Kiam mi estis sepjara infano, en festo oni plenigis miajn poŝojn je
kupraj moneroj. Mi tuj iris en butikon,[67] kie oni vendis ludilojn
por la infanoj. Sur la vojo mi renkontis knabon, kiu havis fajfilon.
Mi estis ĉarmita per ĝia sono, kaj donis por ĝi mian tutan monon.
Tiam mi returnis hejmen kaj fajfis ĉie en la domo. Mi estis tre
kontenta pri mia fajfilo, sed mi maltrankviligis la tutan familion.
Miaj fratoj kaj gekuzoj, sciiĝinte pri mia komerco, diris ke mi
pagis kvaroblan prezon. Mi ekpensis kiom da bonaj objektoj mi povus
aĉeti per la resta mono, kaj ili tiel ridis je mia malsaĝeco, ke mi
pro malĝojo ploris.
Sed tio ĉi estis poste utila por mi. Ofte, kiam mi estis tentata
aĉeti nebezonan objekton, mi diris al mi mem "Ne donu tro multe por
fajfilo" kaj tiamaniere mi konservis mian monon. Kiam mi fariĝis
grandegulo kaj eniris en la Societon, mi renkontis multajn, tre
multajn, personojn kiuj donis tro multe por siaj fajfiloj. Kiam
mi vidis viron tro deziregantan la reĝajn favorojn: Kiam mi
vidis iun celantan la popularecon kaj nezorgantan pri la propraj
aferoj--tiam mi diris "Vere, li tro multe pagas por sia fajfilo."
Kaj kiam mi vidis avarulon, kiu rifuziĝis je ĉia komforta vivo,
tiam mi diris ke ankaŭ li tro pagis sian fajfilon. Kiam mi renkontis
plezuramanton, kiu ne zorgis pri ia ajn laŭdinda plibonigo de sia
animo aŭ propraĵo, kaj kiu nur klopodis pri korpa ĝuo "Eraranta
homo," mi diris, "vi kaŭzas al vi maltrankvilon anstataŭ plezuron;
vi ankaŭ donas tro multe por via fajfilo." Mallongige, mi komprenis,
ke granda parto da homaj malfeliĉoj estas kaŭzata per la falsa
taksado pri la prezo de objektoj, ke oni donas tro multe por siaj
fajfiloj!
_Tradukis_ Kabe.