FABLOJ.

_La Lupo kaj la Ŝafido (La Fontaine, Libro 1, fablo X)._--La rajto

de la plej forta estas ĉiam la plej bona. Ni tion volas montri tuj.

La ŝafido trinkis el fluo de pura akvo. Alvenis malsata lupo, kiu

serĉis aventuron, kaj kiun malsato allogis en tiujn lokojn.

"Kiu cin tiel maltimigis malklarigi mian trinkaĵon?" diris tiu besto

furioze; "Ci estos punata pro cia maltimego."

"Sinjoro majesto," respondis la ŝafido, "Via Lupa Moŝto ne

koleriĝu, sed plivole rigardu, ke mi trinkas el la fluo pli ol dudek

paŝojn pli malsupre, kaj ke mi sekve nepre ne povas malpurigi vian

trinkaĵon."

"Ci malpurigas ĝin," rediris tiu kruela besto, "kaj mi scias ke ci

de mi malbone parolis pasintan jaron."

"Kiel mi estus ĝin farinta, ĉar mi ne estis naskita; mi ankoraŭ

mamnutriĝas je mia patrino."

"Se ne estas ci, estas do cia frato."

"Mi havas nenian."

"Estas do iu el la ciaj; ĉar vi ne ofte indulgas min, vi, viaj

paŝtistoj kaj hundoj. Tion oni diris al mi; mi devas venĝi min."

Tiam en la fundon de la arbaroj la Lupo forportis kaj manĝis ĝin

sen alia procesformo.

_Tradukis_ H. Boucon.

_La Vulpo kaj la Leono (Esopo)._--Vulpo, kiu neniam ĝis tiam vidis

leonon, estis tiel terurigita je la unua fojo kiam li renkontis unu,

ke li preskaŭ mortis pro timo. Kiam, tamen, li renkontis lin je la

dua fojo, kvankam li ankoraŭ tre timis, li ebliĝis kaŝi sian

timecon. Sed, kiam li vidis lin la trian fojon, Vulpo fariĝis tiel

kuraĝega, ke li ekmarŝis al li, kaj maltime demandis: "Kiel vi

sanas?"

_Troa kutimiĝo naskas malestimon._

(6266).

Kampara paroĥestro foje sciigis la aŭdantaron jene: "Ĉar estas

tiom da infanetoj, ili estos baptataj je ambaŭ finoj tiun ĉi

posttagmezon."

* * *

Dum la militado en Suda Afriko, maljuna virino eniris kamparan

butikon dum varmega vetero.

The Esperantist, Complete · 第 303 / 1137 题