PARTO II.

Ju pli ni studas la florojn, des pli ni konstatas, ke multe da ili

posedas nesuspektitajn lertecojn, kiujn apud besto ni volonte

nomus instinkto aŭ eĉ prudento. La esploradoj kaj eksperimentoj

de la plimultiĝanta anaro de observistoj pruvas tion ĉi. Tamen,

ĉar la kreskaĵoj aŭ floroj estas mutaj, tial la homaj oreloj

neniel taŭgas por tiu esplorado; estas do necese, ke la homo uzu

siajn okulojn des pli zorge kaj akurate. Eĉ tiam, multe da floraj

okazaĵoj evitas la tro difektan homan vidlertecon, homa

difekto kiun la homo mem tre ofte forgesas kaj malatentas.

Ekzemple, oni diras ordinare, kune kun _Darwin_, ke "_la kreskaĵoj

kompreneble ne posedas nervojn, nek centran nervsistemon._"[80] Sed

tiamaniere, fariĝas ankoraŭ pli mirinda la plua eltrovo, ke iafoje

"_kreskaĵo ekscitita transigas la influon al aliaj partoj de si, kaj

tiuj ĉi partoj reciproke ekmoviĝas._"[80] Kia do estas la agometodo

de tiaj procesoj? Se la kreskaĵo "kompreneble" ne uzas nervfadenojn

por telegrafi siajn sentadojn kaj ordonojn, ĉu eble ĝi komunikigas

inter si per "senfadena" telegrafo? Vere, tre nescia estas la homo,

eĉ ĉe la dudeka centjaro!

Tre miriga ankaŭ estas la fenomeno de la perioda dormo de folioj kaj

floroj, kun iliaj akompanantaj movadoj. Ankoraŭ mirindega estas, ke,

kiel la mambesto produktas albumenan sukeran lakton, tiel la

kreskaĵo produktas sukeran mielon en la floro, kun amelon kaj eĉ

albumenon en la semo, por nutri la embrion kaj la junan estontan

kreskaĵon.

Cetere _Darwin_ skribas: "_Apenaŭ estas trograndigo diri, ke la

radikpinto (de kreskaĵo), tiom sentema, kaj tiel reguligante la

movadojn de la apudaj partoj, agadas tute kiel la cerbo de malsupera

besto._"[80] Sed certe, oni povas plivole demandi ĉu la agadoj de

kelkaj floroj ne superas eĉ iajn funkciadojn de tia besta cerbo.

Rilate al tio ĉi, Dro. J. E. Taylor argumentas pri "_psikologio

kreskaĵa_," kaj li tre racie inspiras, ke "_ĉe proksime estonta

tempo ni eble konstatos, ke ne ekzistas vivo sen sekva_

psikologia _agado; ke tio ĉi estas nepre resultato de tio;

ke la vivo mem estas kondiĉita per psikologia agado; ke iaj

kreskaĵoj posedas la ekvivalenton de besta instinkto, la ebleco

gajni individuan sperton, kaj ĝin transigi al iliaj posteuloj, por

ke tiuj ĉi profitu, ne tute nekonscie._"[81].

La Amerikana poeto, Lowell, evidente kredis je tiu psikologio, ĉar

li aligas al floroj ne sole vivon, sed ankaŭ _animon_--

"Jen ĉia terbulo, al viv' puŝiĝante

Pro alta instinkto, interna fervor',

Kaj supren blinde ĝis lum' palpetante,

Atingas animon per herbo kaj flor'."[82]

Tiel ankaŭ la Angla poeto, Shelley, ĉe "_La Sentema Kreskaĵo_,"

parolas pri la gracia kortuŝeco de la interna "_io, kvazaŭ

spirito_" de tiu floro. Aliloke li remarkas, eĉ apud pli humila

kreskaĵo, la influon viveman de la aero kaj de la lumo, tuj

fariĝontaj--

"Korbatoj nevideblaj de la flor',

Al ĉiu parto vivon pulsigantaj."[83]

Alia Amerikano, la glora Walt Whitman, rakontas--"_Karesante mi tenas

branĉojn aŭ junajn arbojn--mi tuj sentas iliajn sukon kaj tendenon

leviĝantajn en mi, kiel hidrargo ĉe varmeco. Mi baraktas amike kun

ilia senkulpa fortiko--mi scias ke iom da ĝia virto pasas de ili al

mi. Eble ni reciproke interŝanĝas ion--eble la arboj rekonas ĉion

tion pli ol mi iam pensis._"[84]

Preskaŭ idente sciigis Richard Jefferies--"_Tiu aliformiĝo de buloj

kaj malvarma materio en vivajn objektojn, faras la ĝojon kaj esperon

de la somero. Ĉiu tronketo de herbo, ĉiu folio, ĉiu individua

floreto kaj folieto, parolas pri espero. Konsideru la herbojn, la

kreskaĵojn--ili estas signoj de tero altiĝante ĝis la vivo, antaŭ

niaj okuloj. Tial al mi estas la floroj tiom pli ol nur trunketo kaj

folietoj.... La blankaj folietoj alvokas rekte al nia koro; la

trankvilaj kverkoj estas plenaj je mistero. La floroj, per siaj mil

vizaĝoj, kolektis la kisojn de la mateno. Ilin ŝatante mi ricevas

almenaŭ iom da ilia vivopleno--novan penson el ĉiu folieto._"[85]

Certe, nia kara Jefferies multe aŭskultadis--kaj iom komprenis--la

veran lingvon de la floroj! Tion ĉi ankaŭ atestas siaj ĉarmaj

verkoj "_Bevis_," "_La libera Aero_," kaj la interesa, pretervorte

laŭdinda, "_Historio de Mia Koro_."

Tamen bezonas konfesi, ke ne ĉiuj floroj tiom aminde prezentiĝas

kontraŭ la homoj kaj bestoj, aŭ eĉ kontraŭ ĉiaj aliaj specoj de

floroj. Inter ili ja estas amikoj kaj malamikoj, reciproke helpantaj

aŭ malhelpantaj. Tion ĉi precipe klarigis Dro. Taylor, en sia verko

supredirita. La vero estas ke, kiel apud la bestoj, tiel ankaŭ apud

la floroj, efektiviĝas pli aŭ malpli la postuloj de "la barakto je

ekzistado," "la natura elekto," kaj "la postdaŭriĝo de la plej

konvenaj je la okazoj." Estas, do, nur malklera konkludo, ke la

floroj "nek laboras, nek ŝpinas"; la vivotempo de la floroj estas

tiom plene (kaj almenaŭ tiom utile) okupata, kiom tiu de la bestoj.

Plie, estas ja la penado de la kreskaĵoj kiu provizas ultimate la

nutraĵon mem de ĉiu besto, de ĉiu homo; tial, tiu ĉi devas

memoriĝi ke de la vivo kaj laboro de la kreskaĵoj sia propra vivado

dependas.

Amikaj floroj, kiel malmulte ni komprenas vian vivon, vian lingvon!

Ĉe la kreskanta homa pensado, nia kompreno ĉiam fariĝos pli klara,

kaj nia amo pli forta, je la plej belaj el la infanoj de la tero--la

mutaj sed elokventaj floroj.

The Esperantist, Complete · 第 418 / 1137 题