentiĝis je la ĝenerala

opinio, kaj private vizitis la birdzorganto kaj proponis prezon por

ĉiuj la kvin strutoj.

"La proksiman matenon, estis grandega malpaco ĉe matenmanĝo. La

zorganto ne havis permeson por vendi la birdojn, kaj tute nenio igus

lin vendi ilin; sed ŝajnas ke li diris al Padishah, ke Eŭrasiano,

nome Potter, jam estis farinta proponon; je tio Padishah denuncis

Potter antaŭ ĉiuj.

"Sed mi kredas ke ni preskaŭ ĉiuj pensis, ke Potter estis iom

lerta, kaj mi scias ke, kiam Potter diris, ke li estis telegrafinta

de Aden al Londono, por aĉeti la birdojn, kaj ke li ricevus

respondon ĉe Suez, mi malbenegis je tia perdita okazo!

"Ĉe Suez, Padishah sin cedis je larmoj, veraj malsekaj larmoj, kiam

Potter ekposedis la birdojn, kaj li tuj proponis pagi ducent kvindek

livrojn pro la kvin, tio estante pli ol ducent procent je tio, kion

Potter estis paginta.

"Potter diris ke neniel li fordonus eĉ plumon, kaj ke li intencis

mortigi ilin unuope kaj trovi la diamanton: sed poste, pripensinte,

li iom kompleziĝis. Li estis vetema hundo, tiu Potter, iom

malhonesta je kartludo, kaj tia hazarda afero multege plaĉis lin

eble. Li do ŝerce proponis aŭkcie vendi la birdojn, malkune al

apartaj homoj, je unua prezo da £80 po birdo. Sed unu birdon, li

diris, li intencis gardi 'pro ŝanco.'

"Vi devas kompreni, ke tiu ĉi diamanto estis multekosta; malgranda

Hebreo, diamanta makleristo, taksis ĝin je tri aŭ kvar mil livrojn,

kiam Padishah ĝin estis montrinta al li, kaj tiu ĉi ideo de vetludo

en strutoj sukcesegis. Nu, okazis ke mi estis parolinta pri

ĝeneralaj aferoj kun la birdzorganto, kaj tute ŝance, li estis

dirinta, ke unu birdo malsaniĝis, kaj ke li supozis, ke ĝi havis

dispepsion. Ĝi havis en sia vosto, unu preskaŭ blankan plumon, per

kio mi rekonis ĝin. Tiel, kiam, je la proksima tago, la aŭkciado

komencis per ĝi, mi plialtigis la okdek kvin livrojn de Padishah je

kvin. Mi kredas, ke mi estis iom tro certa kaj avida pri mia

plipropono, kaj iuj aliaj divenis, ke mi ion sciis! Kaj Padishah

penegis por akiri tiun birdon, simila je frenezulo. Fine, la Hebrea

negocisto akiris ĝin por £175. Kaj Padishah kriis £180 ĵus post

la malsupreniro de la martelo (tiel Potter anoncis).

"La Hebreo do akiris ĝin, kaj tiam kaj tie li prenis pafilon kaj

mortigis ĝin.

"Potter multege koleriĝis, tial ke li diris, ke tio ĉi malhelpus la

vendon de la aliaj tri; ankaŭ Padishah kondutis sin kiel idiotulo:

sed ni ĉiuj ekscitegis. Mi povas diri al vi, ke mi multege ĝojis,

kiam tiu ĉi dissekcio finiĝis, kaj nenia diamanto troviĝis--multege

mi ĝojegis! Mi estis proponinta £140 mi mem!

"La malgranda Hebreo estis tiel, kiel la plej multe da Hebreoj; li ne

koleriĝis pro malbona ŝanco: sed Potter rifuzis daŭrigi la

aŭkciadon antaŭ ol ĉiuj kunsentis, ke la komercaĵo ne liveriĝus

antaŭ la fino de la vendado. La malgranda Hebreo deziris argumenti,

ke la okazo estis escepta, kaj, ĉar la diskuto progresis egale, la

afero estis prokrastita ĝis la proksima mateno. Ni estis vivemaj ĉe

vespermanĝo, tiun vesperon, mi vin certigas! Fine Potter venkis,

ĉar, kompreneble, li estus sendanĝera se li gardus ĉiujn la

birdojn, kaj ni ŝuldis al li iom da ŝatateco pri lia sportema

konduto. Kaj la maljunulo, kies filo estis advokato, diris, ke li

estis pripensinta la aferon, kaj ke li multe dubis, kiam birdo estis

malfermigita kaj la diamanto eltrovita, ĉu ĝi ne devus esti

redonata al sia propra bienulo.

