NIAJ LIBERTEMPOJ.

Sinjoro H. Voituret (delegito de la Touring Club de France) skribis

al mi "La tute admirinda lando, loĝita sur la limoj de Francujo kaj

Svisujo, nomata Jura, estas ne sufiĉe konata de alilandaj turistoj."

Mi deziras danki lin pro lia sciigo ĉar ĝi memoras al mi unu el la

plej grandaj plezuroj de la mondo, la turismon biciklete. Eble multe

da miaj legantoj nun ekpensadas siajn libertempojn, kaj proponas iri

en regionojn ĝis nun nekonatajn, kie ili povos renkonti

diverslandajn gesamideanojn. Mi mem intencas tiun ĉi fari, kaj mi

plezure donos sciigojn al ĉiuj, kiuj ilin petos, pri la alilanda

bicikleta turismo. Mi ĝoje memoras la plezuregajn impresojn kiujn

faris je mi la belaĵoj de tiu ĉi ĵusnomita Jura, kaj la apuda

Departemento de l'Ain. Dum la pasinta Majo mi faris vojaĝon de dumil

kilometroj, kun mia patro, kaj vidis multajn el la plej belaj

regionoj en Francujo, Svisujo, Italujo, Germanujo kaj Belgujo per

bicikleto. La plezuro vere estis plezurego. Sed tiatempe mi ne

konatiĝis kun Esperantistoj; kaj mi prezentas al mi ke la sama

vojaĝo nun estus pli ol plezurplenega, ĉar mi konas la adresojn de

multaj Esperantistoj, kiuj deziras paroladi Esperante kun ni, anoj de

alia, sed tamen, tre proksima lando. Se iaj el vi, gelegantoj miaj,

deziras ricevi kelkajn el tiuj ĉi adresoj, mi sendos ilin al vi;

kaj mi estas certa ke vi neniam bedaŭros ke vi estas fidintaj je

Esperanto por plezurplenigi viajn libertempojn. Por turistoj, la

granda helpo, kiun donas kono de la lingvo internacia vere estas

neforgesinda. Per ĝi, vi povas lerni multe da interesegaj aferoj,

kiujn alie vie tute ne eltrovus. Mi skribas tiujn ĉi liniojn

hodiaŭ ĉar la libertempoj jam alproksimiĝas. Mi ĉiam pliamas la

longajn tagojn de la printempo al la varmegaj, kaj ofte polvplenaj,

tagoj de la someraj monatoj. Tiel mi preskaŭ ĉiam elektis la Junian

monaton por bicikleta vojaĝo inter la belaĵoj de mia propra lando,

aŭ, pli bone, inter la montoj kaj lagoj de pli malproksimaj landoj,

kie troviĝas bonegaj vojoj, kaj kie la ĉiutaga vivado estas tiel

malsama je la nia. Sed sendube multaj el ni Esperantistoj deziras

forvojaĝi eĉ pli frue. Eble kelkaj el ni jam estos foririntaj

antaŭ la Pasko, kaj ĝia Aprila Esperantist. Al ĉiuj, kiuj

povas, mi kore konsilas vojaĝi alilande, kaj persone provi la

helpon, kiun la lingvo internacia donos.

Tamen mi havas duan, kaj ne malindan celon. Multaj el vi sendube

estas anoj de la fama _Cyclists' Touring Club_. Kaj vi jam scias ke

la _Touring Club de France_ estas la plej notinda helpanto de nia

kara afero en Francujo. Nu, ĉu la C.T.C. ne devas ankaŭ klopodi pri

Esperanto? Mi ĝin kredas, kaj mi fidas, ke antaŭ ne longe, ĝi

faros ion por la afero. En la _C.T.C. Gazeto_ de tiu ĉi Marta

monato, troviĝas artikolo pri la lingvo, kaj mi fervore petegas, ke

ĉiuj la Esperantistaj membroj de la C.T.C. skribu al la Redaktoro de

ĝia Gazeto, kaj diru ke ili estas interesitaj, kaj ke ili esperas ke

la C.T.C. klopodos pri Esperanto, same kiel la T.C.F. jam estas

farinta. Tionfarante, ĉiuj multe helpos nin, kaj gajnos koregan

dankesprimon de la tutmonda Esperantistaro.

La Redaktoro.

The Esperantist, Complete · 第 267 / 1137 题