La Angla Unufoliego, enhavanta tutan Gramatikon kaj sufiĉe grandan
vortaron, estas tre valora propagandilo. Nur per Esperanto estas eble
skribi leteron al iu, kiu ne komprenas la lingvon, kaj per tiu
unufoliego (kies kosto estas nur dek centimoj) la letero estas tute
komprenebla. Por ke tio ĉi estu kiel eble plej utila por la
Esperantistaro, estas necesege ke ĝi ekzistu en diversaj lingvoj. Se
niaj alilandaj Samideanoj presigos tradukojn en siajn proprajn
lingvojn, ni plezure aĉetos centojn da ekzempleroj; sed se ili
devigos nin presigi tradukojn en la Franca, Germana, k.t.p., lingvoj
ni esperas, ke ili siaparte aĉetos milojn da ili de ni. Sed, nature,
ĝi devas fariĝi parto de la alilanda propagando. Ni fidu, ke
baldaŭ tiuj unufoliegoj multe helpos nian aferon, precipe inter la
komercistoj en ĉiuj landoj.[79]
Alia sistemo por gajni aliĝantojn estas la instruado de Esperanto
inter la sciama junularo. Ĉu niaj Esperantistaj gepatroj petos al la
instruistoj ke ili instruu iliajn gefilojn pri la internacia lingvo?
Kaj ĉu la Esperantistaj instruistoj instruos Esperanton en siaj
lernejoj? Ni ĝin esperas, kaj jam ricevis kelkajn interesegajn
leterojn de estroj kiuj jam faris tiun ĉi, kun bonegaj rezultatoj.
Ĉiam kaj ĉie la geknaboj treege ŝatas nian logikan lingvon. La
klopodo inter la junularo memorigas al mi, ke Sro. Privat, Direktoro
de _La Juna Esperantisto_ (9, _Av. des Vollandes, Geneva_), sciigis
min, ke li nur havas du abonantojn en Anglujo. _La Juna Esperantisto_
celas disvastigi Esperanton inter la junuloj, kaj ni plezure akceptos
jarabonpagojn (2 frankoj) por tiu ĉi dumonata ĵurnalo.
Sinjoro Cart ankaŭ plendas, ke la Brita Blindularo ne ankoraŭ
kolektiĝis sub la nia Standardo. La nova _Esperanta Ligilo_ (monata)
en la Braillea skribo eble tuj plibonigos tiun malbonan aferon. Ĉiuj
blinduloj devas sin turni al _Profesoro Cart_, 12, _Rue Soufflot,
Paris._
La verkintoj de _A New Hobby_ afable donacis al the London Esperanto
Club por senpaga disdono, la restaĵon de la eldono. Tiuj
Esperantistoj kiuj sendos la poŝtelspezon povos havi senpagan aron
de tiu interesa broŝuro.
_"Ies perdo, alies gajno!"_ estas ja prava proverbo. Kvankam ni
Angloj multe bedaŭras la foriron de du el niaj plej fervoraj
kunlaborantoj, ni konsolas nin je la penso ke Germanujo kaj
Queenslando nun havos novajn kaj lertajn adeptojn, kiuj povos estri
novajn grupojn tie. Ne do estas perdo, sed nur translokigo de
energio! Bondezirojn kaj Sukceson!
La someraj libertempoj alvenas, kaj ĉiuj bonaj Esperantistoj
kompreneble deziras vojaĝi alilande, por paroli Esperante. Estos do
interese rimarki, ke mi ricevis tre afablajn leterojn de Kapitano
Capé, en Alĝerujo, kaj Sro. David, de la Grupo en St. Claude, Jura,
promesantaj tre koran akcepton de Anglaj Esperantistoj. Mi denove
diru, ke la Departemento Ĵura estas tre vizitinda loko, kaj mi
konsilu ĉiujn, kiuj povas, ĝui la belajn montojn, aeron kaj
lingvon. Mi bedaŭras, ke spaco mankis por la du afablajn leterojn.
Eble Alĝerujo estos pli komforta dum la vintro.
Ĉar la unua tago de Aŭgusto estas Angla _banklibertago_, kaj tiom
da niaj Abonintoj estos en Havro, mi provos sendigi la dekan numeron
de The Esperantist je Julio 28. Tiu numero enhavos tre interesan
Danan rakonton de nia bonekonata kunverkantino, Fraŭlino Baŭer.
Ankaŭ originala artikolo el Hindujo, de Sro. Simper verkita, kaj
ankoraŭ alia harstariganta originala rakonto, de la sindonema O.W.,
tie troviĝos.
Vere The Esperantist baldaŭ fariĝos tute fama pro la
terurigaj rakontoj kiujn ĝi enhavas! Tiuj ĉi kun la kutimita poezio
espereble donos niajn Legantojn sufiĉe da interesaj temoj por la
libertempo.
Amiko, kiu pensas pri mia laboro pli ol sia propra plezuro, proponis
ke mi sekvu la planon de alilanda Gazeto, kaj ne eldonu Aŭgustan
numeron. Sed, laŭ mia opinio, tio ĉi estus nedezirinda. Ĉiumonate
mi sendos kiel eble plej legindan gazeton al la Abonintoj, fidante ke
ĝi daŭrigos ilian intereson.
La Redaktoro.