MAJTAGO.

Originale verkita de E. A. Lawrence.

Tiu, kiu volas vidi la unuan tagon de Majo tiel, kiel festita antaŭe

ĉie en Anglujo, devas iri al Knutsford, beleta, stranga urbeto en

Cheshire, kie, malfeliĉe, ĝia grandega najbaro, Manchester, baldaŭ

ensorbigos ĝin. Tie loĝis la du "Cranford" fratinoj, tie oni

ankoraŭ montras la lokon, kie herbmanĝis la bovino, vestita en tuko

de sia mastrino, post ke ĝi estis falinta en kalkfoson!

Knutsford prenas sian nomon de Knuto, Reĝo de Danujo, kiu ankaŭ

fariĝis Reĝo de Anglujo.

Foje li ĝin trapasis, kaj renkontis novedzinon, kiu transiris la

rivereton. La piedoj de lia ĉevalo disĵetis iom da sablo sur sia

vesto: de tiu ĉi tempo, Knutsfordanoj havas strangan kutimon, ili

disĵetas sablon antaŭ la pordo de novedzinoj.

En la bela komunejo de la vilaĝo oni aranĝas la Majtagaj Ludoj.

La unua afero estas elekti Reĝinon; kaj mi pensas, ke ne ŝia

boneco, sed ŝia beleco estas la ĉefa penso. Alta stango estas tie

ĉi starigata kaj, kun multe da ceremonioj, estas ornamata de floroj

kaj rubandoj.

Tiam, en granda procesio, venas la reĝino, blanke vestita, sia

sekvantaro estante Maid Marian, Robin Hood, Little John, Friar Tuck,

kaj aliaj personoj el la antikva Angla fablaro.

Estas ankaŭ la Drako, kaj la "Morris" danculoj. La Reĝino sidiĝas

sur sia ornamita trono kaj kroniĝas. Nun sur la herbo, oni gaje

dancas ludas, trinkadas, kaj manĝadas.

La lokaj eminentuloj venas por vidi, kaj donacas la premiojn. Se la

vetero estas bela, la vidaĵo multe plaĉas, sed, alie, estas mizera

afero!

Londono mem havas sian Majan Reĝinon. En Walworth, frue matene, je

la unua tago de la Maja monato, knabino estas elektita Reĝino. Ŝia

aĝo devas esti ĉirkaŭ dek tri, kaj ŝi devas esti la plej bona el

ŝia lernejo. Ŝia trono estas en ĉambro, ne sur la herbo. Sed

ankaŭ ŝi havas grandan procesion, kaj ŝia veturilo tiriĝas de la

plej bela azeno de la ĉirkaŭaĵoj. La soldatetoj, nomataj The Boys'

Brigade fariĝas ŝia gardistaro.

Vere la tago estas tago ĝojega.

Mi ankaŭ memoras, ke kiam mi estis infanino, mi vidis en la

ĉirkaŭaĵo de Londono, "Jack-in-the-Green," viro veturante en speco

da kaĝo, de herboj kaj floroj kovrata. Jack dancis antaŭ mi, kaj

miaj gepatroj opinias, ke li ŝtelis mian pupon, ĉar oni trovis min

ekkriantan: "Mian pupon! Malbona verda viro, mian pupon!"

Sed nunatempe ni ĉiam vidas la vilaĝajn infanojn marŝantajn sur la

vojo, portantajn bastonojn florornamitajn, kiuj ofte estas tre

beletaj. Ili ankaŭ tiam kantas malnovajn infanajn kantojn.

The Esperantist, Complete · 第 355 / 1137 题