Verkitaj de Philip de Bono (8707).
I. Kiam Frederiko II., Reĝo de Prusujo, estis vojaĝanta kune kun
sia frato Henriko tra la Silesaj provincoj, kiuj antaŭ ne longe
estis venkitaj, li foje vidis belegan kastelon, kiu fariĝis
monaĥejo.
Li iris ĝin viziti, kaj la ĉefa monaĥo montris al la reĝo ĉiujn
interesajn pentraĵojn, skulptaĵojn, kaj la bibliotekon en kiu estis
multaj belaj libroj.
Kiam la reĝo estis forironta, li demandis al la monaĥo ĉu li havis
bezonon ian. Li respondis, petante ke la reĝo ordenu ĉiujare du
novulojn--ĉar tiatempe la ordeno estis malpermesita.
"Nu," respondis la reĝo, "mi ĝin permesas, kaj mi mem sendos la du
unuajn novulojn."
Tiam, turninte al sia frato, li diris en la Angla lingvo, kiun li
supozis esti nekomprenebla al la monaĥo: "We will send these holy
men a couple of asses" ("_Ni sendos du azenojn al tiuj ĉi
sanktuloj._")
Kiam la monarĥo estis eniranta en sian veturilon, la monaĥo, kiu
komprenis tiun ĉi frazon, respekte diris: "Mi antaŭmetas alian
peton, Via Reĝo Moŝto. Ĉu Vi permesos ke ni donu al tiuj ĉi du
novuloj, kiujn Vi sendos al ni, Vian nomon, kaj tiun de Via frato?"
II. Foje, ĉe la ĉiujara ekzameno en unu el la ĉefaj lernejoj en
Dorsetshire, lerta knabo demandiĝis de la direktoro:--
"Ĉu vi scias iajn el la efikoj produktataj de varmeco kaj de
malvarmeco?"
"Jes, Sinjoro, tiu etendigas kaj tiu ĉi kuntirigas."
"Nu, mia knabo, vi bone respondis. Ĉu vi ankaŭ povos doni al mi
ekzemplon?"
"En la somermezo la tagoj estas la plej longaj, kaj en la vintro la
plej mallongaj."