_La Korvo kaj la Vulpo._--Belega korvo, sur arbo sidanta, tenis en
sia beko fromaĝon. Vulpo altirita de la bonodoro, diris al li: "Nu!
Bonan tagon, Via Korva Moŝto! Kiel bela vi estas! Kiom vi ŝajnas al
mi belega! Mi ne volas mensogi; se via voĉo estas tiel bela, kiel
estas via vestaĵo, vi estas la Fenikso el la loĝantoj en tiuj ĉi
arbaroj."
Ĉe tiuj ĉi vortoj, pro ĝojego eksaltis la korvo, kaj, por aŭdigi
sian belsonan voĉon, li larĝe malfermis sian bekon, kaj preterlasis
sian fromaĝon.
Tuj ekkaptis ĝin la vulpo kaj diris: "Mia bela sinjoro! Sciiĝu ke
ĉiu flatulo vivas per la aferoj de tiuj, kiuj kredas je li. Tiu ĉi
leciono sendube egalvaloras fromaĝon."
La korvo, hontanta kaj konfuza, ĵuris (sed iom tro malfrue) ke de
nun, neniu trompos lin.
_La Garolo[75] kaj la Plumoj de la Pavo._--Pavo ŝanĝis plumojn:
Garolo prenis ilin, kaj per ili sin vestis. Poste li aliris por
promenadi, tre fiera, inter aliaj pavoj. Li kredis ke li estis
eminentulo! Iu rekonis lin; ĉiuj lin mokis, kaj strangmaniere
senvestigis lin. Li rifuĝis ĉe siajn samulojn kaj ili forpelis lin.
Estas sufiĉe da dupiedaj Garoloj kiel li, kiuj ofte ornamas sin per
tio, kion ili ŝtelis al la aliaj: Oni nomas ilin "Verkoŝtelistoj."[76]
Mi ne parolos pri ili; ili ne estas indaj je tio.
O.W. 7074 (Francujo).