Mi nun plezure sciigas vin iom pri la kondiĉo de Esperanto en tiu
ĉi lando. Unue mi devas diri, ke la progresado de nia lingvo, ĵus
estis komencita, kiam ĝi ricevis seriozan haltigon de la nuna
militado, kiu okupas ĉiujn la atentojn de la ĉi-tieuloj.
La propagandado estas tre malfacila tie ĉi, ĉar la Angla lingvo
estas deviga temo en ĉiuj lernejoj sub la registara observo. Foje
estis proponite plibonigi la ortografion de la Angla lingvo kaj fari
specon da Mond-Angla, por la speciala uzo de tiu ĉi lando, ĉar,
kvankam utilega, la Angla estas tre malfacile ellernebla por la
Ĵaponoj pri tio, ke la ortografio estas tiel absurda. Sed la propono
rezultis en nenio. Tamen estis eldonita en Tokio ĵurnalo _The Voice_
kiu formetis ĉiujn silentajn literojn kaj aliajn konfuzajn
mallogikajn uzadojn. Plie, tiu ĉi estas granda kosmopolita urbo, kaj
la propono alpreni helpan lingvon estis tre favore ricevita. Tial
la helpa-lingvo Volapük havis tie ĉi multe da studentoj. Hodiaŭ
ĝia malprospero kreis multe da skeptikuloj kaj Esperanto estas
atakita de la loka Gazetaro. Nun, kvankam la Angla lingvo estas iom
konata de ĉiuj Ĵaponanoj, estas vulgare por Ĵaponoj kaj Ĥinoj
ĝin paroli, sed la parolado de la Franca kaj Germana lingvoj estas
distinga! Ĵaponoj, dum kvardek jaroj, estas alprenintaj okcidentan
civilizacion, kaj nun povas administri ĉiujn siajn departementojn
sen helpo de alilandaj instruistoj, krom malmultaj ŝipestroj de
poŝtŝipoj, kaj malmultaj profesoroj en diversaj Ĵaponaj lernejoj.
Je tiuj ĉi ni devas esperi, ĉar ili havas gravan influon inter la
bone edukitaj Ĵaponoj. En diversaj partoj de Ĵaponujo jam de kelka
tempo ekzistas izolitaj instruistoj kaj aliaj, kiuj estas konvinkitaj
pri la bonegeco de Esperanto, kaj pri ĝia plena taŭgeco kiel
internacia helpa lingvo. Jam iliaj influoj estas videblaj, ĉar la
Ĵaponoj komencis ellerni Esperanton. Sed, bedaŭrinde, tiuj ĉi
diversnaciaj pioniroj ĝis nun restis tute izolitaj, laborante ĉiuj
aparte. Kredeble nia afero multe pli rapide antaŭenirus, se ĉiuj
Esperantistoj tie ĉi konsentus kunigi siajn fortojn kaj fondiĝus
ĝenerala kaj centra grupo.