Dana Rakonto de Henry Steffens, tradukita de Elise Bauer.
Nordokcidente de la insulo Zelando etendas sin malvasta duon-insula
distrikto fruktodona, supersemita de vilaĝetoj, kaj kunigita kun la
ĉeftero per mallarĝa sablaĵo. Super la sola urbo, kiun tiu ĉi
duoninsulo posedas, la tero perdiĝas en la senkvietaj ondoj de la
Kategato kaj prezentas terure sovaĝan kaj senfruktan vidaĵon. La
mova sablo tie ĉi malaperigis ĉiun postsignon de kreskaĵoj, kaj la
ventegoj kiuj blovegas el ĉiuj flankoj de la maltrankvila oceano
ĉiam kaŭzadas ŝanĝon sur la supraĵo de la dezerto, kies sablaj
montetoj alterne formiĝas kaj malaperas, senkvietaj kiel la ondoj,
kiuj muĝadas ĉirkaŭe.
En tiu ĉi dezerta lando estis vilaĝo nomita Roerwig, ĉirkaŭ unu
mejlo de la marbordo.
La mova sablo estas enteriginta la vilaĝon, kaj la loĝantoj,
plimulte paŝtistoj aŭ fiŝkaptistoj, estas forlasintaj siajn
dometojn proksimajn je la bordo. Unu sola konstruaĵo, la vilaĝa
preĝejo, kiu staras sur monteto, ankoraŭ levas sian kapon super la
nuda, ŝanĝema dezerto. Tiu ĉi preĝejo estis la scenejo de la
sekvanta okazintaĵo.
Je la komenco de la lasta centjaro, la respektinda paroĥestro de
Roerwig sidis en sia studejo en pia meditado. Estis jam noktomezo. La
domo staris sur la rando de la vilaĝo, kaj la moroj de la loĝantoj
estis tiel malmulte miksitaj kun malfido, ke rigliloj kaj seruroj
estis nekonataj inter ili. Ĉiu pordo restis malfermita kaj negardita.
La noktlampo brulis malhele, la premanta silento de la malluma horo
estis nur interrompata de la mallaŭta bruo de la maro, en kies ondoj
la pala luno rebrilis. Subite la pastro aŭdis la pordon de la domo
malfermiĝi kaj virajn paŝojn sur la ŝtuparo. Li atendis vokon al
mortanto por alporti al li la lastan Sanktan Sakramenton kiam du
fremduloj, envolvitaj en blankaj manteloj, rapide eniris en la
ĉambron. Unu el ili alproksimiĝis, kaj ĝentile diris: "Sinjoro, vi
havos la bonecon tuj sekvi nin. Vi devas fari edziĝan ceremonion; la
geedzoj atendas vian alvenon en la preĝejo. Tiu ĉi sumo" daŭrigis
la nekonatulo, vidiganta al la maljunulo monujon plenan je oro
"sufiĉe rekompencos vin por via peno, kaj la maltrankviliĝo,
kaŭzita de nia subita postulo."
La pastro rigardadis kun muta timo la fremdulojn, kiuj havis ion
strangan, preskaŭ teruran en siaj mienoj. La postulo ripetiĝis kun
tono serioza kaj komanda. Retrovinte sin de sia surprizo, la pastro
komencis dolĉe komprenigi, ke lia devo ne permesas al li fari tian
solenan agon, ne konante la geedziĝontaj. Sed nun la alia fremdulo
antaŭenpaŝis kun minaca mieno, kaj diris: "Sinjoro, vi havas vian
elekton: sekvu nin kaj prenu la prezentitan sumon, aŭ rifuzu kaj tiu
ĉi kuglo pasos tra via kapo."
Samtempe li levis sian pistolon al la frunto de la respektindulo kaj
atendis lian respondon.
Tiu ĉi leviĝis, sin vestis, kaj sciigis al siaj vizitantoj, kiuj
ĝis nun estis parolantoj Dane, sed kun alilanda akcento, ke li estas
preta por sekvi ilin.
La misteraj alilanduloj nun silente marŝis tra la vilaĝo, sekvataj
de la pastro.
Estis malluma aŭtuna nokto, la luno jam malsupreniris; sed,
forlasinte la vilaĝon, la maljunulo ekvidis kun teruro kaj miro, ke
la malproksima preĝejo estas lumigita. Liaj akompanantoj, envolvitaj
en siaj blankaj manteloj, rapide marŝis antaŭ li tra la nuda sabla
ebenaĵo.
