KIAN AĜON LA SFINKSO HAVAS?

Sendube la plej antikva konstruaĵo hommana, kiu ankoraŭ restas ĝis

nunaj tagoj, estas la granda statuo kiun oni nomas la Sfinkso. Tiu

fama statuego staras aŭ--pli bone diri--kuŝas sur la sabloj de la

egipta dezerto, apud la Piramidoj de Gizeo, kaj ne malproksime de

Kajro, ĉefurbo de Egiptujo. La statuego havas la formon de kuŝanta

leono, laŭ korpo kaj membroj; sed kun kapo, ŝultroj kaj brusto de

virino. Ĉe nia tempo nur vidiĝas iom plu ol la kapo de la giganta

statuo; ĉar la cetero de la figuro estas kovrita, kaj kvazaŭ

enterigita, de la sablo.

Kian aĝon la Sfinkso havas? Ĉu iu povas tion nun eltrovi? Ĉe la

militiro de Napoleono en Egiptujon, oni rakontas ke li admonis siajn

soldatojn--"Bravuloj miaj, de la altaĵo de tiuj ĉi Piramidoj,

milcentjaroj vin rigardas!" Tio ne estis tute frazo aŭ

fanfaronado[61]; modernaj observantoj kaj esploristoj anoncas eĉ pli

malproksiman daton. Kaj ĉiuj scienculoj konsentas ke la Sfinkso

ekzistis longe antaŭ la fondigo de ia Piramido.

Plinio skribis, ĉe sia tempo, ke la leonvirina formo de la Sfinkso

memorigas la maksimumon de la jaran Nilan superakvon, kiu okazas

ĉirkaŭ la 6a ĝis 16a de Aŭgusto, dum estas la Suno en la signoj

zodiakaj Leono kaj Virgulino. Tamen, per sekvo de la fenomena

"procesio de la tagnoktegaloj," la signo; de la homa sistemo Zodiaka

ne akordiĝas tute en loko kun la realaj stelaroj de sama nomo.

La fiktiva[62] (tamen konvena) sistemo homa malproksimiĝas de la

reala loko de la stelaroj dum la daŭro de ĉirkaŭ 12,900 jaroj,--kaj

tiam vice alproksimiĝas dum egala tempo; kune 25,800 jaroj, en kiu

tempdaŭro la Suno transkuras la tutan zodiakon, loĝante en ĉiu

zodiaka stelaro laŭ la vico. Tiel, kvankam la superakvo de la Nilo

(ĉe tempo de Plinio) okazis dum la suno estis en la signoj Leono

kaj Virgulino, la suno estis, efektive, en la stelaroj Kankro kaj

Leono. Kaj en tiu ĉi nuna jaro, la Nila superakvo ankoraŭ okazis

kiam la suno estis en signoj Leono kaj Virgulino; kvankam, efektive,

la suno estis en la stelaroj Dunaskitoj (the Twins) kaj Kankro.

Tre kredinda supozo, do, estas, ke la Sfinkso estis konstruata en

epoko kiam vere akordiĝis la fiktivaj signoj kun la realaj stelaroj

de sama nomo. Tia monumento dece[63] memorigus tioman notindan kaj

raran okazon. Estis ankoraŭ tia okazo preskaŭ 2,000 jaroj A.K., sed

la Sfinkso tiam jam estis pli antikva ol ĉiu historio. Eble, do, la

Sfinkso memorigas pli fruan okazon, ĉirkaŭ 23,000 jaroj A.K.? Tia

konkludo ne devas ŝajni nekredebla; ĉar Herodoto rakontas ke la

Egiptoj jam studiis la sciencon de Astronomio dum 40,000 jaroj, kaj

la plej novaj serĉadoj en Egiptujo atestas historion kiu povus

atingi tian malproksiman daton.

_Originale verkita_ Ben Elmy.

The Esperantist, Complete · 第 145 / 1137 题