Dankojn! Koregajn dankojn! La rezultato de la korespondado pri la uzo
de supersignoj estas bonega, kaj plene pruvas, ke ĉiulandanoj
kunpensas pri la afero. Mi nur estas ricevinta ĉirkaŭ dudek kvin de
la petitaj poŝtkartoj, kaj, _kvankam mi ne ilin demandis_, mi
ricevis centojn da varmegaj protestoj. Tiu ĉi pruvas ke la
Esperantistoj multe interesiĝadas je la lingva afero, kaj ke ili ne
estas nezorgemuloj. Tamen, kelkaj amikoj diris al mi: "Oni ne zorgos
pri la afero." Tial mi nur demandis, ke la plenduloj skribu al mi,
ĉar mi bone sciis ke tiuj ĉi ne estis la plimulto da la
Esperantistoj, nek en Anglujo, nek aliloke.
Nu, trankviliĝu, karaj Legantoj. Mi neniam sendos al vi
sensupersignan Gazeton, ĉar nek mi, nek vi, deziras ĝin legi. (Kaj
mi certe estas la plej interesita el la legantoj de The
Esperantist!) Dank' al viaj penadoj, mi nun, pli ol iam antaŭe,
fidas je la bela estonteco de nia kara afero. Al tiuj fervoraj
amikoj, kiuj kontraŭdiras la supersignojn ĉar ili deziras skribi al
la Gazetaro Esperante mi diros: "Faru tion, kion mi estas farinta.
_Skribu vian Esperantan leteron, sen la bezono de supersignita
litero._" Estas facilege tiun ĉi fari. Antaŭ kelkaj tagoj, nia
fervora kunbatalantestro, Sinjoro Bourlet, skribis tutan kolonon sen
supersigno.
Tiam, se la Redaktoro ne presigas vian leteron, ne plendu kontraŭ la
supersignoj, sed kontraŭ la antaŭjuĝo de la Redaktoro. Sed,
kompreneble, nun tiel, kiel antaŭe, vi ĉiam povas laŭbezone uzi la
literon H anstataŭ la supersigno, por telegrafi, presigi, k.t.p.
Sed alie vi ne devas fari. Vi ne devas elpensi vian propran
_Fonetikan Alfabeton_. Vi devas skribi Esperanton, por ke vi estu
Esperantisto.
* * *
Kara Sinjoro,--Signoj ne mankas, ke la temo de lingvo
internacia interesas ĉiun tagon pli kaj pli la homojn pensantajn de
la mondo. Estas societo internacia da lingvistoj, kiu sin nomas
Societo Internacia Fonetika (Association Phonétique Nationale). Ĝi
havas ĝian centran oficejon en Parizo, sed la membroj apartenas al
dek sep diversaj nacioj, kaj enhavas la plej progresajn profesorojn
kaj instruistojn de modernaj lingvoj el ĉiu civilizita nacio. Ĝi
estas ekzercinta fortan influon sur la edukadaj oficejoj de Francujo
kaj Germanujo, kaj estas tiamaniere tute aliforminta la instruon de
modernaj lingvoj en la lernejoj de tiuj ĉi du grandaj nacioj. La
Societo havas monatan gazeton, Le Maître Phonétique, kaj oni
komencas diskuti en tiu ĉi gazeto la temon de lingvo internacia.
Malfeliĉe estas iuj da la plej influemaj membroj, kiuj havas fortan
antaŭjuĝon kontraŭ lingvo artefarita, kaj tiun ĉi monaton ili
estas antaŭmetintaj proponojn pri la ekzameno de tiu ĉi temo, kiuj
estas tute malamikaj eĉ al la konsiderado de la meritoj de nia kara
lingvo. Sed tiu ĉi povas nur helpi nian kaŭzon.
