Kara Sinjoro,--

Ĝis nun mi ne havis libertempon sufiĉan por skribi al vi longan

leteron. Sed sendube vi tion facile komprenos, ĉar tia ĉi vivo

estas tuta ŝanĝo, kaj mi sentas, ke mi loĝas en alia mondo.

Ni lasis Londonon en malvarmega blovado kaj pluvo. La vetero estis

vere vintro. Dum la sekvantaj tagoj, vojaĝantoj restis en siaj

kajutoj, dume la flava vizaĝa reĝo super ĉiuj reĝis. Tamen, post

kvar tagoj, la minacaj nuboj estis anstataŭata de la varma sunbrilo

kaj la frenezaj ventoj de ĝentilaj blovetoj. La cetervojaĝo estis

kvieta kaj ĝojinda, krom en la Ruĝa Maro, kie la suno estis

senplezure varmega. Ni pasigis du tagojn en la Kanalo Sueza, pri kiu

mi fariĝis tre interesata. Ĝiaj sepdek mejloj estas tranĉitaj tra

la nudema sabla Arabdezerto. Ni vidis kelkajn kamelarojn kaj unu aŭ

du vilaĝojn de sunsekita koto, ĉirkaŭita de daktilujoj. Kaj,

starante sur la promenejo de la granda mariranta ŝipo, dum la

vidaĵo estis limata ĉiuflanke de la eternaj sabloj, mi vere sentis

ke ni estis senrajtuloj en tia ejo.

Je la 4 Februaro ni alvenis ĉe Kalkuto, kie mi loĝis du tagoj, tre

okupita de la aĉetado de taŭgaj vestoj kaj litkovriloj: tie ankaŭ

mi unue ekdormis en moskito kurtenoj.

Tie ĉi mi vizitis Sinjoron P., kies adreson vi donis al mi, kaj vi

estos interesata scii ke li estas Hindo, kaj ankaŭ instruisto. Li

esperas akiri la lingvon mem, kaj fine instrui siajn Hindajn

lernantojn. Mi penos lin teni je lia parolo per korespondado.

Post maltrankvila veturo, nokte, en vagonaro al Goalundo, mi suriris

sur riveran vaporŝipon, kiu faris zorgindan vojaĝon de kvar tagoj

per la Brahmaputra Riverego; ĝi multefoje surkuris sur subakvajn

sablaĵojn, kaj unufoje estis tiamaniere tenata dum dudek horoj, kiam

du aliaj ŝipoj alvenis kaj, tirante, liberigis ĝin. Mi ŝiplasis

ĉe Rangamatti Ghat meznokte: la ejo estis plena je Hindoj kaj

Asamanoj, sed neniu estis tie por renkonti aŭ helpi min, kaj tre

malkonvene estis zorgi mian pakaĵon. Mi pasigis la nokton en

proksima neokupata Bungalo, kie mi fariĝis manĝaĵo de la moskitoj.

Matene mi eltrovis, ke elefanto min atendis. Li ĵus estis leviĝinta

el la longa herbo, kaj lia atentisto estis senpolviganta lian dorson.

Tiam sekvis tre skuega, tre polvega, kaj tre varmega rajdo kvindek

kvar mejlojn longe, kiuj okupis _tri tagojn_. Ĉiunokte mi loĝis ĉe

iu plantisto, ĉar la kutimo en Asamo inter Eŭropanoj estas--_Via

domo pro ĉiu, kaj ĉies domo pro vi!_

Estas kvar aliaj Eŭropanoj sur la Ĝardeno, kaj ĉiu loĝas en

aparta bungalo. Estas pli ol kvarmiloj da Kulioj (Coolies). En unu

tago mi vizitas kelkcentojn da preskaŭ nudaj ĉokoladkolorajn

virojn. Multaj ligas sian longan haron poste, simila al virino, kaj

siaj koloj estas ĉirkaŭataj de koljuveloj. Mi trovas grandan

malfacilecon lerni ilian lingvon, ĉar estas tia malkomprenebla

miksaĵo de Asama, Bengala kaj Kaĉara, treege distranĉita; kaj

malfeliĉe, neniu el miaj kolegoj povas ŝpari la tempon por instrui

min. Sed estas mirinde kiel neceseco agemigas onies pensilon, kaj mi

jam akiris sufiĉe pro mia nuna postulo.

Nia ĝardeno estas du mejloj longe kaj unu mejlo larĝe. Ĝi estas

limata de la dika arbarego (Ĵunglo) kiu senrompe atingas al la

proksimaj Himalajaj Montegoj, kaj kiu estas enloĝata de multaj

sovaĝaj bestoj, precipe ursoj, elefantoj, tigroj kaj leopardoj, kiuj

ofte eraras en la ĝardenon por ataki la laboristojn.

* * *

Nune la vetero estas perfekta, sed, kompreneble, dum la pluvado, kiu

komenciĝas en Majo, estos tute malsama. Mi sendas al vi kelkajn

foliojn de mirinda ruĝa arbo, kiu kreskas en la ĝardeno.

Adiaŭ, mia estiminda amiko.

Via sincere,

A. T. Simper.

The Esperantist, Complete · 第 349 / 1137 题