Alveninte ĉe la preĝejo, ili kovris liajn okulojn, flanka pordo
malfermiĝis kun bone konata brueto, kaj la pastro sentis sin
puŝatan en amason da personoj. Tute ĉirkaŭe li aŭdis murmuron de
voĉoj kaj, proksime al li, paroladon en lingvo nekonata al li, sed
li pensis ke ĝi estas Rusa. Starante senhelpa, okulkovrita, premata
de ĉiuj flankoj, kaj tre konfuza, li sin sentis kaptatan de vira
mano kaj violente tiratan tra la amason. Fine ŝajnis al li kvazaŭ
la homoj malantaŭeniris; oni forprenis la bandaĵon de liaj okuloj,
kaj li sin trovis starantan, kun unu el la fremduloj, antaŭ la
altaro.
Vico da grandaj brulantaj kandeloj en belegaj arĝentaj kandelingoj
ornamis la altaron. La preĝejo mem estis belege iluminita per
sennombraj kandeloj. Se antaŭe dume liaj okuloj estis kovritaj,
la murmurado de la ĉirkaŭa amaso estis pleniginta lian animon
je konsterno, li nun ne malpli miriĝis je la neinterrompita
silento, kiu reĝis en la preĝejo. La flankaĵoj kaj benkoj estis
superplenigitaj, sed la meza trairejo estis tute malplena, kaj en ĝi
li ekvidis nove malfermitan tombon. La ŝtono, kiu estis kovrinta
ĝin, estis apogita kontraŭ benko ĉirkaŭ li, li vidis nur virajn
estaĵojn sed sur unu el la malproksimaj benkoj li kredis distingi
virinan formon. La silento daŭrigis malmultajn minutojn, dum kiuj
nenia movo estis vidata inter la kolektiĝaro.
Fine viro, kies belega vestaĵo distingigis lin de la aliaj, kaj
anoncis lian altan rangon, leviĝis kaj rapide trapaŝis la malplenan
trairejon. Liaj paŝoj resonadis tra la konstruaĵo kaj ĉiuj okuloj
sin turnis sur lin. Li estis de meza kresko, kun larĝaj ŝultroj kaj
fortaj membroj. Lia irado estis komanda, lia vizaĝ-koloro flavabruna,
liaj haroj korv-nigraj, liaj trajtoj severaj, kaj liaj lipoj
kunpremitaj kvazaŭ en kolero. Granda agla nazo plifortigis la
arogantecon de lia mieno, kaj densaj mallumaj brovoj malaltiĝis
super liaj fervoregaj, brulaj okuloj. Li portis verdan veston kun
larĝaj oraj galonoj kaj brilanta stelo. La fianĉino, kiu nun staris
genue apud li, estis riĉege vestita. Ĉielblua vesto, arĝente
ornamita, envolvis ŝiajn delikatajn membrojn kaj falis en larĝaj
faldoj sur ŝian gracian figuron; diademo brileganta je diamantoj
ornamis siajn malhelajn harojn. Ŝiaj trajtoj estis belegaj, kvankam
malespero nun montriĝis en ili; ŝiaj vangoj estis palaj kiel tiuj
de malvivulo, ŝiaj okuloj malsekaj je ploroj kaj ŝiaj senpovaj
brakoj pendis senmove apud ŝia preskaŭ senviva korpo.
Genue antaŭ la altaro la figuro de morto, ŝajnis ke teruro estis
rigidiginta ne sole ŝiajn vivemajn povojn sed ankaŭ ŝian konscion.
La pastro nun ekvidis proksime al li maljunan malbelulinon, en
multekolora vesto, kun sang-ruĝa turbano sur ŝia kapo, kiu
rigardadis la genufleksantan fianĉinon kun esprimo de Furio. Li
ankaŭ ekvidis malantaŭ la fianĉo viron de grandega kresko kaj
malluma vido, kies okuloj estis senmove fiksitaj tere. Terurigite la
pastro staris muta dum kelke da tempo ĝis elvokanta rigardo de la
fianĉo memorigis al li la ceremonion, kiun li devis fari.
