DUA ORIGINALA SKIZETO, VERKITA DE E.W.

Nia Fraŭlino.

Ŝi loĝis en dometo, tute apud la domego ĉirkaŭfosigita de ŝiaj

praavoj. Ĝi nun apartenas al fremdulo, sed li ne estis vizitata de

la sinjoroj de la departemento, kaj estis malestimata de la

vilaĝanoj. Li do lasis neokupata sian antaŭ ne longe aĉetitan

domon.

Nia Fraŭlino estis, tiel, kiel ŝia frato, la _pacama Pastro_ (pri

kiu mi skribis en The Esperantist, No. 8) tre granda, sed

ŝi estis rekta kaj tre aktiva. Ŝi havis brunajn okulojn, aglan

nazon, firman mentonon kaj voĉon kiu neniam estis laŭta, kvankam

ofte severega.

Unufoje Dimanĉe ŝi ĉiam sidis simple vestita, kune kun sia nevino

kaj tri servistinoj, sur la plej granda preĝbenko de la paroĥa

preĝejo. La Diservo finita, ŝi venis al ŝia pordo, kiun malfermis

la paroĥestro, kiu kolegia ĉapo en la mano, salutis ŝin profunde.

Ŝi respondis je solena reverenco: tiam li sekvis ŝin kaj ŝiajn

nevinojn al la pordego. Kiam ili ekstere alvenis, la aŭdintaro

eklasis siajn benkojn. En bela vetero _Nia Fraŭlino_, ĉar tiel ŝi

nomiĝis ĉiam, kutimiĝis iri sub granda arbo en la preĝejkorto,

kaj tie staris aŭ sidis dum la vilaĝanoj kunvenis por demandi al

ŝi kuracilon aŭ konsilon; por priparoli ian disputon, je kies

meritoj ili deziris, ke ŝi aljuĝu; aŭ por peti, ke ŝi ordonu la

punon por ia eltrovita krimeto. Ŝiaj decidoj neniam estis

disputataj, ĉar la Galoj havas ankoraŭ superstiĉan kredon je la

saĝeco kaj sankteco de maljuna virgulino, se ili scias, ke ŝi estas

fraŭlino de ŝia propra elekto.

La junularo de la vilaĝo amis kaj respektegis sian Fraŭlinon;

ankaŭ ŝi amis ilin, precipe tiujn, kies gepatrojn ŝi konis dum

ilia juneco. El tiuj ĉi, la plej de ŝi amata estis la beleta,

dolĉa dekokjara Nest. Ŝi ĝuis rigardadi la knabinon sidante inter

la geĥoristoj apud ŝia fianĉo, kiu estis lerta kaj inteligenta

frizisto el la proksima urbo. Oni sciis ke ŝi jam aĉetis multe da

utilaj ornamoj, trikotaĵoj kaj fajencoj por la estonta domo de

Nest--la domo en kiun, post unu aŭ du jaroj, la fianĉino estos

kondukata kun la eksplodo de du aŭ tri cent pafiletoj, kun la

piedfrapado de cent kvindek ĝis ducent ĉevaloj kaj azenoj, kun la

kantoj, kriegoj kaj koraj gratuloj de kvin aŭ ses cent homoj, ĉar

la familio de Nest estis granda, kaj tre respektinda en tiu loko.

Unu Dimanĉon, Nia Fraŭlino vidis Nest inter la geĥoristoj, sed ne

estis ŝiaflanke la _Cariad_'o.[86] La sekvantan Dimanĉon ŝi

rimarkis samon, kaj revidis la knabinon palan, solan, kaj

melankolian. Ŝi informiĝis pri la kaŭzo de tio ĉi, kaj sciiĝis,

ke kelkaj terfosistoj (unu el kiuj deziris edzinigi Nest) atakis

inside la junan friziston, lin bategis kaj piedfrapis ĝis kiam

li ne povis sin movi. Ili minacis lin kaj diris, ke se li iam

kuraĝus reveni en tiun vilaĝon, ili kaŝus lian korpon tie, kie ĝi

nur troviĝus je la Fina Juĝo.

Nia Fraŭlino multe indignis, ke tia insulto al la tuta vilaĝo ne

estis jam punita de ĝiaj viroj. Oni ŝin klarigis ke tiuj

terfosistoj estis: "Tre grandaj viroj, atletoj. Kaj nombras preskaŭ

sesdek, kaj la tuta paroĥo nur enhavas kvardek virojn. Sed ili

foriros tuj kiam la nova strato estos finigita, kaj neniu povas

devigi Nest edziniĝi. Ĉu ŝi ne povos nenii al ŝi la plezuron vidi

la _Cariad_'on ĝis kiam liaj malamikoj foriros?"

Nia Fraŭlino aŭskultis, sed ne aprobis; tute ne!

Dimanĉo denove alvenis, kaj ŝi, dum la preteriro al la granda arbo,

vidis multajn vilaĝanojn kiuj tie atendis siajn patrinojn, fratinojn

aŭ amantinojn; ĉar la viroj tiam nur malofte eniris la preĝejon,

krom pro edzigoj kaj enterigiroj. Ŝi ankaŭ vidis grandegan

terfosiston klinanta kontraŭ stango apud lageto, kaj ŝi laŭte

diris, ke ŝi hontus je ŝia lando, se li ne havus plenegan

trempadon.

La Dimanĉon sekvantan la sama vidaĵo frapis ŝiajn okulojn. Tuje

ŝi alproksimiĝis al la homoj sub la arbo kaj diris al ili kiel

estas malkuraĝeco permesi, ke fremdulo tiamaniere insultu ilin.

"Kial," ŝi diris, "vi ne lin ĵetos en la lageton?" Ŝiaj paroloj

produktis nenian videblan efekton, ŝi do furioziĝis kaj ekkriis:

"Nun, ĉu ne troviĝas inter vi eĉ unu viro? Bone! per Dio, ĝin

faros mi mem!"

Per rapidaj longaj paŝoj ŝi marŝis al la terfosisto, lin ekkaptis

je la gorĝo kaj forĵetis lin en la akvon.

Neniam li tie revidiĝis. Oni raportis ke liaj kunlaborantoj tiel lin

mokis, tial ke li estis ĵetita de virino, en akvon ke li lasis ilian

bandon, kaj rapide flugis el la lando.

Post mallonga tempo, Nest edzigis sian dandan, malgrandan urbanan

_Cariad_'on. La juna paro ĉiam dankis la karan Fraŭlinon pro sia

feliĉeco, kiun ili ŝuldis al ŝia decida konduto; kaj la Fraŭlino

estis eĉ pli respektegata kaj amata de ŝiaj najbaroj.

La morto de nia Fraŭlino similis je ŝia vivo.

Kiam ŝi kredis, ke la fino alproksimiĝis, ŝi venigis la vilaĝan

ĉarpentiston, kaj donis al li la mendojn por ŝia ĉerko kaj ĉiujn

la ordonojn por nemultekosta enterigiro.

Post kelkaj semajnoj ŝi unu mateno sentis, ke ŝia animo baldaŭ

foriros. Al la karaj parencoj kaj amikoj, kiuj staris ĉirkaŭ la

lito, ŝi donis belegajn donacetojn kaj amindajn adiaŭparolojn. Ŝi

estis tiel trankvila, kaj ŝia voĉo estis tiel gaja, ke neniu

ploris. Kiam ŝi diris: Mi estas laca; ŝi fermis la okulojn, kaj

neniam ilin malfermis.

Multaj ploris sian Fraŭlinon.

The Esperantist, Complete · 第 422 / 1137 题