KIEL FONDI ESPERANTAN GRUPON.

La fondigo de Esperanta Grupo, por ke ĝi havu bonsukceson, postulas

multe da kapableco de organizado, entuziasmon senliman, grandan

paciencon, kaj firman decidon ke la grupo prosperos, malgraŭ la

malfacilaĵoj, kiuj staras en ĝia vojo.

Sendube la kreado de tia societo aŭ grupo kaŭzos al vi amason da

laborojn, kiun ĉiu ajn krom entuziasmulo prave povus nomi sklaveco.

Kalkulante la korespondadon, la verkadon de artikoloj, kaj la faradon

de ĉio, kion ni povas por gajni la atenton de la skeptikema Publiko,

plie la varbadon de aliaj samideanoj por ricevi ilian kunhelpon, la

laboro vere estas senfina. Sed aliparte, la rezultatoj de viaj penoj

estos rekompenco multe pli granda ol sia kosto, ĉar, interalie, oni

konatiĝas kun multaj interesaj personoj, ĉeestas ĉe multaj

instruantaj priparoladoj, kursoj, k.t.p., kaj, krom tio, ĝuados

nombron da aliaj profitaĵoj, kiun bone valorigas la laboradon

elspezitan.

Kompreneble, oni apenaŭ bezonas diri, ke viaj klopodoj tute ne

finiĝos tiam, kiam vi estos fondinta la grupon. Efektive, ili nur

ĵus komenciĝis.

Oni ĉiam trovos en nova movado kiel Esperanto, multe da personoj,

kiuj volonte alprenos ĝin dum daŭras la intereso ordinare elvokita

de novaĵo ia; sed tuj kiam ĝi ĉesas esti priparolata, ili kviete

lasas ĝin subfali. Pri tiaj membroj oni devos precipe zorgi; se iu

el ili forlasos ĉeesti la kursojn aŭ ŝajnos perdi sian intereson

je la afero, skribu mallongan leteron aŭ aliru viziti lin, por

certigi lin, ke la Grupo bezonas lian kunhelpon.

Nu, rilate al la maniero laŭ kiu mi volus agadi por fondi grupon.

Unue, estas la Publika Gazetaro, institucio, kies gravaj utilaĵoj

por tia movado kiel tiu-ĉi, estas absolute necesegaj. Ĝi liveros al

ni la solan efektivan ilon por disvastigi Esperanton inter la

ĝenerala publiko. Mi konsilas personajn paroladojn kun Redaktoroj,

la plimulto el kiuj jam interesigas sin je lingvaj aferoj, kaj mi

kredas, ke vi renkontos nenian malfacilaĵon priparoladi Esperanton

kun ili, kaj ricevi ilian subtenpromeson fine. Artikoloj donantaj

skizon pri la movado de ĝia komenciĝo, ankaŭ ekzemploj, por montri

ĝian utilecon komercie, literature kaj sociale, devos esti

prezentataj. Kiel eble plej ofte korespondado por-kaj-kontraŭa,

devas esti iniciatata.

Nun tiam kiam, nia afero reale ekmovas en tiu ĉi lando (pardonu min

se mi kaptas la nunan okazon por diri kiel mirinda, laŭ mia opinio,

estas la progreso, kiun ĝi jam faris, kiam oni konsideras ke apenaŭ

pasis dek du monatoj de ĝia komenciĝo), mi estas certa, ke

troviĝos multaj Esperantistoj ĉe diversaj partoj de Britujo, kiuj

tre volonte donos sian subtenon al la afero, skribante leterojn en

la Gazetaro pro la fondo de ia ajn Klubo, Grupo, aŭ Societo. Tia

korespondado sendube pruvos, ke ekzistas multe da kontraŭuloj

al nia ideo. Tio-ĉi estas neevitebla por ia nova movado, kaj

iliaj kontraŭdiraĵoj devas esti ĝentile aŭskultataj, kaj lerte

rebatitaj de iu el ni, kiu posedas la necesan kapablecon por tia

laboro. Ni ĉiam memoru, ke tia kontraŭeco pli multe valoras por ni

ol apatio kaj indiferenteco.

Elvokinte dum kelke da tempo, intereson pri la afero, kaj tiel

kaŭzis ian parton de la publiko iĝi dezireman eklerni pli da ĝi,

faru publikan paroladon pri la temo de Helpanta Lingvo Internacia.

La Prezidanto devas esti loka eminentulo ia.

Anoncoj de la kunveno devos enpresiĝi en la lokan Gazetaron.

Ankaŭ estos bone, ke vi petegu la apogon de la diversaj Institucioj

Literaturaj de la lokaĵo, kaj, aranĝinte la kunvenon, alsendu al

ĉiu Sekretario, por dissemado inter la membroj, cirkuleretojn

sciigantaj ĝian daton, lokon kaj celon.

Je la finiĝo de la parolado, invitu disputadon, kaj tuj anoncu la

fondon de la nova Grupo (nature, la regularo, proponoj, k.t.p., devas

esti antaŭe formulitaj), decidu pri la titolo de la Grupo, difinu

ĝian celon, kaj elektu la registaro, k.t.p. Tion farinte petu al

viaj aŭdantoj, ke ili tuj fariĝu membroj.

La abonpago devos esti tiel malgranda, ke ĝi ne fariĝu baro por

malhelpi ies ajn aliĝon.

Ĉi tiuj estas la ĉefaj principoj, laŭ kiuj mi ekfondis la

Societon, kies Hon. Sekretario mi estas; kompreneble ne sen havinte

la valoran kunhelpon de la aliaj membroj (el kiuj konsistas la nuna

Komitato), kaj ankaŭ tiun de la nelacigebla Hon. Sekretario de la

Esperanto Klubo, la Redaktoro de tiu ĉi Gazeto.

Mi kore esperas, ke tiuj ĉi malmultaj rimarkoj utilos al samideanoj,

kaj ke ili estu kuraĝigitaj por fondi Grupojn en tiaj regionoj, kie

neniaj nun troviĝas.

The Esperantist, Complete · 第 191 / 1137 题