Tradukita el Rusa lingvo de G.V. Vidu la komencon sur la 79-80
paĝoj de "The Esperantist" (Marta Numero).
Tie ĉi mi diros ĝustatempe kelkajn vortojn pri la materialo por la
vortaro. Multe pli frue, kiam mi serĉis kaj elĵetadis ĉion
senbezonan el la gramatiko, mi deziris uzi la principojn de la
ekonomio ankaŭ por la vortoj. Konvinkita, ke estas tute egale, kian
formon havos tiu aŭ alia vorto, se ni nur _konsentos_ ke ĝi
esprimas la donitan ideon, mi simple _elpensadis_ vortojn, penante,
ke ili estu kiel eble pli mallongaj kaj ne havu senbezonan nombron da
literoj. Mi diris al mi, ke anstataŭ ia 11-litera "interparoli" ni
tute bone povas esprimi la saman ideon per ia ekz. 2-litera "pa."
Tial mi simple skribis la matematikan serion da plej mallongaj, sed
facile elparoleblaj kunigoj de literoj kaj al ĉiu el ili mi donis la
signifon de difinita vorto (ekz. _a_, _ab_, _ac_, _ad_, ... _ba_,
_ca_, _da_, ... _e_, _eb_, _ec_, ... _be_, _ce_, ... _aba_, _aca_,
... k.t.p.).
Sed tiun ĉi penson mi tuj forĵetis, ĉar la provoj kun mi mem
montris al mi, ke tiaj elpensitaj vortoj estas tre malfacile
ellerneblaj kaj ankoraŭ pli malfacile memoreblaj. Jam tiam mi
konvinkiĝis, ke la materialo por la vortaro devas esti
Romana-Germana, ŝanĝita nur tiom, kiom ĝin postulas la reguleco
kaj aliaj gravaj kondiĉoj de la lingvo. Estante jam sur tiu ĉi
tero, mi baldaŭ rimarkis, ke la nunaj lingvoj posedas grandegan
provizon da pretaj jam vortoj internaciaj, kiuj estas konataj al
ĉiuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia--kaj
mi kompreneble utiligis tiun ĉi trezoron.
En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter
la tiama _lingwe uniwersala_ kaj la nuna Esperanto estis ankoraŭ
granda diferenco. Mi komunikis pri ĝi al miaj kolegoj (mi estis tiam
en 8-a klaso de la gimnazio). La plimulto da ili estis forlogitaj de
la ideo, kaj de la frapinta ilin neordinara facileco de la lingvo,
kaj komencis ĝin ellernadi. La 5-an de Decembro 1878 ni ĉiuj kune
solene festis la sanktigon de la lingvo. Dum tiu ĉi festo estis
paroloj en la nova lingvo, kaj ni entuziasme kantis la himnon, kies
komencaj vortoj estis la sekvantaj:
"Malamikete de las nacjes
Kadó, kadó, jam temp' está!
La tot' homoze in familje
Konunigare so debá."
(En la nuna Esperanto tio ĉi signifas: "Malamikeco de la nacioj
falu, falu, jam tempo estas! La tuta homaro en familion unuiĝi
devas").
Sur la tablo, krom la gramatiko kaj vortaro, kuŝis kelkaj tradukoj
en la nova lingvo.
Tiel finiĝis la unua periodo de la lingvo.
Mi estis tiam ankoraŭ tro juna por eliri publike kun mia laboro, kaj
mi decidis atendi ankoraŭ 5-6 jarojn kaj dum tiu ĉi tempo zorgeme
elprovi la lingvon kaj plene prilabori ĝin praktike. Post duonjaro
post la festo de 5-a de Decembro ni finis la gimnazian kurson kaj
disiris. La estontaj apostoloj de la lingvo provis paroleti pri "nova
lingvo" kaj, renkontinte la mokojn de homoj maturaj, ili tuj rapidis
malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola. Antaŭvidante nur
mokojn kaj persekutojn, mi decidis kaŝi antaŭ ĉiuj mian laboron.
Dum kvin kaj duono da jaroj de mia estado en universitato, mi neniam
parolis kun iu pri mia afero. Tiu ĉi tempo estis por mi tre
malfacila. La kaŝeco turmentis min; devigita zorgeme kaŝadi miajn
pensojn kaj planojn mi preskaŭ nenie estadis, en nenio
partoprenadis, kaj la plej bela tempo de la vivo--la jaroj de
studento--pasis por mi plej malgaje. Mi provis iafoje min distri en
la societo, sed sentis min la fremdulo, sopiris kaj foriradis, kaj de
tempo al tempo faciligadis mian koron per ia versaĵo en la lingvo,
prilaborata de mi. Unu el tiuj ĉi versaĵoj ("Mia penso") mi metis
poste en la unuan eldonitan de mi broŝuron; sed al la legantoj, kiuj
ne sciis, ĉe kiaj cirkonstancoj tiu ĉi versaĵo estis skribita, ĝi
ekŝajnis, kompreneble, stranga kaj nekomprenebla.
Dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon--kaj
mi havis sufiĉe da laboro, kvankam en la jaro 1878 al mi ŝajnis, ke
la lingvo jam estas tute preta. Mi multe tradukadis en mian lingvon,
skribis en ĝi verkojn originalajn, kaj vastaj provoj montris al mi,
ke tio, kio ŝajnis al mi tute preta teorie, estas ankoraŭ ne preta
praktike.
Multon mi devis ĉirkaŭhaki, anstataŭigi, korekti kaj radike
transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj puŝis kaj
malhelpis unu la alian, dume en la teorio, ĉio aparte kaj en
mallongaj provoj, ili ŝajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj, kiel
ekz. la universala prepozicio "je," la elasta verbo "meti," la
neŭtrala, sed difinita finiĝo "aŭ" k.t.p. kredeble neniam enfalus
en mian kapon teorie. Kelkaj formoj, kiuj ŝajnis al mi riĉaĵo,
montriĝis nun en la praktiko senbezona balasto; tiel ekz. mi devis
forĵeti kelkajn nebezonajn sufiksojn.
En la jaro 1878 al mi ŝajnis, ke estas al la lingvo sufiĉe havi
gramatikon kaj vortaron; la multpezecon kaj malgraciecon de la lingvo
mi alskribadis nur al tio, ke mi ankoraŭ ne sufiĉe bone ĝin
posedas; la praktiko do ĉiam pli kaj pli konvinkadis min, ke la
lingvo bezonas ankoraŭ ian nekapteblan "ion," la kunligantan
elementon, donantan al la lingvo vivon kaj difinitan, tute formitan
"_spiriton_."
Mi komencis tiam evitadi laŭvortajn tradukojn el tiu aŭ alia lingvo
kaj penis rekte _pensi_ en la lingvo neŭtrala.
Poste mi rimarkis, ke la lingvo en miaj manoj ĉesas jam esti
senfundamenta ombro de tiu aŭ alia lingvo, kun kiu mi havas la
aferon en tiu aŭ alia minuto, kaj ricevas sian propran spiriton,
sian propran vivon, la propran difinitan kaj klare esprimitan
fizionomion, ne dependantan jam de iaj influoj. La parolo fluis jam
mem, flekseble, gracie kaj tute libere, kiel la viva patra lingvo.
Ankoraŭ unu cirkonstanco igis min por longa tempo prokrasti mian
publikan eliron kun la lingvo: dum longa tempo restis nesolvita unu
problemo, kiu havas grandegan signifon por neŭtrala lingvo. Mi
sciis, ke ĉiu diros al mi: "Via lingvo estos por mi utila nur tiam,
kiam la tuta mondo ĝin akceptos; tial mi ne povas ĝin akcepti ĝis
tiam, kiam ĝin akceptos la tuta mondo." Sed ĉar la "mondo" ne estas
ebla sen antaŭaj apartaj "unuoj," la neŭtrala lingvo ne povis havi
estontecon ĝis tiam, kiam prosperos fari ĝian utilon por ĉiu
aparta persono sendependa de tio, ĉu jam estas la lingvo akceptita
de la mondo aŭ ne.
Pri tiu ĉi problemo mi longe pensis. Fine la tiel nomataj sekretaj
alfabetoj, kiuj ne postulas, ke la mondo antaŭe ilin akceptu, kaj
donas al tute nedediĉita adresato la eblon kompreni ĉion skribitan
de vi, se vi nur transdonas al la adresato la ŝlosilon--alkondukis
min al la penso aranĝi ankaŭ la lingvon en la maniero de tia
"ŝlosilo," kiu, enhavante en si ne sole la tutan vortaron, sed
ankaŭ la tutan gramatikon en la formo de apartaj elementoj. Tiu ĉi
ŝlosilo, tute memstara kaj alfabete ordita, donus la eblon al la
tute nedediĉita adresato de kia ajn nacio tuj kompreni vian
Esperantan leteron.
Mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon. Nun
mi komencis jam pensi pri la publika eliro de mia laboro. Mi pretigis
la manuskripton de mia unua broŝuro ("D-ro Esperanto. Lingvo
internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro") kaj komencis serĉi
eldonanton. Sed tie ĉi mi la unuan fojon renkontis la maldolĉan
praktikon de la vivo, la financan demandon, kun kiu mi poste ankoraŭ
multe devis kaj devas forte batali. Dum du jaroj mi vane serĉis
eldonanton. Kiam mi jam trovis unu, li dum duonjaro pretigis mian
broŝuron por eldono kaj fine--rifuzis.
Fine, post longaj klopodoj, mi prosperis mem eldoni mian unuan
broŝuron en Julio de la jaro 1887. Mi estis tre ekscitita antaŭ tio
ĉi; mi sentis, ke mi staras antaŭ Rubikono kaj ke de la tago, kiam
aperos mia broŝuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia
sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se tiu publiko
vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je "flankaj aferoj."
Mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan estontan, trankvilecon kaj
ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon,
kiu eniris mian korpon kaj sangon kaj ... _mi transiris Rubikonon_.