Ĉar estas bonaj Esperantistoj en tiu ĉi klerega Societo, kiuj scios
bone kiel batali pro la vero kaj pro la kara lingvo, kontraŭ ĉiuj;
kaj la rezultato povas nur esti, ke la meritoj de Esperanto fariĝos
konataj al multe da la plej kapablaj lingvistoj de Eŭropo; kaj la
kulpo estos la nia, se ni ne gajnos iujn da ili por nia kaŭzo.--Via,
R. J. Lloyd, D.Litt., M.A.
* * *
Sinjoro,--Antaŭ tri semajnoj mi sciiĝis je la unua fojo
pri la naskiĝo kaj la kreskado de Esperanto, leginte bonegan
artikolon kiun pri ĝi eldonis Sir William Ramsay, per la _Daily
Mail_. Tuj kiam mi estis aĉetinta la libreton nomatan _The Student's
Complete Textbook_ mi eklernis entusiazme la lingvon dum miaj
ĉiutagaj vojaĝoj per vagonaro inter Londono kaj Brajtono
(Brighton), kie mi vivas, demirinte ĝian simplecon kaj la facilecon
per kiu oni povas ĝin ellerni. Permesu, tial mi petas, Sinjoro
Redaktoro, ke unu el la Geesperantistaro konigu al vi la plezuron
kiun li estas eltirinta je tiu ĉi afero. La celo tamen de tiu ĉi
letero estas demandi al vi, ke vi bonvolu al mi sciigi, ĉu troviĝas
en Brighton grupo aŭ sekcio Esperantista? Se ne, mi volus doni miajn
malgrandajn servojn por ĝin efektigi, agante, kompreneble, sub via
afabla direkto, aŭ tio de kelkaj aliaj personoj, kiuj estos havintaj
spertadon pri tiaj aferoj. Efektive mi zorgus treege disvastigi la
lingvon kiel eble plej mi povos.
Al mi ŝajnas ke Brajtono devas fariĝi utila centro Esperanta por
ĝia alpreno, kaj mi estas certa ke mi ricevos la korajn
kunlaboradojn kaj bondezirojn de ĉiuj, kiuj volegas antaŭenirigi la
interesojn de nia kara lingvo. Kun saluto.--Via,
D. H. Lambert (B.A., Oxon),
59, St. Aubyns, Hove, Sussex.
_Jen la laŭvorta letero de nova Esperantisto, kiu lernis la lingvon
en vagonaro!_
Kompreneble, mi esperas ke ĉiuj najbaraj amikoj je nia Afero helpos
nian novan apoganton, je la fondigo de forta grupo en Brighton. Ĉiam
antaŭen! Ni kreskadu!
* * *
_La Universitato Londona_ kaj la _Teachers' Guild_ faras libertempan
kurson de Julio 18 ĝis Aŭgusto 12, kaj la Sekretario deziras ke mi
anoncu jene.
Tiuj studentoj, kiuj ne povos ĉeesti antaŭ la fino de Julio, povos
partopreni je la dua periodo da du semajnoj, kaj por tiuj ĉi oni
donos pluajn klasojn. La Kurso traktos pri la Elparolado kaj
Kunmetado de la Angla lingvo; La Fonetikoj de Moderna Angla; Moderna
Angla literaturo; Sistemoj por la instruado de modernaj lingvoj; kaj
paroladoj pri Angla edukado kaj institucioj. Abonpago dum la tuta
monato, £2 (50 frankoj). Dum la lasta du semajnoj, £1. Oni esperas
ke multe da alilanduloj ĉeestos. Por pluaj sciigoj, skribu al
_Director of the Holiday Course for Foreigners, University of London,
South Kensington, S.W._
Bedaŭrinde ne estos Esperanta kurso tiun ĉi jaron kaj la sciigo de
la Diĵona Universitato devas esti multe pli interesa por la
Esperantistaro. Tie ĉi, Profesoro Lambert donos Esperantan kurson de
Julio 1 ĝis 31 Oktobro. Abonpago, je la kvar monatoj (ĉiuj temoj),
£2 (50 fr.) 30 fr. po ses semajnoj. Esperantistaj studentoj povas
esti certaj, ke ili trovos en Diĵono plej koran Esperantistan
akcepton. Oni konsilas, ke ili kunportu kun ili siajn bicikletojn,
ĉar la ĉirkaŭaĵoj estas tre belaj, kaj la vojoj tre taŭgaj. Por
ilustrita broŝuro priskribanta la tutan kurson, skribu al _Sro.
Lambert, Profesoro ĉe la Universitato, Dijon, France_.
