ITALA FABLASCIENCO.

En Esperanto verkita de Clarence Bicknell.

Ne tre malproksime de mia urbeto, loĝas maljunulo okdekjara, tre

bona kaj simpatia, kiun mi de multaj jaroj konis. Tre ofte li donis

al mi la vulgarajn nomojn de la sovaĝaj kreskaĵoj, kiujn la pli

junaj generacioj ne lernas, aŭ rakontas al mi la kredaĵojn kaj

superstiĉojn de tempoj kiam li estis junulo. Kiel mi ne tuj notis

tiujn ĉi, antaŭ ne longe mi decidis reviziti lin, por kolekti

kelkajn el liaj interesaj rakontoj. Estas domaĝe ne kolekti tiajn

fablojn (eble faktojn), tiel interesajn al la fabloscienculo, ĉar

baldaŭ ili, kvankam ili mortas tre malrapide, malaperos. Jen estas

du el la ses rakontoj, kiujn mi aŭdis.

(I.). Virino, amikino de la patro de mia amiko, loĝantino en la

proksima vilaĝo, aliris nokte kaj malfrue al placo, la tagon aŭ la

antaŭtagon de la _Memorigo de la Mortintoj_, tio estas, la duan aŭ

la unuan de Novembro. Subite ŝi ekvidis procesion de multenombraj

personoj, kiuj eliris el la preĝejeto. Tiuj ĉi personoj, aŭ

prefere fantomoj de mortintoj, tenis krucojn ĉe la manoj, kaj unu el

ili prezentis al ŝi sian krucon, kiun ŝi akceptis, kaj metis en

sian antaŭtukon. Reveninte hejmen, ŝi malfermis la antaŭtukon kaj

trovis, ne krucon, sed kruroston de mortinto. Morgaŭ ŝi iris al

bona pastro por konfesi sin, kaj rakontis al li la okazon. La pastro

konsilis, aŭ ordonis, ke ŝi reiros saman lokon, por reatendi

la alvenon de la procesio, sed kunportante en ŝia antaŭtuko

katon-viron. Ŝi ankaŭ devos redoni la oston al tiu, kiu ĝin

donacis. Tiun ĉi ŝi faris, kaj la persono, kiam li (aŭ ŝi)

ricevis ĝin, diris: "Vi devas danki la Sinjoron, ke vi tenas en via

antaŭtuko tion, kio ĉeestas; ĉar alie vi nun estus kun ni." Ŝi

reiris hejmen, kaj malferminte la antaŭtukon, vidis la katon, mortan

kaj rigidiĝitan.

Virino de mia urbeto, Bordighera, rakontis al mi preskaŭ la saman

fablon, sed kun iom da diversaĵo, kaj la afero okazis en malsama

vilaĝo. La vidantino de la procesio ricevis kandelon de unu, ĉar

ĉiuj portis estingitajn kandelojn. Veninte domen, ŝi metis ĝin en

la tirkeston de sia ĉambro. Dum la nokto ŝi vekiĝis. Aŭdinte

ĝemojn kaj sopirojn ĉe la tirkesto, ŝi malfermis la meblon, kaj

terurigite ekvidis la fingron de mortinto. Ŝi ankaŭ iris pastron,

kaj ricevis similan konsilon. Kiam ŝi redonis la fingron, ŝi

ekvidis ke, al la mano de la mortinto, unu fingro mankis.

(II.). Tiu ĉi estas tre interesa, ĉar la rakonto memorigas la

legendon pri _Tannhäuser_ kaj mi neniam aŭdis similaĵon. Mia

amiko, kiam li estis junulo, kondukis sian ŝafaron al la

malproksimaj montherbejoj kie loĝas amiko kunpaŝtisto. Tiu

ĉi ofte revenis vespere tre malfrue, sed unufoje la ŝafoj

revenis sen li. La nokto pasis, sed eĉ matene li ne vidiĝis. Tiam

mia amiko kune kun parencoj de la perditulo, foriris serĉante lin,

sed nenion trovis esceptinte lian bastonon, kaj la tranĉileton per

kiu li kutimis skulpti figurojn aŭ literojn sur la ligno. Pasis

kelkaj tagoj, sed la paŝtisto ne revenis. Tiam la amikoj iris al la

pastro, kaj li respondis: "Kiam li revenos, ne demandu pri io, kion

li faris dum la semajno de sia forestado."

Post ok tagoj, la paŝtisto revenis, kaj memvole rakontis pri la

afero. Kiam li foriris, li kunportis sakon da salo por la ŝafoj,

sed ili ne tute manĝis ĝin; tial li enmetis la restaĵon en sian

poŝon. Subite li trovis sin en vasta belega salono, mirege ornamita

kaj lumigita, kie estis tre multe da ĉarmaj fraŭlinoj, kaj multe da

manĝaĵoj, kaj da trinkaĵoj. Tie li amuzis sin longatempe, sed fine

enuite, li deziris foriri. Tiam la dancistinoj kaj aliaj diris al li:

"Danku la Sinjoron ke vi enhavas poŝe iom da salo, ĉar sen ĝi, vi

deviĝus resti kun ni."

Mia amiko ne dubas pri la vereco de tiuj ĉi, kaj de aliaj similaj

fabloj, sed li diras ke nun la mondo estas ŝanĝiĝita. Kaj ankaŭ

ke iu Papo de ne longe malbenis la feojn kaj la koboldojn, kiuj en la

antaŭtempoj ofte amuzis sin, turmentante la Kristanojn. Nun ili ne

plu estas potenculoj.

The Esperantist, Complete · 第 242 / 1137 题