KARULINETO!

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

Ruĝaj pafarkoj viaj du lipoj

Pafas senĉese, ho! belulino,

Helajn sagetojn,

Dolĉajn ridetojn,

Je mia koro, jun' kaptantino.

Lagoj profundaj viaj okuloj:

Belaj feinoj tie kuŝantaj

Ĉiam gajemaj

Ĉiam amemaj,

Kaptas la pensojn de koroj amantaj.

Retoj de haroj sunokaptantaj,

En kies maŝoj nun impleksiĝas

Grand' radiaro:

Ho! kiel aro,

Aro de koroj ankaŭ kaptiĝas.

Kiel potencaj manoj senpovaj,

Kara kvarjara infanineto,

Vere infano

Estas la amo,

Vivu, grandiĝu, dolĉ' Karulineto!

The Esperantist, Complete · 第 475 / 1137 题