Presita kun permeso de ambaŭ korespondantoj, en Jaro 1896.
Tradukis el lingvo rusa V.G.
... Vi demandas min, kiel aperis ĉe mi la ideo krei lingvon
internacian kaj kia estis la historio de la lingvo Esperanto, de la
momento de ĝia naskiĝo, ĝis tiu ĉi tago? La tuta _publika_
historio de la lingvo, t.e. komencante de la tago, kiam mi malkaŝe
eliris kun ĝi, estas al Vi pli malpli konata; cetere _tiun ĉi_
periodon de la lingvo estas nun, pro multaj kaŭzoj, ankoraŭ
neoportune tuŝadi; mi rakontos al Vi tial en komunaj trajtoj sole la
historion de la _naskiĝo_ de la lingvo.
Estos por mi malfacile rakonti al Vi ĉion, tion ĉi detale, ĉar
multon mi mem jam forgesis; la ideo, al kies efektivigo mi dediĉis
tutan mian vivon, aperis ĉe mi--estas ridinde ĝin diri--en la plej
frua infaneco kaj de tiu ĉi tempo neniam min forlasadis. Tiu ĉi
cirkonstanco parte klarigos al Vi, kial mi kun tiom da obstineco
laboris super ĝi, kaj kial mi, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj kaj
maldolĉaĵoj, ne forlasadis tiun ĉi ideon, kiel ĝin faris multaj
aliaj, laborintaj sur la sama kampo.
Mi naskiĝis en Bjelostoko, gubernio de Grodno. Tiu ĉi ŝanco donis
la direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj. En Bjelostoko la
loĝantaro konsistas el kvar diversaj nacioj: Rusoj, Poloj, Germanoj
kaj Hebreoj; ĉiu el tiuj ĉi elementoj parolas apartan lingvon kaj
neamike rilatas la aliajn. Tie pli ol ie la impresema naturo sentas
la multepezan malfeliĉon de diverslingveco, kaj konvinkiĝas ĉe
ĉiu paŝo, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aŭ almenaŭ la
ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion, kaj dividas ĝin en
malamikaj partoj.
Oni edukadis min kiel idealiston; oni min instruis, ke ĉiuj homoj
estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj en la domo, ĉio ĉe ĉiu
paŝo igis min senti, ke _homoj_ ne ekzistas: ekzistas sole Rusoj,
Poloj, Germanoj, Hebreoj k.t.p. Tio ĉi ĉiam forte turmentis mian
infanan animon, kvankam multoj eble ridetos pri tiu ĉi "doloro pro
la mondo" ĉe la infano. Ĉar al mi tiam ŝajnis, ke la "grandaĝaj"
posedis ian ĉiopovan forton, mi ripetadis al mi, ke kiam mi estos
grandaĝa, mi nepre forigos tiun ĉi malbonon.
Iom post iom mi konvinkiĝis, kompreneble, ke ne ĉio fariĝas tiel
facile, kiel ĝi prezentiĝas al la infano; unu post la alia mi
forĵetadis diversajn infanajn utopiojn, kaj nur la revon pri unu
homa lingvo mi neniam povis forĵeti. Malklare mi iel min tiris al
ĝi, kvankam, kompreneble, sen iaj difinitaj planoj. Mi ne memoras
kiam, sed en ĉia okazo sufiĉe frue, ĉe mi formiĝis la konscio, ke
la sola lingvo povas esti nur ia neŭtrala, apartenanta al neniu el
la nun vivantaj nacioj.
Kiam el la Bjelostoka gimnazio mi transiris en la Varsovian duan
klasikan gimnazion, mi dum kelka tempo estis forlogata de lingvoj
antikvaj kaj revis pri tio, ke mi iam veturados en la tuta mondo kaj
per flamaj paroloj inklinados la homojn revivigi unu el tiuj ĉi
lingvoj por komuna uzado. Poste, mi ne memoras jam kiamaniere, mi
venis al firma konvinko, ke tio ĉi estas neebla, kaj mi komencis
malklare revi pri _nova_, arta lingvo. Mi ofte komencadis iajn
provojn, elpensadis artifikajn riĉegajn deklinaciojn kaj
konjugaciojn, k.t.p. Sed homa lingvo kun ĝia, kiel ŝajnis al mi,
senfina amaso da gramatikaj formoj, kun ĝiaj centoj da miloj de
vortoj, kaj dikaj vortaroj, ŝajnis al mi tia artifika kaj kolosa
maŝino, ke mi ne unufoje diradis al mi: "for la revojn! tiu ĉi
laboro ne estas laŭ homaj fortoj,"--kaj tamen mi ĉiam revenadis al
mia revo.
Germanan kaj Francan lingvojn mi ellernadis en infaneco, kiam oni ne
povas ankoraŭ kompari kaj fari konkludojn; sed kiam, estante en la
5-a klaso de gimnazio, mi komencis ellernadi lingvon Anglan, la
simpleco de la Angla gramatiko ĵetiĝis en miajn okulojn, precipe
dank' al la kruta transiro al ĝi de la gramatikoj Latina kaj Greka.
Mi rimarkis tiam, ke la riĉeco de gramatikaj formoj estas nur blinda
historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi
komencis serĉi en la lingvo kaj forĵetadi la senbezonajn formojn,
kaj mi rimarkis, ke la gramatiko ĉiam pli kaj pli degelas en miaj
manoj, kaj baldaŭ mi venis al la gramatiko plej malgranda, kiu
okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn paĝojn. Tiam mi
komencis pli serioze fordoniĝi al mia revo. Sed la grandegulaj
vortaroj ĉiam ankoraŭ ne lasadis min trankvila.
Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a aŭ 7-a klaso de la gimnazio, mi
okaze turnis la atenton al la surskribo "Ŝvejcar_skaja_," kiun mi
jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendaĵo "Konditor_skaja_."
Tiu ĉi "skaja" ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj
donas la eblon el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni
ne devas aparte ellernadi. Tiu ĉi penso ekposedis min tute, kaj
mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn
grandegulajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide
malgrandiĝi antaŭ miaj okuloj.
"La problemo estas solvita!"--diris mi tiam. Mi kaptis la ideon pri
sufiksoj, kaj komencis multe labori en tiu ĉi direkto. Mi komprenis,
kian grandan signifon povas havi por la lingvo konscie kreata la
plena uzado de tiu forto, kiu en lingvoj naturaj efikis nur parte,
blinde, neregule kaj neplene. Mi komencis kompari vortojn, serĉi
inter ili konstantajn, difinitajn rilatojn kaj ĉiutage mi
forĵetadis el la vortaro novan grandegan serion da vortoj,
anstataŭigante tiun ĉi grandegon per unu sufikso, kiu signifis
certan rilaton. Mi rimarkis tiam, ke tre granda amaso da vortoj pure
_radikaj_ (ekz. "patrino," "mallarĝa," "tranĉilo," k.t.p.) povas
esti facile transformitaj en vortojn _formitajn_ kaj malaperi el la
vortaro. La meĥaniko de la lingvo estis antaŭ mi kvazaŭ sur la
manplato, kaj mi nun komencis jam labori regule, kun amo kaj espero.
Baldaŭ post tio mi jam havis skribitan la tutan gramatikon kaj
malgrandan vortaron.
(_Finigota en la proksima numero_).