Oni nun ekkredas ke la Aŭroro, tiu sorĉanta lumo de la polusaj
regionoj, estas produktata per la ago de elektronoj, elsenditaj el la
suno, je _Kruptono_, la nove eltrovita elemento en nia aero.
* * *
Doktoro Searle, Urbestro de Dartmouth, antaŭmetas la teorion ke
ftizo kuraciĝas per inokulado de baciloj pli fortaj ol tiuj de la
ftizo. La rezultato estas ke ili mortigas la ftizajn bacilojn, kaj
ili mem mortiĝas. Tiu ĉi rimedo malsimilas tiun de Dro. Koch, kiu
inokulis per _tuberklin'o_ kiu formiĝas per la ftizaj baciloj. Dro.
Searle petas ke oni sendu al li tiujn, kiuj preskaŭ certe mortiĝos
antaŭ ses aŭ dek monatoj, kaj li diras ke li kuracos ilin.
* * *
Eksperimentoj faritaj de Doktoro W. Johannsen ĉe Copenhagen, montras
ke la neaktiveco de kreskaĵvivo, simila al tiu, kiu okazas dum
la vintro, povas per kloraformo kaŭziĝi. Poste la kreskado
plirapidiĝas, kaj la kreskaĵo floras pli baldaŭ ol nature. Tiuj
ĉi eksperimentoj ne estas sendanĝeraj, ĉar, se la aero eniros en
ĉambron per kloraformo plenigitan, kaj alumeto apudiĝos, grandega
eksplodo okazos.
* * *
Ĉiuj estas aŭdintaj pri la "X Radioj"; iuj pri la α β kaj γ
radioj de radiumo; sed nur malmultaj pri la "N Radioj," kiujn Sinjoro
Blondlot eltrovis. Li rimarkis ke, rigardante la ciferplaton de
horloĝo en malbone lumigita ĉambro, ĝi ŝajne pliklariĝas kiam
oni fleksis pecon da ligno apud la okulo de la rigardanto. Li kredas
ke la fleksita ligno elsendas radiojn, kiuj farigas la okulon pli
senteman. Oni trovas ke briko submetiĝita je la suna lumo ankaŭ
elsendas similajn radiojn.
* * *
Propono antaŭmetiĝis ke la radio-aktiveco de radiumo eble povus
esti helpata per la bombardado do siaj propraj radiecoj. Se
tiu ĉi estu korekta, iom da radiumo, kiam disigita inter
amaso de peĉblendo, estus malpli aktiva ol kiam centriĝita en
malgranda spaco. Por pruvi tion, Profesoro Rutherford mezuris la
radio-aktivecon de radiumbromido malfluida, kaj ankaŭ solvita
en pli ol milfoje ĝia propra kvanto da akvo. Li ne trovis ian
mezureblan malsamecon inter la du provoj. Tio montras ke, inter
tiuj ĉi limoj, la radio-aktiveco de radiumo ne ŝanĝiĝas per sia
propra grandega radieco.
Sendube ĉiuj el niaj legantoj memoras la interesan artikolon pri
Radiumo, de Sir William Ramsay, en la Januara Esperantist.
Ni plezure vidas ke niaj Belgaj amikoj tradukis tiun ĉi gravan
artikolon en la Francan lingvon, kaj ĝin presigis en "Annales de
Pharmacie."