LA ĈIELAJ PORDOJ.

Originale Verkita de J. H. Meyrick.

Riĉegulo kuŝis suferanta lite. Parencoj, amikoj, kaj konatuloj

ĉirkaŭstaris, sed li ne aŭdis plu. Ombroj de la morto ekmallumigis

liajn okulojn: la voĉoj de la ĉeestantoj ŝajnis al li forigi:

fine, eĉ la ĉambro malproksimiĝis.

Li estis vivinta multe da jaroj. Ĉio, kio povis ĝojigi la homan

koron, estis por li atingebla. Tiel estas la mona povo.

Li ne estis malbonulo, laŭ la ordinara signifo de tiu ĉi vorto; oni

eĉ povus diri, ke li estis bonulo; sed lia boneco estis de speco

negativa. Li ne faris multe da malbonaĵoj, sed certe li preskaŭ

neniam faris bonaĵon.

Nun ĉio estis finita. Teraj aferoj velkis el lia rigardo. Mirinda

malpezeco, al li nekomprenebla, lin posedis. Li kvazaŭ rapide flugis

tra la aero. Fine li sin sentis deviĝita halti en regiono lumigita

per miloj da gloraj radioj, elirantaj el nevidebla centro.

Ekgajante, li volis autaŭeniri. Subite estaĵo je dia beleco, aperis

el la lumo, kaj diris--

"Kion vi deziras tie ĉi, ĉe la ĉielaj pordoj?"

"Mi deziras eniri" respondis la riĉegulo.

"Amiko, ne estas eble, ĉar vi ne taŭgas. Dum via tuta vivo vi ĉiam

estis sinrigardema; vi neniam vin ĝenis pri la ĉagrenoj kaj

malfeliĉecoj de viaj similuloj. Tiu ĉi loko ne estas por tieloj.

Sed bone aŭskultu, amiko, via tera vivo ne ankoraŭ estas finita.

Zorgu, do, ke vi ne denove maluzu vian okazon."

Tion dirinte, la bela anĝelo malaperis.

La riĉegulo revenis teren kaj lia animo reeniris sian korpon.

Eĉ dum tiu ĉi mallonga tempo kiam lia korpo ne montris plu signojn

de vivo, kaj oni pensis ke li estis mortinta, lia riĉeco kreskigis

malamon je la koroj de la ĉeestantoj. Avaraj pensoj malamikigis

ilin, unu kontraŭ la alia. La riĉegulo vekiĝis. Oni lin gratulis

per simulitaj bondeziroj, kaj la ĉagrenitaj ĉeestantoj foriris.

La riĉegulo baldaŭ resaniĝis, sed la memoron de sia ĉiela veturo

li forgesis neniam. Lia nuna vivo estis tute malsimila al la antaŭa.

Li renoncis je ĉiuj luksaĵoj, kaj simple vivadis, kaj libere

donacis multe da mono por la plibonigo de la homaro.

En tago li denove malsaniĝis kaj ŝajne mortis. Alveninte ĉe la

ĉielaj pordoj, la glora anĝelo renkontis lin, kaj denove

malpermesis ke li eniru, dirante ke li ne taŭgas: "Mi scias ke vi

intencas diri al mi, ke vi libere donacis el via riĉeco. Mi jam

scias tion. Sed nur el via pleneco vi estas doninta. La tuto de tiuj

ĉi donacoj neniam kostis al vi eĉ senigeton. Foriru, amiko, restas

ankoraŭ por vi iom da tervivo. Sed memoru ke tiu ĉi estas la lasta."

La anĝelo tiam malaperis kaj, sopirante, la riĉegulo sin trovis

tere.

Li profunde konservis en la memoro tiun ĉi ĉielan sonĝon kaj fine

decidis disvastigi sian tutan bienon per bonagoj. Baldaŭ li fariĝis

malriĉegulo kaj sperte eltrovis la signifon de malriĉeco. Tiel, li

vere mortis, kaj alvenis al la pordoj gloraj. La bela anĝelo tiun

ĉi fojon parolis kun li pli ĝentile, kaj pli dolĉe ol antaŭe:

"Kara mia amiko! Ĉu vi pensas ke mi nun povas vin enirigi tra la

ĉielaj pordoj?"

"Ho! Sinjoro, mi pensis ke certe mi povus eniri. Vi bone scias ke mi

faris ĉion, kion mi povis por ĝin meriti."

"Mi scias ĉion, tamen pro tio mi ne prave agus, se mi vin enlasus."

Je tiuj ĉi paroloj, forturnis la kompatinda malriĉegulo. Li ŝajnis

tiel malfeliĉa ke eĉ la anĝelo sopiris, kaj diris: "Ne, restu do.

Mi ne estas dirinta ke mi ne vin enlasos. Mi nur diris ke la plimulto

da viaj agoj ne taŭgas por ke vi tien ĉi eniru. Tamen, el viaj

tutaj agadoj, estas almenaŭ unu, kiu gajnos por vi eniron tra tiuj

ĉi pordoj. Eble vi forgesis ĝin: Jen--" kaj tuj la malriĉulo vidis

antaŭ li, kiel en spegulo, preskaŭ forgesitan epizodon en sia

vivado. Ĝi okazis ne longe antaŭ lia morto, kiam li estis tre, tre

malriĉa. En tago, lacigite per longa piedveturo, li vojoflanke

ripozis. Li estis tre malsata kaj treege soifis. En saketo li posedis

malmulte da vinberoj, kaj peceton da pano: En botelo li ankaŭ havis

kelkajn gutojn da akvo, kiujn li trezore estis gardinta ĉar la

regiono estis dezerta, kaj estis sekega sezono. Manĝonte, li vidis

knabeton laŭtege plorantan. Videble la malgrandulo vojperdis kaj

sencele vagis. Tuj lia koro pleniĝis je kompato. Preninte la

knabeton en siajn brakojn, li trankviligis lin. Baldaŭ li eltrovis

ke la junulo estis per malsato kaj soifo svenonta. Li tuj donis la

tuton da sia pano, vinberoj kaj akvo, kaj plezure rigardis la

knabeton ĉion manĝi. Poste li portis la infanon kelke da mejloj

ĝis la proksima vilaĝo, kie li eltrovis la gepatran domon. Sen

atendante ian dankesprimon, li rapide forkuris, lacega, malsata kaj

soifanta, nesciante kie li trovus akveron aŭ panan peceton.

Tio ĉi pasis antaŭ li kiel sonĝa pentraĵo, kaj dum li miradis, la

anĝela voĉo diris "Ĉu vi nun komprenas, amiko mia! Ĉu vi ne nun

ekvidas ke antaŭe, kiam vi estis riĉegulo, vi ĉiam pagis, kaj

aliaj klopodis por vi. Sed je tiu ĉi okazo vi mem agis, vi mem

suferis. Eniru do la pordojn ĉielajn!"

The Esperantist, Complete · 第 272 / 1137 题