Eltiraĵo el "LA PROGRESADO DE LA PILGRIMANTO" DE JOHANO BUNJANO,
tradukita de JOSEPH RHODES.
Nun estis ne malproksime de tiu ĉi loko kastelo nomita Duba Kastelo,
kies posedanto estis Giganto Malespero, kaj estis sur lia bieno ke
ili nun dormis; tial li, levigante sin en la frua mateno, kaj
promenante sur siaj kampoj, kaptis Kristanon kaj Esperemon dormantajn
sur siaj teroj. Tiam, per timiga kaj malamika voĉo li ordonis ke ili
vekiĝu, kaj demandis ilin de kie ili venis, kaj kion ili faris sur
liaj teroj. Ili respondis ke ili estas pilgrimantoj, kaj ke ili
perdis la vojon. Tiam diris la giganto--Vi dum tiu ĉi nokto pekis
kontraŭ mi, piedbatante kaj kuŝante sur miaj teroj, kaj tial vi
devas iri kun mi. Tiel ili estis devigitaj iri, ĉar li estis pli
fortika ol ili. Ankaŭ; ili ne povis nur iom diri, ĉar ili sin sciis
kulpaj. La Giganto tial forpelis ilin antaŭ li kaj enmetis ilin en
sian kastelon en tre malluman subteran malliberejon, kiu estis
malkomforta kaj malbonodora. Tie ĉi, do, ili kuŝis de Merkredo
matene ĝis Sabato nokte, sen unu peco da pano aŭ guto da trinkaĵo,
aŭ lumo, aŭ iu por demandi kiel ili sanas. Ili estis do, en malbona
stato, kaj malproksime de amikoj kaj konatuloj. Nu, en tiu ĉi loko
Kristano havis duoblan malĝojon, ĉar estis per lia nekonsiderita
konsilo ke ili estis alportitaj en tiun ĉi mizeregon.
Nu, Giganto Malespero havis edzinon, kaj ŝia nomo estas Senkonfido.
Tial, kiam li kuŝiĝis, li rakontis al sia edzino tion, kion li
faris: nome ke li prenis duon da kaptitoj, kaj ĵetis ilin en sian
malliberejon ĉar ili piediris senpermese sur liaj teroj. Tiam li
demandis de ŝi, ankaŭ, kion li plej bone devas fari je ili. Tiel
ŝi demandis de li, kiaj ili estas, de kie ili venas kaj kien ili
iras; kaj li diris al ŝi (ĉion). Tiam ŝi konsilis lin ke, tiel
baldaŭ kiel li estos leviĝinta je la mateno, li devus bati ilin
senkompate. Tiel, kiam li estis leviĝinta, li alprenas al si pezan
sovaĝpomarban bastonegon, kaj iras malsupren en la malliberejon ĉe
ili, kaj unue riproĉas ilin kvazaŭ ili estas hundoj, kvankam ili
neniam diris al li unu malŝatan vorton; tiam li atakas ilin kaj
bategas ilin tiamaniere ke ili ne povas helpi sin, aŭ sin turni sur
la planko. Tion farinte, li eliras, kaj lasas ilin kunsimpatii ilian
doloron, kaj malĝoji sub ilia mizerego; tiel la tutan tiun tagon ili
pasigis sian tempon, nenion farante sed sopirante kaj maldolĉe
ploregante. La proksiman nokton ŝi, parolante kun sia edzo plie pri
ili, kaj sciiĝante ke ili ankoraŭ vivas, inspiris al li, ke li
konsilu ilin mortigi sin; tiel, kiam mateno alvenis li iras al
ili en malamika maniero kiel antaŭe, kaj vidante ke ili estas
tre doloraj pro la batoj kiujn li donis al ili la antaŭan tagon,
li diras al ili ke, ĉar ili espereble neniam povus eliri el tiu
loko, ilia sola rimedo estus tuj fari finon de si mem aŭ per
tranĉilo aŭ ŝnuro aŭ veneno; ĉar, kial, diris li, vi elektus
vivi, vidante ke la vivo estas akompanita de tiel multe da
maldolĉeco? Sed ili petis ke li liberigu ilin. Je tiu li malbelege
rigardis ilin, kaj ĵetante sin sur ili, sendube estus mortiginta
ilin li mem, sed ke li falis en unu el siaj kutimaj konvulsioj (ĉar
kelkafoje en sunbrila vetero li falis en konvulsioj) kaj perdis dum
kelke da tempo la uzon de siaj manoj; tial li sin eltiris kaj lasis
ilin, kiel antaŭe, konsideri kion fari. Tiam la malliberuloj
interparoladis inter si ĉu estas pli bone preni lian konsilon aŭ
ne; kaj tiel ili ekparoladis:--Frato, diris Kristano, kion fari?
