ĈU VI ESTAS PRETA?

En tago la maljuna Rothschild en Frankforto venigis en sian oficejon

sian ĉefoficiston, kaj demandis lin kiom da tagoj li bezonos por

pretiĝi je vojaĝo en Amerikon. (La firmo Rothschild intencis tie

fondi branĉbankon).

Pripensinte la aferon, la oficisto diris: "post dek tagoj mi estos

preta." "Nu" respondis Rothschild, "mi sciigos al vi se mi postulos

viajn servojn." Tiam li vokis alian oficiston, al kiu li metis la

saman demandon. "Mi vin petas ke vi donu al mi tri tagojn" tiu ĉi

respondis. Tria oficisto estis vokata, kaj tiu ĉi tuj kaj decide

respondis "Mi estas preta nun." Bone, bonege, ekkriis Rothschild, kaj

aldonis: "De la hodiaŭa tago vi estas kunposedanto de mia nova firmo

en Sta. Franzisko. Vi forveturos morgaŭ matene kaj vi estas la ĉefo

de la tiea banko." Tiu viro, kiu per sia preteco kaj taŭgeco, metis

tiam la fundamenton por granda riĉeco, estis Julio May.

_Tradukis_ Elise Bauer.

The Esperantist, Complete · 第 223 / 1137 题