KELKAJ AVENTUROJ DE BAGH,[90] LA TIGRO.

Vera Rakonteto de Teoĝardeno en Asamo.--Originale verkita de Alfred

T. Simper.

Ni jam sciiĝis pri lia proksimeco je la ĝardeno, sed, dum multaj

monatoj, liaj solaj faradoj estis la mortigado kaj manĝado de unu

aŭ du ĝardenaj Kulioj[91].

De unu kompatinda viro nenio estis postlasita krom la kranio, kiu

kuŝis mezvoje.

Sed la vilaĝanoj de tiu ĉi parto malfeliĉe tiel kutimiĝis je tia

okazo, ke oni neniel dezertis la vojon. Kaj la kvar Angloj sur nia

Ĝardeno kontente vivadis kaj trankvile. Ili estis certegaj, ke la

bestoj de Hindujo, kiel ankaŭ la popolo, timiĝus preni la sangon de

siaj mastroj, la blankaj homoj.

Nu, venis sezono kiam la cervoj malmultiĝis, kaj maljuna Bagh, kun

granda penado apenaŭ trovadis sufiĉan manĝaĵon por konservi sian

vivon. Diris li: "Nunatempe estas malbone! Tage la vilaĝanoj

promenadas multanombre, kaj dum la mallumo ne aperas. Ofte ili

enmetas fajron en la longa herbo, kio tre timigas min." Kaj, je la

penso, li ruligis siajn okulojn, nudigis siajn dentojn kaj ekĝemis.

"Iafoje, tuta semajno pasas, kaj mi ne vidas eĉ cervon, kvankam mi

certe ne sopiras je tia malestimaĵo. Sed estas blanka viro kiu,

ĉiutage, forrajdas, kaj ĉiuvespere revenas, preter la vojo. Li kaj

lia ĉevalo fariĝus sufiĉa manĝaĵo dum tuta monato. Kiu timiĝas

je la blanka viro? Ne mi! mi ankoraŭ trinkos lian sangon!" Kaj Bagh

ŝmacis siajn lipojn.

Estas bonekonata fakto ke, post la unua gusto de homa sango, la tigro

tre sopiradas je ĝi dum sia vivcetero. De tiam li nomiĝas

"virmanĝulo" kaj fariĝas pli terura ol ia alia besto.

Tagon, je la krepusko, mi tre surpriziĝis vidi mian kolegon freneze

rajdantan en la ĝardenon. Li alvenis senĉapele, senspire, kaj sia

vizaĝo aperis kvazaŭ li estis vidinta la Diablon. Efektive granda

tigro estis elsaltinta el la ĵunglo.[92] Nature la ĉevaleto pro granda

teruro ekforkuris, sed, feliĉe por li, mia amiko povis konservi

egalpezon sur la selo. Alie, ni ankoraŭ estus senavizaj--kaj tiel

ankaŭ estus la malfeliĉulo!

La sovaĝbesto do ĉasadis lin, sed la ĉevalisto fortege ĵetis sian

kaskon poste en la vizaĵon de la besto. Tio videble faris la

deziritan efekton, ĉar li ne plu sekvadis. Sed la flugulo neniam

haltis antaŭ ol li alvenis ĉe siaj kolegoj. Niaparte, kvankam ĝi

kompreneble estis okazo tro vera, ni ekopiniis la aferon kiel granda

ŝerco, kiel bona ridindaĵo. Sed la nervoj de mia amiko estis

kvazaŭ detruataj, kaj eĉ nun ili estas iom malfortaj.

Proksimatage oni eliris por serĉi la kaskon, sed ĝi ne estis

trovebla.

"Kaj kion opiniis Bagh?" vi demandas.

Tiu sinjoro estis kuŝinta en la fina stato de senpova frenezo.

Pecetoj de la kasko ĉirkaŭis lin. Lia longa vosto batis la

subaĵon. Eĉ la lacertetoj timigis montri sin, sed ili aŭdis

liajn vortojn kaj laŭe tremadis.

"La blankaj viroj ja estas la mastroj de ĉio," diris Bagh, penante

senkulpigi sin. "Se tiu ĉi estis estinta Hindo, mi certiĝas, ke mi

estus kaptinta lin, ĉar la Hindoj rajdas sur malrapidaj ĉevaletoj.

Sed kiu povas ĝiskuri la ĉevalon de la blankulo?"

"Malbenu la blankan homaron!" li blekdiris. "Kial ili venas en tiu

ĉi lando? Mi scias, ke ili ne apartenas al ĝi, ĉar, anstataŭ ol

kunloĝadi familie en vilaĝoj, ĉiu loĝas sole en aparta domo, kun

multe da Hindoj por atenti lin. Denove, ili alvenas kaj foriras

simile al la jarsezonoj, kaj ĝis nun mi ne vidis iajn inojn aŭ

idojn. Sed de kie ili venas, kaj kien ili iras neniu scias! Ne, ili

estas senrajtuloj! Krom ili, kiuj estus mastroj de tiu ĉi lando? Tre

certege, la tigroj!!"

Kelkminute Bagh pripensadis pri tia feliĉa estado. Tiam li daŭris:

"Sed la malbonuloj trairas la kampon sur elefantoj, kaj dissemas

morton per tondro kaj fulmo. Kion! Ĉu ili estos permesataj,

senrefrape, malsanktigi niajn proprajn loĝejojn? Ha! Mi havas ideon!

Mi eĉ vizitos la hejmon de blankulo, kaj venĝos iliajn insultojn.

Feliĉe la tuta lando ankoraŭ estas nia proprejo ĉiu nokto, kiam ni

povas iradi, maltime, kien ajn ni deziras."

Tiel okazis ke, la proksima noktomezo, mi miregis trovi min tute

veka--tre neordinara okazo je mi.

Subite mi sciiĝis pri laŭta nazspirado ekster la maldikaj muroj. La

bruo movadis de pordo al fenestro, de fenestro al pordo, tute

ĉirkaŭ la domo. Kelkafoje profunda bleketo sonoris--nur klarigo de

la gorĝo, mi supozas. Nu, estas unu afero moki onian amikon ĉar li

forkuris de tigro dum la taglumo. Sed, kredu min, estas tute alia

afero esti vekata noktomeze de malsata besto, precipe kiam oni

memoras ke, se ĝi sciis, ke puŝado de sia frunto aŭ unu bato de

sia piedo kontraŭ la fenestro donus al si la deziritan manĝaĵon!

Sed la tigro ne atakis la malfortan konstruaĵon kaj mi hodiaŭ povas

skribi tiujn ĉi vortojn. Tamen ŝajnis al mi multaj horoj antaŭ ol

li foriris.

Post kelkaj tagoj la blankaj viroj venis kun pafiloj kaj elefantoj

kaj multe da Hindaj servantoj. Kia glora vidaĵo estis vidi ok

grandegajn elefantojn majeste promenantajn tra la longa herbo.

Sed Bagh sukcese kaŝadis sin kaj ne plu estis vidita. Li jam estis

forlasinta la ĉirkaŭaĵon, neniam (espereble) por reveni.

The Esperantist, Complete · 第 472 / 1137 题