"Mi memoras, ke mi proponis, ke ĝi vere submetiĝis je la leĝoj de

trezor-trovo, kio estas efektive la vero pri la afero. Estis varmega

disputo, kaj ni decidis, ke certe estus malsaĝe mortigi la birdojn

sur la ŝipo. Tiam la maljunulo, trograndigante per parolado

leĝoscienca, penis pruvi, ke la vendo estis loterio, kaj kontraŭ la

leĝoj; li demandis la ŝipestron pri tio; sed Potter diris, ke li

vendis la birdojn _kiel strutoj_. Li ne volis vendi diamantojn, li

diris, kaj ne ĝin proponis kiel allogon. La tri birdojn li vendus

kiuj, laŭ lia plena kredo kaj opinio, _ne enhavis_ diamanton!

Tio ĉi li esperis estis en la unu, kiun li gardus.

"Grandegaj prezoj oferiĝis tute same je la proksima tago. La fakto,

ke estis nur kvar hazardoj, anstataŭ kvin, kompreneble igis

plialtigon de la kosto. La birdoj vendiĝis je meza prezo de £227,

kaj, sufiĉe strange, tiu ĉi Padishah ne ricevis unu--_ne eĉ unu!_

"Li tro koleriĝis, kaj kiam li devus esti pliproponinta, li babilis

pri garantiaĵojn, kaj, plie, Potter malhelpis lin.

"Unu birdo aĉetiĝis de malgranda kvieta oficiro, alia al la

malgranda Hebreo, kaj la tria sindikatiĝis je la inĝenieroj.

"Tiatempe Potter subite ŝajnis malĝoja pro la vendado, kaj diris,

ke li estis forĵetinta tute mil livrojn, kaj ke verŝajne li tirus

nulon; ke li ĉiam estis simplanimulo. Tamen, kiam mi ekparolis kun

li pri asekurado kontraŭ perdo je lia lasta hazardo, mi eklernis, ke

li jam estis vendinta la rezervitan birdon al politikisto,--viro kiu

lernadis la Hindajn etikojn kaj Socialajn aferojn dum sia libertempo.

"Tiu lasta estis la £300 birdo!

"Nu, tri benataj estaĵoj elŝipiris ĉe Brindisi--kvankam la

maljunulo opiniis, ke estis kontraŭ la limdepagaj impoŝtoj. Potter

kaj Padishah ankaŭ elŝipiris.

"La Hindo ŝajnis preskaŭ freneziĝi kiam li vidis sian diamanton

irantan tien ĉi kaj tien, kvazaŭe. Li rediradis, ke li havigus

leĝan ordonon (li ja havis leĝan ordonon je la cerbo) kaj li donis

lian nomon kaj adreson, tial ke oni sciu kien sendi la diamanton.

Kompreneble neniu deziris lian nomon kaj adreson, kaj neniu donis la

sian.

"Estis tumulto, mi certigas al vi, sur la trotuaro. Ĉiuj foriris per

malsamaj vagonaroj.

"Mi daŭrigis ŝipe ĝis Southampton, kaj mi tie vidis la lastan

birdon kiam mi elŝipiris. Ĝi estis tiu de la inĝenieroj, kaj ĝi

staris apud la ŝipponto en skatolego, kaj aperis tiel krurema kaj

malsaĝa ejo por multekosta diamanto, kiel vi iam vidis!" ...

"_Kiel ĝi finiĝis?_"

"Ho! Tiel! Nu ! eble... Jes! estas unu alia afero, kio eble iom

klarigos.... Post mia elŝipiĝo, mi estis en Regent Street

komercante, kaj jen! brako ĉe brako, kaj ĝuantaj luksegan tempon,

_Padishah kaj Potter_! Se vi pripensadas pri ĝi...."

"Ho jes! _Mi_ opiniis tion! Sed, vi komprenas, ekzistas nenian

dubeton ke la diamanto estis vera diamanto. Kaj Padishah estas

eminenta Hindo. Mi vidis lian nomon en ĵurnaloj--_ofte_!

"Sed ĉu la _birdo glutis_ la diamanton estas, kiel vi diras, ja

alia afero!"

The Esperantist, Complete · 第 499 / 1137 题