Sed la necerteco ĉu la geedziĝontoj komprenas lian lingvon estis
por li nova fonto de maltrankvileco. Tamen li kuraĝis demandi la
nomojn de la gefianĉoj. "Neandro kaj Feodora" estis la respondo
farita en malĝentila voĉo.
La pastro nun komencis legi la preĝojn kun tremanta voĉo. Ofte li
eraris kaj haltis por ripeti la vortojn, sed nek la fianĉo nek la
fianĉino ŝajnis rimarki lian konfuzon, kaj tio ĉi plicertigis al
li ke ili nekomprenas lian lingvon. Adresinte la demandon: "Neandro
ĉu vi volas havi tiun ĉi virinon por via edzino," li dubis ĉu li
ricevus ian respondon, sed je lia miro, la fianĉo respondis jese,
kun laŭta, preskaŭ kria voĉo, kiu resonadis tra la preĝejo, dume
profundaj ĝemoj de la tuta aŭditorio akompaniis la teruran "Jes!"
kaj tremeto, kiel la rebrilo de malproksima fulmo pasis super la
vizaĝo de Feodora. Tiam la pastro turnis sin al ŝi kaj diris pli
laŭte por veki ŝin el ŝia svenadego: "Feodora, ĉu vi volas havi
tiun ĉi viron por via edzo?" La senviva formo antaŭ li ŝajnis
reviviĝi ĉe tiu ĉi demando, ŝiaj lipoj tremadis, ekbrilo de fajro
radiis en ŝiaj okuloj, ŝia brusto leviĝis kaj malleviĝis, ploroj
mallumigis la brilon de ŝiaj okuloj, kaj la "Jes" elvenis kiel krio
de dolorego de mortanto, kaj ŝajnis trovi eĥon en la sonoj de
ĉagrenego, kiuj ekvenis de la ĉirkaŭa amaso. La edzino falis en la
brakojn de la abomeninda maljunulino.
Kelkaj minutoj pasiĝis en terura silento, la pala preskaŭ senviva
virino denove genufleksis kvazaŭ en profunda svenado, kaj la
ceremonio estis finita. Nun la edzo leviĝis kaj kondukis sian
edzinon al ŝia antaŭa sidejo, sekvata de la grandegulo kaj la
malbelulino. Tiam la du fremduloj reaperis kaj, kovrinte la okulojn
de la pastro, puŝis lin perforte ekster la pordon, kiun ili riglilis
interne. Dum kelkaj minutoj li penis kolekti sin, kaj estis necerta
ĉu la terura sceno kun siaj rimarkindaj cirkonstancoj ne estis
sonĝo. Sed, forŝirinte de siaj okuloj la bandaĵon, li vidis antaŭ
li la lumigitan preĝejon, li aŭdis la murmuron de la amaso kaj li
estis devigata kredi je ĝia realeco.
Por vidi la finiĝon, li sin kaŝis en angulo de la konstruaĵo kaj,
aŭskultante li aŭdis la voĉojn plilaŭtiĝi, fervora malpaco
fariĝis, li kredis rekoni la voĉon de la edzo, komandantan
silenton.
Sekvis longa paŭzo.
Subite, pafo eksonis. Krio de virina voĉo aŭdiĝis.
Denove paŭzo, poste sonadis la batoj de laboriloj, kiuj daŭrigis
preskaŭ kvaronon da horo.
Tiam la kandeloj estingiĝis, la murmuro rekomencis, la pordo
malfermiĝis kaj aro da personoj ekkuris el la preĝejo kaj rapidis
al la maro.
La maljuna pastro eliris el sia kaŝejo kaj rapidis returnen en la
vilaĝon, kie li vekis la najbarojn kaj amikojn, por rakonti al ili
sian nekredeblan kaj mirindan aventuron. Sed ĉio, kio ĝis nun estis
okazinta inter tiuj ĉi simplaj homoj, estis estinta tiel kvieta kaj
ordinara, ke alia teruro atakis ilin. Ili kredis, ke ia malfeliĉa
akcidento estis detruinta la spiriton de ilia amata estro. Tiu ĉi
havis grandan malfacilecon venigi kelkajn el ili al la preĝejo,
armitajn de hakiloj kaj fosiloj.
Mateniĝis, kaj kiam la bona pastro kune kun siaj kunuloj supreniris
la monteton, ili ekvidis militan ŝipegon apud la marbordo, kun veloj
streĉitaj, forveturantan al la nordo.
