Je Decembro 15 fondiĝis la Tyneside Esperanta Societo, najbaro de la
forta grupo de Newcastle. La novenaskita societo jam komencis sian
vivon per la laŭdinda energio de Sinjoroj Davidson, Clephan kaj
Pearson. La klopodo estis komencita per tre humoraj leteroj pri
Esperanto en la lokaj ĵurnaloj, kaj sendube tiuj ĉi varbigis
kelkajn el la multenombraj membroj kiuj jam aliĝis je la Grupo. La
Hon. Sek. estas Sinjoro Alan Davidson, 26, Park Crescent, North
Shields. Ni petas ke ĉiuj _Tyneside_ amikoj skribu kaj aliĝu je li.
* * *
Sendube multaj el niaj legantoj jam vidis la bonegan artikolon en la
Decembra _Westminster Review_. Doktoro Lloyd, kiu faras Esperantan
kurson ĉe la Liverpoola Universitato, bonege scias kiel priskribi la
karan lingvon, kaj ni konsilas ke ĉiuj Geesperantistoj legu la
artikolon.
* * *
La jaro 1903 vere finiĝis per fanfarado[68]. La eldono de tri novaj
verkoj, la enpreso en gravan Revuon de Esperanta artikolo, kaj la
fondo de almenaŭ du novaj grupoj estus estintaj sufiĉaj por
notindigi la pasintan monaton. Sed la Esperantistaro ankaŭ trovis
novan kaj taŭgan helpanton. Leŭt. Kolonelo Pollen, C.I.E., LL.D.,
dufoje paroladis pri Esperanto ĉe _The Imperial Institute_, Londone.
La unua fojo estis kunveno de la Angla-Rusa la dua de la Angla-Inda
Societo. Ambaŭ el tiuj ĉi paroladoj estis tute sukcesplenaj, kaj
sendube varbis multajn novajn rekrutojn. Doktoro Pollen estas tre
gajhumora, kaj li amuzis sian aŭdantaron, eĉ kiam li instruis ĝin.
Por klarigi la bezonon por internacia lingvo, li rakontis la
sekvantan anekdoton. Brita Mara Oficiro manĝis kun Ĥino, kaj
deziris duan kvanton de ia bongusta spicaĵo, kies nomon li nesciis.
Kredante ke ĝi enhavis anason, li ekkriis al la mastro de la domo,
"Kvak, kvak! Kvak Kvak!!" sed la mastro, post iom de tempo, ridetante
respondis "Ne, Baŭ-aŭ! Baŭ-aŭ!" kaj Doktoro Pollen asekuris la
aŭdantaron ke, se tiu ĉi oficiro kaj sia Ĥina amiko komprenis
Esperanton, simila teruraĵo ne povus okazi! Post la parolado, kelkaj
el la Indaj ĉeestantoj opiniis ke estis bedaŭrinde ke oni ne uzis
la Sanskritan alfabeton kiu, ili diris, estas la plej simpla kaj
kompleta en la mondo. Sir G. Birdwood, la Prezidanto de la societo,
kontraŭbatalis kontraŭ Esperanto, ĉar li tute neaprobis facilajn
lingvojn! Ju pli malfacila, des pli taŭga por la edukado de la
homaro. Sed li konfesis ke la Persa lingvo estis tro malfacila
por li!
* * *
Grafo Albert Gallois skribas "Estimata Sinjoro, La Redakcio de
_L'Esperantista_, monata organo de la Itala Esperantista Societo,
tute estas reorganizita kaj reformita. De nun ĝi estos tute
redaktata per itala kaj esperanta lingvoj kaj precize aperos en la
fino de ĉiu monato. Fervore ni petas la Esperantistojn de ĉiuj
landoj sendi artikolojn, tradukojn kaj sciigojn por kunlabori al la
redaktado de la ĵurnalo, _Grafo Albert Gallois_, en Riolunato,
Modena, Italujo. La jarabono kostas kvar frankojn."
* * *
La eldono de la lernolibro en la Brailla skribo vekigis la blindulojn
en nia lando. Dankon al la helpo de Sinjoro Cart, kiu vere estas tre
sindonema en tiu ĉi afero, estas espereble ke post mallonga tempo
Esperanto vere estos internacia lingvo inter la kompatindaj
blinduloj. La Hon. Sek. de la Esperanto Club bedaŭras ke li ne
komprenis la Braillean skribon antaŭ ol li komencis klopodi pri
Esperanto. Poste li ne havis tempon por ĝin lerni. Ĉar, tago post
tago, leteroj en tiu ĉi nekonata lingvo alvenadis, li petis ke
Sinjoro W. P. Merrick aminde prenu sur sin la devojn de Hon. Sek. por
la Blindaj Esperantistoj. Ni do esperas ke, en la estonteco, oni
bonvolu skribi rekte al tiu ĉi afabla helpanto de la Blinduloj, kies
adreso estas _The Manor Farm, Shepperton, Middlesex_.
* * *
En alilandaj societoj, ofte troviĝas multaj sekretarioj, por la
diversaj partoj de la administracio de la Grupo. Ĝis nun la
Esperanto Club nur havis unu. Sed, kvankam la koro deziras ĉion
fari, la tempon mankas. Ni do antaŭmetas peton ke oni ĉiam sendu
estontajn mendojn[69] je libroj ne al la Hon. Sek. sed al Sinjoro P.
H. Howard, _The Librarian, Esperanto Club, The Bungalow, Cranes Park,
Surbiton, Surrey_. Kvankam Sinjoro Howard havas sian propran grupon
Surbitone li ankaŭ aminde prenis sur sin la devojn de "Librarian,"
tiel malpezigante la laboron de la Hon. Sek. Tiu ĉi estas necesa por
ke Esperanto kaj la Gazeto kreskadu, kaj ni esperas ke ĉiuj amikoj
memoros la ŝanĝon kaj tiel ŝparos laboron kaj tempon.