(_Kiam ni kunpromenis sur la bela Kastelejo de Château Thierry,
Sinjoro Bourlet afablege cedis al mia peto, kaj promesis verki
artikolon por The Esperantist pri la suprenomita temo. Ni
ĉiuj ŝuldas koran dankon al nia eminenta kunbatalanto pro tiu ĉi
honoro.--Red._).
_Kara Amiko, Jen estas la promesita artikolo. Mi ĝin skribis sur
miaj genuoj, sidante en arbareto sur altaĵo, inter rosmarenoj kaj
erikoj, en ombro de maraj pinoj kaj bastkverkoj._
_Sub miaj piedoj tute proksime la blua maro bruetis, kuretante sur la
flava sablo, la suno faris helajn rondetojn sur mia papero, kaj
ĉirkaŭ mi flirtis delikataj papilioj kaj zumantaj muŝoj. La muskoj
kaj herbetoj faris verdan tapiŝon, kiu estis kvazaŭa Esperanta
standardo, kiu inspiris min. La vekiĝo printempa de tiu belega
naturo igis min pensi pri la baldaŭa vekiĝo de la homaro por nia
kara afero._
_Kore kaj sincere via.--Carlo Bourlet._
Jam de longaj jaroj mi instruas matematikon al junuloj. Miaj
lernantoj estas nun ĉiuj 17-20 jaraj, kaj mi oftege rimarkis kiel
senlogika kaj nekapabla ĝuste rezoni estas ilia spirito. Aliparte,
ili estas ankaŭ tro inklinaj ĉion akcepti sendispute, kaj lerni la
sciencon ne per analiza metodo, sed preskaŭ kiel dogmon netuŝeblan.
Pri tio mi tre miris.
La infana spirito estas ja tre scivolema kaj treege logika. Malgranda
bubo, tuj post kiam li scias iom paroli, faras multajn demandojn:
_Kial, patreto, la mara akvo estas sala?_ _Kial, patrineto, la fajro
brulvundas la nesaĝajn infanojn?_ _Kial...?_ kaj ankoraŭ _Kial...?_
Kaj ofte la gepatroj, tedataj de tiom da kialoj, respondas: _Ĝi
estas tiel, ĉar ĝi estas tiel!_
Malbona respondo, kiu al kutimigas la infanojn al akcepto sendisputa
de ĉiu ajn eldiro kaj sufokigas la analizemon naturan de ilia juna
spirito.
Sed estas tamen gepatroj inteligentaj, kiuj penas por kiel eble plej
ĉion klarigi al siaj gefiloj, kaj tamen tiuj gefiloj, post iom da
ĉeestado en lernejo, perdas sian tutan scivolemon kaj esploremon.
Kia estas la kaŭzo de tiu bedaŭrinda aliformiĝo de la infana
spirito?
Mi serĉis, kaj jen tio, kion mi trovis.
Kiam bubo eniras lernejon, li unue lernas legon kaj skribon. Lerninte
la alfabeton, li instruiĝas pri la legado, t.e., pri la kunmetado de
la literaj sonoj por formi vortojn. Tuj, de la unua paŝo, ĉu li
estas Angla ĉu Franca, li eklernos, ke plej ofte la literoj perdas
sian alfabetan valoron, kiam ili estas apudmetitaj apud aliaj. Li
konstatas, ke ĉio estas preskaŭ plene arbitra kaj senregula; kaj,
kiam Franca lernanteto demandas _kial A kaj U kunligitaj produktas la
sonon O_, la malfeliĉa instruisto povas nur respondi la faman
frazon, kiun la bubo tiel ofte aŭdos dum sia vivo: _Ĝi estas tiel,
ĉar ĝi estas tiel._
Post tiu unua senlogika dogmeca ekzercado, la infano komencas lerni
gramatikon kaj aritmetikon.
Ho ve! jen denove kaj pli forte rekomenciĝas la bela _klarigo_: _Ĝi
estas tiel...._
En la gramatiko apud ĉiu regulo li trovas unu, du, tri, sennombrajn
esceptojn! Tiel, ke la regulo baldaŭ dronas sub la superakvigo de la
esceptoj. Ni Francoj faris ja el tio proverbon: _Nenia regulo sen
escepto._ Estas vere, ke ĉiuj tiuj esceptoj havas historiajn
kaŭzojn, sed tiujn kaŭzojn oni nur tiam povas kompreni, kiam oni
scias multajn lingvojn antikvajn kaj modernajn. Tiu studo estas
filologio, kaj la filologio ne estas scienco komprenebla por infanoj!
La lernado de aritmetiko povus esti ekzerco jam pli logika sed, el
ĉiuj partoj de la matematiko aritmetiko estas la plej malfacila en
teorio. Dum la algebra rezonado estas plej ofte analiza, la
aritmetika rezonado estas plej ofte sinteza, sekve pli malfacile
komprenebla.
Kaŭze de la granda malfacileco de la teorioj aritmetikaj, la
instruisto estas, vole-nevole, plej ofte devigata lernigi parkere de
la bubo la rezultatojn sen ia klarigo, kaj la juna lernanto
alproprigas al si metodojn permemore, kiujn li prenas kiel modelojn
sekvindajn sed ne verigitajn. Al tio oni aldonas lecionojn el prozaj
aŭ poeziaj pecoj, lernotajn ankaŭ parkere, kaj, super ĉio, oni
lernigas la historion de la antikvaj Grekoj kaj Latinoj, tute
nekomprenebla, pro la granda malsameco de la antikvaj kaj nunaj
moroj.
Resume, niaj gefiloj povas nur alveni al unu sola konkludo: Ĉio en
la homa scio estas arbitra, senregula kaj senlogika. Se, post longaj
jaroj da tia lerneja ekzercado, restas ankoraŭ en nia spirito ia
fajrero de logikeco, tio pruvas, ke nia natura logikemo estas vere
fortika kaj daŭrema!
Nun, ni esploru tion, kio okazus se niaj infanoj lernus nian karan
lingvon Esperanto tuj post la eniro en la lernejon.
Tie ĉi ili trovus plenan logikon. La legado estus nur ludo, la
gramatikaj reguloj estus ĉiam senesceptaj. Ĉio estus klarigebla,
ĉio povus, kaj devus, esti klarigata. La korekta uzado de la lingvo
devigus ilin al severa analizo de ilia penso. Ili malkutimus skribi
kaj pensi laŭ modeloj preparitaj kaj sankciitaj de la popola uzado,
kaj, eĉ por la ĝusta esprimo de siaj pensoj en la gepatra lingvo,
ili trovus grandan utilon en tiu analizema ekzercado.
Mi persone konstatis, ke la studado de Esperanto elmontris al mi
multon el mia propra lingvo, kion mi ĝis tiam ne komprenis aŭ ne
sentis. Sennombrajn galicismojn, eĉ malĝustajn uzojn de vortoj, mi
kun mirego ekvidis.
Priparolante tiun temon kun amikoj Esperantistaj, mi konstatis, ke mi
ne estas sola, kiu tiel opinias. Ĉiuj estas unuanimaj.
Ĉu vi, kara Samideano, kiu legis mian artikoleton, ne konsentas?
Carlo Bourlet.
For many years now I have been teaching young people mathematics. My
present pupils are all from seventeen to twenty years of age, and I
have very frequently noted how illogical and incapable of reasoning
precisely is their intellect. They are, moreover, too much inclined
to accept everything without question, and to learn science, not by
analytical method, but as indisputable dogma.