Je tia mirinda vidaĵo en tiu ĉi malproksima regiono la vilaĝanoj
jam ŝanceliĝis forĵeti rakonton de la pastro kiel neverŝajna, kaj
ili inkliniĝis ankoraŭ pli kredi ĝin, vidante ke la pordo de la
preĝejo estis malfermita perforte. Plenaj je atendoj ili eniris kaj
la pastro montris al ili la tombon malfermita en la nokto. Estis
facile vidi, ke la ŝtono estis levita kaj remetita. Ili faris uzon
de siaj iloj, kaj baldaŭ nova, riĉe ornamita ĉerko aperis. La
maljunulo malsupreniris en la tombon kun malpacienco de junulo. Aliaj
lin sekvis, kaj ili kune forlevis la kovrilon. Tiam la pastro trovis
siajn antaŭsentojn certigitajn. En la ĉerko kuŝis la mortigita
edzino, kuglo estis penetrinta ŝian bruston ĝis la koro. La belega
diademo, kiun ŝi estis portinta, estis malaperinta, sed la freneza
esprimo de ĉagreno estis forlasinta ŝian vizaĝon kaj ĉiela
trankvileco kuŝis sur ŝiaj trajtoj.
La maljunulo sin ĵetis genuen apud la ĉerko, kaj ploregis kaj
preĝis laŭtavoĉe por la animo de la mortigitino, dume liaj
akompanantoj staradis mutaj kaj terurigitaj.
Li sin kredis devigita sciigi la okazintaĵon al sia estro la
Episkopo de Zelando, kaj, ĝis la alveno de ia ordono, li ĵurigis
ĉiujn siajn amikojn gardi la sekreton. Baldaŭ persono de altega
rango alvenis el la ĉefurbo, demandis pri ĉiuj cirkonstancoj,
vizitis la tombon, laŭdis la observitan silenton kaj diris, ke la
tuta okazo devas por ĉiam restadi sekreto.
Samtempe li minacis per severa puno ĉiun, kiu kuraĝus paroli pri
ĝi.
Post la morto de la paroĥestro, oni trovis en la paroĥa
registro-libro skribon, rakontantan tiun ĉi aferon. Kelkaj kredas,
ke ĝi havas ian sekretan kunigon kun la violentaj politikaj
ŝanĝoj, kiuj havis lokon en Rusujo post la morto de Katerino kaj
Petro I., sed estas malfacile, se ne neeble, solvi la profundan
enigmon de tiu mistera edziĝo.
_Pakaĵo por Avo!_--Nun, do! ekkriis knabineto, dum ŝi serĉis
tirkeston:
"Avo ja iris en ĉielon sen liaj okulvitroj! Kion li faros?"
Iom poste, kiam oni supozis, ke alia parenco en la domo estis morte
malsana, ŝi kuris al lia litflanko kun la avaj okulvitroj en ŝia
mano, kaj diris:
"Vi estas mortonta?"
"Oni diris al mi tion."
"Ironta al ĉielo?"
"Mi ĝin ja esperas!"
"Nu, jen la okulvitroj de avo, volu preni ilin al li!"
(J.T.).
_La Vilaĝanino kaj ŝia Laktokruĉo._--Vilaĝanino portante sur
ŝia kapo kruĉon da lakto, piediris vigle, kaj samtempe pripensadis:
"La mono, kiun mi ricevos por tiu ĉi lakto ebligos min pligrandigi
mian kvanton da ovoj ĝis mi havos tri centojn. La ovoj produktos
almenaŭ ducent kvindek kokidojn. Tiuj kokidoj estos taŭgaj por
vendejo ĵus kiam la kortbirdaro estos ĉiam kosta; tiel ke mi nepre
havos sufiĉe da mono por aĉeti novan robon. Vestita je tiu robo, mi
iros al la foiro, kien ĉiuj junuloj penados por min akompani; sed,
ne! mi rifuzos ĉiun el ili per kapŝanceligo." Kontentega je tia
ideo, la fraŭlino ne povis deteni sin, kaj, nekonscie, movis sian
kapon, laŭ la penso, kiu ŝin posedis, kiam subite falis la kruĉo
da lakto, kaj ŝia tuta fantazia feliĉo tuj malaperis.
"Ne kalkulu viajn kokidojn antaŭ ol ili elŝeliros."
(6266).