AKTO I.

Sceno 2 (_daŭrigo_).

Arielo.-- En Alĝerlando.

Prospero.-- Ho! vi tion scias.

Monate al vi devos mi rediri

La staton tiam vian; vi forgesas.

Pro multaj krimoj kaj teruraj sorĉoj

Ne kompreneblaj por l'animo homa,

L'inferan sorĉistinon Sikorakson

Devigis tuj foriri l'Alĝeranoj--

Nur ĉar ne volis ili ŝin mortigi.

Arielo.-- Jes, mastro.

Prospero.-- Nubokula sorĉistino!

Gravedan la maristoj ŝin forlasis

Ĉi tie! kie vi--laŭ via diro

Nun mia sklavo--tiam ŝin obeis!

Sed, tro aera vi, spirito, estas

Por ŝiajn abomenojn nepre fari:

Senlime furioza Sikorakso,

Per helpo de rimedoj potencegaj,

En tago, vin--al ŝi malobeintan--

Enfermis en fendaĵon de pinarbo.

Nu! tie vi suferis dekdu jarojn;

Dum tiu tempo Sikorakso mortis,

Lasinte vin por ĝemi, akre krii,

Rapide, muelile, tra la ventoj!

Ankoraŭ estis la insul' senhoma,

Krom bestoforma la sorĉistinido....

Arielo.-- Ĝi estas Kalibano.

Prospero.-- --Bestegulo!

Lin dresis mi por la domoservado--

Senĉesaj, dume, krioj viaj kaŭzis

Kriegi lupojn, eĉ kortuŝis ursojn....

Infera turmentego! Sikorakso

Ĝin povis ne forigi.--Sed mi venis,--

Aŭdinte vin, la pinon oscedigis ...

Magie mi vin savis.

Arielo.-- Dankon, mastro!

Prospero.--Se nun vi remurmuros, mi tuj fendos

Trunkegon kverkan kies tuberaĵoj

Englutos vin por krii dekdu vintrojn!

Arielo.-- Pardonu, mastro; mi estos obea,

Kaj spiritaĵon mian de nun faros

Ĝentile.

Prospero.-- Agu tiel; post du tagoj

Vi liberiĝos.

Arielo.-- Nobla mastro mia!

Mi kion faros? kion? diru, kion?

Prospero.--Foriru; mara nimfo vi fariĝu,

Sed, krom por mi, por ĉiuj nevidebla.

Rapidu ĝis vi estos tiaforma,

Kaj tien ĉi revenu! (_Malaperas Arielo_).

(_Laŭte al Mirando_). Kara koro!

Mirando, vi vekiĝu! ho! vekiĝu!

Bonege jam vi dormis; nun, vekiĝu!

Mirando.-- Rakonto stranga via al mi kaŭzis

Profundan dormon.

Prospero.-- Tion de vi skuu.

Nun, iru ni viziti Kalibanon:

Neniam li respondon bonan donas.

Mirando.-- Li terurega estas malbonulo:

Ne amas mi lin vidi.

Prospero.-- Sed, filino,

Lin ni bezonas. Fajron ekbruligi,

Alporti lignon, kaj balai ĉambron,

Utila certe estas--Kalibano!

Ho, sklavo, ŝlimo, kie vi kaŝiĝis?

Kalibano.--(_El interne_) Lignaro jam interne estas.

Prospero.-- Venu!

Alian faron tuj mi al vi donos:

Testudo, venu!

(_Reaperas Arielo akvanimfoforma_).

Bele, Arielo;

(_Mallaŭte_) Aŭskultu bone.

Arielo.-- Faros mi, sinjoro! (_malaperas_).

Prospero.--Venena sklavo, sorĉa diablido,

Tuj venu tien ĉi! (_Venas Kalibano_).

Kalibano.-- Malsana roso

De Sikorakso ŝlime balaita

Per korva plumo, sur vin nun ŝprucigu!

Sud-okcidenta vento vin aknigu!

Prospero.--Pro tio, certe, vi, hodiaŭ nokte,

Suferos streĉojn, flankpikaĵon sentos--

Elspiron haltiganta vizitisto!--

Eĉ erinacoj sur vi ekzerciĝos;

Mieltavole estos vi pinĉita:

Pli pika ĉiu pinĉo ol abelo!

Kalibano.--Mi nun bezonas la tagmanĝon mian:

Al mi l'insulon rajte apartenas;

Ĝin mi heredis de patrino mia,

Ĝis de mi vi forŝtelis la posedon.

Unue vi karesis min, eĉ ofte

Vi akvon berogustan al mi donis,

La grandan kaj malgrandan lumojn montris

Brulantajn tage, nokte; al mi diris

Iliajn nomojn. Mi vin amis, tiam,

Kaj montris al vi la insulajn ecojn,

La freŝajn fontojn, fruktodonan landon,

Malbeno! salajn lokojn kaj herbejojn....

(_Daŭrigota_).

The Esperantist, Complete · 第 312 / 1137 题