Antaŭ ne longe mi ricevis bone presitan sed misteran libreton, nome:
_Tri L. Zamenhofin kansainvälinen apukieli Esperanto. Kielioppi
sekä Esimerkki ja Harjoitussarja. Suomenkielelle Muodostaneet._
Mi unue pensis ke ĝi estis nova mistera Volapük, sed baldaŭ
eltrovis ke la kunfratoj en la _Lando de Lagoj kaj Marĉoj_ nun havas
sian propran Esperantan Lernolibron (72 pagoj, 1s.).
Ĝis nun ne estas multe da Esperantistoj en Finlando, kaj la
ekzistantoj devis sendube lerni per la Sveda Lernolibro de Dro.
Henriclundquest.
Nun, espereble, nia Esperantistaro gajnos multajn rekrutojn inter la
anoj de tiu ĉi malmulte konata lando.
Eble la legantoj estos interesitaj je kelkaj vortoj pri tiu ĉi
lingvo, kiu tute ne similas al la plimulto da Eŭropaj lingvoj. Nek
Romanika, nek Germanika, la Finlandlingvo estas iom simila al la
Turka, Tartara, Lapa, kaj Magjara. Estas membro de la Turania
lingvofamilio.
La Substantivoj neniam ŝanĝiĝas, sed, por montri nombron, kaj
sekson, aliaj vortoj aldoniĝas. Prepozicioj kaj Pronomoj estas
aldonitaj al la vortoj kiujn ili rilatas. La verbo havas nur tempojn
estantan kaj estintan. Kiam oni deziras uzi la estontan, oni aldonas
vorton al la estanta.
Vere, je la unua impreso, tiu ĉi lingvo ne ŝajnas esti belsona, sed
la kritikisto Rask opiniis, ke ĝi estas la plej belsona el ĉiuj
naciaj lingvoj.
Por atesti je la rapida progreso farita de Esperanto en la
civilizita mondo estas ja grava afero, ke oni povas citi lernolibrojn
en tiaj malmulte konataj lingvoj, sed alia fakto nun sin prezentas
por montri tiun ĉi progresadon.
La longe atendita _Internacia Scienca Revuo_ nun eliris, kaj kredeble
plaĉos al tiuj, kiuj ĝin senpacience atendis. Kvankam ĝi aperis
nur je la fino de la Februara monato, oni ĝin nomas Januara numero.
Oni do petas ke la abonantoj memoru ke ĝi enhavas revuon de la
sciencaj agadoj de la antaŭa monato.
La eksteraĵo kaj enhavo estas tre bonaj, kaj mi esperas ke la
sindonema Sro. Fruictier trovos multe da Kunlaborantoj kaj Abonantoj,
por ke la Revuo estu tute sukcesplena. Jen malmultaj eltiraĵoj el la
antaŭparolo.
"Antikve oni diris: _Nil novi sub sole_; ni povas nun proklami:
_Io nova sub la suno_. Jen aperas pruvo, palpebla pruvo, ke
Esperanto kreskas, progresas, vivas. Fondo de Internacia scienca
Revuo, redaktata nur en lingvo artefarita, estas ja fakto novega
signifega, promesplena. Forpasis periodo de pura filantropio; alvenas
rapide tempo de praktika, de vere utila uzado de Esperanto.... Ni
klopodos ja doni tradukojn de verkoj plej gravaj; ni analizos tiujn,
kiujn ni ne povos traduki pro manko da spaco; fine ni raportos
mallonge pri enhavo de diverslandaj sciencaj organoj... La mondo, kiu
mokis, kiu nin nomis utopiistoj, la mondo devos tiam penti sian
propran frenezecon. Al vanaj kontraŭdiroj ni povos nun kontraŭmeti
faktojn; al avidemo proponi laŭvole riceveblan profiton; al malfamaj
malamikoj ni povos rebati per gloraj nomoj de nia patronaro kaj
kunlaborantaro. Tia estas nia celo. Niaj amikoj ne lasu perei
senfrukte nian entreprenon. Ni faris levilon potencegan; kiel
Arkimedo, mankas al ni nur apogloko. Apogon ili donu al ni: ni kune
levos la mondon."
Kiam oni konsideras pri tio, ke ĝis nun scienculoj ne povas
eksciiĝi pri ĉiuj novaj sciencaj esplorintaĵoj, se ili ne
komprenas almenaŭ la Anglan, Francan, kaj Germanan lingvojn, oni
klare vidas ke tiu ĉi scienca organo povos esti tre utila al ili.
La Revuo eliradas ĉiumonate, enhavas tridek du paĝojn, kaj la
abonpago (7 frankoj) estas akceptata ĉe 41, Outer Temple, W.C.
Tiu ĉi estas la sesa numero de The Esperantist, kaj, dum la
duonjaro de sia vivado, ĝi gajnis tutmondan legantaron. Nunatempe
pli ol tridek procento da la abonintoj loĝas alilande. La Redaktoro
opinias ke estos tro interese se la amikoj afable sendadus
artikoletojn kaj leterojn pri la _ĉiutaga vivado, notindaj
kutimoj, k.t.p., de siaj propraj landoj_. En Esperanta Gazeto pli ol
en alia, oni devus atendi tiajn interesajn sciigojn; kaj, se niaj
amikoj tiel faros, la diverslandanoj multe lernos pri siaj najbaroj,
ĝis nun preskaŭ nekonataj. Por komenci, en tiu ĉi kajero estas la
artikoloj pri la _Militaj Rekrutoj en Italujo_, kaj la _Unuaj
Impresoj pri la Angla Parlamentejo_. Se tiuj ĉi interesas, ni esperu
ke multe da similaĵoj poste aperos. Nunatempe oni ofte forgesas ke
la legado povas tiel instrui, kiel amuzi. Rigardu la reklamon de unu
el niaj samtempaj Gazetoj: "Tiu ĉi Gazeto nur ekzistas por amuzi, ne
por instrui!!" Se amikoj kunhelpos, The Esperantist celos je
instruado kaj amuzado.
La Redaktoro.