La vivo, kiun ni nun vivas estas mizera. Miaparte, mi ne scias, ĉu
estas pli bone vivi tiamaniere, aŭ morti tuj. Mia animo elektas
sufokiĝon plivole ol vivon. Kaj la tombo estas pli senĝena por mi
ol tiu ĉi kelmalliberejo! Ĉu ni devas esti konsilataj de la
Giganto?
Esperemo.--Ja, nia nuna stato estas terura, kaj morto estus pli
bonvena al mi ol ĉiam tiele resti. Sed ankoraŭ ni konsideru, la
Sinjoro de la lando al kiu ni iras estas dirinta. "Ci ne devas fari
mortigon"--ne, ne al alia homo; multe pli, do, ni estas malpermesitaj
preni la konsilon de la Giganto mortigi nin mem. Cetere, li kiu
mortigas alian nur faras mortigon sur lian korpon, sed kiam oni
mortigas sin, tiu estas mortigi samtempe korpon kaj animon. Kaj plie,
mia frato, ci parolas pri senĝeno en la tombo; sed ĉu ci forgesas
la inferon, kien certe la mortiginto iros? Ĉar "nenia mortiginto
havas eternan vivon." Kaj ni konsideru ree, ke la tuta leĝo ne estas
en la mano de Giganto Malespero. Aliaj, ĝis tio, kion mi povas
trovi, kaptiĝis de li same kiel ni, kaj ili ankoraŭ forkuris el
siaj manoj. Kiu scias ĉu Dio, kiu la mondon faris, ne volos igi
tiamaniere ke Giganto Malespero mortu; aŭ ke kelkatempe li forgesu
enŝlosi nin; aŭ ke li baldaŭ povos esti prenita de alia el siaj
konvulsioj antaŭ ni, kaj perdi la uzon de siaj membroj. Kaj se iam
tio reokazos, miaparte mi decidiĝas fortigi mian viran koron, kaj
fari mian eblon por eliri el sub lia mano. Mi estas malsaĝulo ke mi
ne provis ĝin fari antaŭe; sed tamen, mia frato, ni estu paciencaj
kaj ni suferu iom plu; eble la tempo alvenos, kiu donos al ni
ĝojan liberon; sed ni ne fariĝu niaj memmortigantoj. Per tiuj ĉi
vortoj Esperemo nuntempe moderigis la animon de sia frato; kaj
tiamaniere ili daŭris kune en la mallumo tiun ĉi tagon, en sia
malĝoja kaj dolora stato. Nun, kiam la noktiĝo alproksimiĝis, la
Giganto ree malsupreniras en la kelon por vidi ĉu siaj kaptitoj
ankoraŭ prenis sian konsilon; sed kiam li estas tien alveninta, li
trovas ilin vivaj, kvankam, vere, nur vivaj; ĉar nun de manko de
pano kaj akvo, kaj pro la vundoj ricevitaj kiam li bategis ilin, ili
apenaŭ povas plu fari ol spiri. Sed, mi ripetas, li trovis ilin
vivaj; je kio li ekkoleregis kaj diris al ili ke, ĉar ili malobeis
konsilon sian, estos pli malbone por ili ol se ili neniam estis
naskitaj.
Je tio ĉi ili tre tremis, kaj mi pensas ke Kristano svenis, sed li
retrovante sin iom, ili reprenis sian interparoladon pri la konsilo
de la Giganto, kaj ĉu ankoraŭ estus pli bone ĝin sekvi aŭ ne. Nun
Kristano ree ŝajnis esti preta tiel fari; sed Esperemo faris sian
duan respondon jene:--Mia frato, diris li, ĉu ci ne rememoras kiel
kuraĝa ci estis antaŭe? Apoliuno ne povis premegi cin, nek tiel
povis fari ĉiuj, kiujn ci aŭdis, aŭ vidis, aŭ sentis en la Valo
de la Ombro de Morto. Kiajn malfacilaĵojn, teruron kaj miregon ci
jam trapasis, kaj ĉu ci estas nun nur timoj? Ci vidas ke mi ankaŭ
estas en la subtera malliberejo kun ci, mi kiu estas nature homo tre
plimalforta ol ci; ankaŭ tiu ĉi Giganto vundis min same kiel ci,
kaj forprenis la panon kaj akvon de mia buŝo, kaj kun ci mi
malĝojas sen la lumo. Sed iom pli ni ekzercu la paciencon.
