Provoj estos farintaj de Doktoro de Forest por plirapidigi la
elsendon de signaloj. Antaŭ malmultaj tagoj li sukcese signalis
po tridek vortoj dum minuto, kaj li kredas ke li povos signali po
kvindek vortoj dum minuto, per sia sistemo kiu malsimilas al tiu
de Signor Marconi. Membroj de la Poŝtoficejo kaj de la Mar- kaj
Militafakoj ĉeestis ĉe tiuj ĉi provoj apud Holyhead.
* * *
La elektra forigo de nebulo, pri kiu sukcesaj eksperimentoj jam estas
faritaj, estos, kiam perfektigita, utilega sur la maro. Sir Oliver
Lodge,[71] kiu laboras pri tiu ĉi afero kaj kiu ĝis nun sukcesis,
komencos eksperimentojn sur la rivero Mersey. Li starigos sur ĉia
bordo mastojn, tiuj je unu flanko havos flamojn pozitive ŝarĝitajn,
kaj je la alia, havos malpozitivajn flamojn. Por fari tiujn ĉi
provojn, oni devas uzi fluon de pli ol 100,000 voltoj. Oni esperas
ke, per tiu ĉi ilo, oni povos klarigi la riveron je nebuloj.
* * *
Antaŭ ne longe Sinjoro Curie, paroladante en Parizo pri Radiumo,
montris ke ne estas eble ŝarĝi elektroskopon kiam radiumo
apudestas. Por tiun ĉi efektivigi oni devis kovri la radiumo per
dika kovrilo de plombo, kaj ĝin porti al la malproksima fino de
la ĉambro. Tiam, kiam la elektroskopo estis ŝarĝita, ĝi tuj
disŝarĝiĝos kiam la radiumo estas apudportita.
Esperantist 8105.