La Redaktoro esperas, ke kelkaj Anglaj kunbatalantoj partoprenos je
tiu ĉi kurso, kiu estas la unua libertempa kurso enhavanta
instruadon de Esperanto.
* * *
La dua numero de la _Internacia Scienca Revuo_ siatempe aperis, kaj
enhavas longan artikolon pri la _N Radioj_, kaj valorajn raportojn
pri la lastaj medicinaj progresoj kaj fizikaj Sciencoj. Tiu ĉi
Gazeto vere estas tre grava ilo, kaj ni esperas, ke ĝi ricevos la
apogon, kiun ĝi meritas. La kosto de specimeno de la unua aŭ dua
numero, kune kun propaganda folieto en Angla kaj Esperanto estas sep
pencoj afranke.
* * *
La Ilustrita Poŝtkarto povas esti amiko je nia afero, sed ankaŭ, se
oni ne zorgos, ĝi fariĝos malamiko. Eble estos utile tie ĉi doni
kelkajn sciigojn pri la sendo de tiuj ĉi.
Oni neniam devas meti la poŝtsignon sur la ilustrita flanko, sed ĝi
devas esti samflanke kun la adreso. Se oni alie faras, la ricevanto
devos pagi pluan 30 centimojn.
Kaj, se oni deziras sendi la poŝtkarton duonpreze, oni devas
elstreki la vortojn _Carte Postale_, kaj anstataŭi "_presaĵo_, aŭ
_Imprimé_." Kaj oni ne devas skribi plu ol la adreso, kaj la nomo de
la sendanto, kaj, eble, la dato. Tiam la kosto nur estas 5 centimoj
(one halfpenny).
* * *
Karaj Samideanoj,--Kun la intenco fari de ili donacon al nia
estimata Majstro, Doktoro Zamenhof, mi petegas, ke vi aminde sendu al
mi neilustritan poŝtkarton enhavante la sekvantan Kredon:--
"Mi sincere kredas ke Esperanto estas la sola solvo de tre grava
problemo de la Homaro: helpanta ŝlosillingvo; kaj mi ĉiam rigardos
ĝian absolutan netuŝeblecon, kiel la simbolo de nia forteco
kontraŭ atakoj kaj malamikoj de nia verko."
Kaj aldonu vian nomon kaj adreson.
Tiam, kiam mi ricevis almenaŭ kvincent da tiuj p.k. mi, antaŭ sendi
ilin al la Estro, presigos libreton enhavantan la superan kredon kaj
la nomojn kaj adresojn de aliĝantoj.
La kosto de la libreto estos sciigata pli malfrue al personoj kiuj
deziras ĝin aĉeti.
Mi ankaŭ esperas ke tiuj, kiuj deziras korespondadi pri iaj temoj
kun niaj kungrupanoj Trinidade bonvolos skribi al mi.--Fidele via,
G. O. Messerly,
Port of Spain, Trinidad, B.W.I.
* * *
Turistoj, kiuj deziras veni Riolunaton, devos sin turni al Grafo
Albert Gallois, Sekretario de la Grupo, Riolunato, Prov. de Modena.
Italujo. Grafo Gallois ankaŭ estas la Redaktoro de la monata Itala
Organo _L'Esperantista_ (jarabono 4 frankoj).
* * *
La Rondiranto de Aprilo enhavas tre interesan skizon de vojaĝo en
Montenegro. Oni devas gratuli Sinjoron Kolovrat Ĉervinski pri sia
vojaĝo en tiu ĉi preskaŭ nekonata lando.
* * *
Alice in Wonderland estas mirinda libro, kaj la ideo falis en la
kapon de fervora apoganto ke estus tre bona ideo ĝin traduki en
Esperanto. Kompreneble, oni devos ŝanĝi multe da la ŝercoj, kaj
tiel plu, sed mi esperas ke ĉiuj, kiuj povas sendi kelkajn pecetojn,
Esperantajn ŝercojn, kaj aliajn taŭgaĵojn, tiel faros kiel eble
plej baldaŭ.
La Rev. R. A. Davis, Broxwood, Pembridge, Herefordshire, afable
klopodas pri tiu ĉi malfacila afero, kaj espereble, se Esperantistoj
kunlaborados, nia literaturo gajnos novan, kaj tre indan verkon.
La Redaktoro.