Rememorigu kiel ci kondutis cin vire ĉe Vaneca Foiro, kaj ne estis
timigita nek per la Ĉeno nek la Kaĝo, nek ankoraŭ per la sanga
morto. Tial almenaŭ por eviti la honton en kiu ne estas deca ke oni
trovas Kristanon, ni fortigu nin pacience kiel eble plej bone.
Nu, la nokto estante reveninta, kaj la Giganto kaj lia edzino
estantaj lite, ŝi demandis al li pri la kaptitoj, kaj ĉu ili
ankoraŭ prenis lian konsilon. Al kio li respondis--Ili estas
obstinaj friponoj; ili elektas prefere porti ĉiujn fortuzojn al
formortigi sin. Tiam diris ŝi--Konduku ilin en la kastelan korton
morgaŭ, kaj montru al ili la ostojn kaj kraniojn de tiuj, kiujn ci
jam estis mortigintaj; kaj kredigu ilin ke, antaŭ semajno finiĝos,
ci disŝiros ilin, kiel ci faris al iliaj kunuloj antaŭe. Tiel, kiam
tagiĝis, la Giganto ree iras ĉe ili, kaj kondukas ilin en kastelan
korton, kaj montras al ili laŭ la ordono de sia edzino. Tiuj ĉi,
diras li, estis antaŭe pilgrimantoj kiel vi; kaj ili pekiris sur
miajn terojn kiel vi faris; kaj kiam plaĉis al mi, mi disŝiris
ilin, kaj tiamaniere mi faros al vi post dek tagoj. Reiru malsupren
ĉe via kelo! Kaj tiel dirante, li batis ilin laŭlonge la tuta vojo
tien. Ili kuŝis, do, la tutan Sabaton en dolorega stato kiel antaŭe.
Nu, kiam la nokto alvenis, kaj kiam Sinjorino Senkonfido kaj ŝia
edzo la Giganto kuŝiĝis, ili rekomencis sian interparoladon pri
siaj malliberuloj; kaj plie la maljuna Giganto miris ke li povis
nek per siaj batoj nek konsilo finigi ilin. Sur tio, sia edzino
respondis. Mi timas, ŝi diris, ke ili vivadas esperante ke
oni alvenos kaj liberigos ilin, aŭ ke ili posedas ŝlosajn
malfermilojn ie, per kiuj ili esperas forkuri. Ĉu vi tiel
diras, karino mia? respondis la Giganto, mi ekzamenos ilin
la proksiman matenon.
Nu, Sabate ĉirkaŭ noktomezo, ili komencis preĝi, kaj daŭrigis
preĝi ĝis preskaŭ tagiĝo. Nu, iom antaŭ ol la taglumo, la bona
Kristano, kiel unu duonmirigita, eksplodis en tiun ĉi pasian
paroladon. Kia malsaĝulo, diris li, mi estas, tiamaniere kuŝi en
malbonodora kelmalliberejo, kiam mi povis egale promenadi en
libereco: Mi havas ŝlosilon en mia brusto nomitan Promeso, kiu
malfermos, mi estas certigita, ian ŝloson en Duba Kastelo. Tiam
diris Esperemo. Tio ĉi estas bona sciigo; bona frato, ektiru ĝin el
cia brusto kaj provu. Tiam Kristano eltiris ĝin el sia brusto kaj
komencis provi ĉe la pordo de la kelo, kies riglilo, kiam li turnis
la ŝlosilon, cedis kaj la pordo subite kaj facile malfermiĝis, kaj
Kristano kaj Esperemo ambaŭ eliris. Tiam li iris al la ekstera
pordo, kiu kondutas en la kastelan korton, kaj per lia ŝlosilo
malfermis tiun pordon ankaŭ. Post tiu, li iris al la fera pordego,
ĉar estis necese ke oni devu malfermi tiun ankaŭ; sed tiu ŝloso
funkciis infere malfacile, ankoraŭ la ŝlosilo malfermis ĝin. Tiam
ili elpuŝis la pordegon malferme por forkuri rapide; sed tiu pordego
malfermante faris tian krakadon ke ĝi vekigis Giganto Malesperon,
kiu rapide levigante sin por sekvi siajn kaptitojn, sentis siajn
membrojn malapogi sin; ĉar siaj konvulsioj sin reprenis, tiel ke li
ne iel povis kuri post ili. Tiam ili piediris kaj atingis la Reĝan
ĉefvojon kaj tiel estis savaj, ĉar ili estis ekster lia regeco.