En Anglujo la Sinjoroj estas ofte ne sufiĉe bonmanieraj; en Italujo
ili estas ofte tro komplimentuloj, kiel la sekvanta vera rakonteto
atestos.
Du sinjoroj, Milananoj, kiuj renkontis la unuan fojon ĉe
vespermanĝo, malfrue kunforiris.
"Ĉu vi iras dekstren?" diris Sinjoro A. "Jes," respondis Sinjoro B.
"Ĉu vi."
Kaj ili ambaŭ kunpromenis. Ĉe la unua flankstrato ili haltis. Ĉiu
kredis ke sia kunvojiranto loĝis en tiu kvartolo[66], kaj volis
akompani lin domon. Tial ili kuniris antaŭen.
Post multe da similaj haltetoj kiam unu aŭ la alia diris "Mi esperas
ke vi ne venis ekster via vojo pro mi," fine ili alvenis al la
enirejo de granda palaco, en kiu loĝas du aŭ tri familioj je ĉiu
etaĝo. Sro. A. akceliĝis ion, kaj Sro. B. haltis, konvinkite ke
Sro. A. alvenis hejmen. Ambaŭ diris mil komplimentojn kaj "bonan
nokton" multefoje kaj "Je nia revido" sed ili kuneniras kaj
supreniras al la unua etaĝo, kie ili rehaltis; sed certe neniu estis
ĉe si: Tial ili supreniris per la dua ŝtuparo k.t.p. ĝis la
finiĝo.
Tiam ili trovas ke ili ambaŭ loĝas en alia tre malproksima
kvartolo de la urbo!
Esperantisto, 4686.