ALILANDAJ KUNBATALANTOJ.

Ni ĵus ricevis leteron de Sinjoro Kühnl, la Sekretario de la

Esperanta Societo en Bohemujo, kiu revenis de sia longega vojaĝo tra

Eŭropo pasiginte kelkajn tagojn en Londono kvankam li tute ne

parolis la Anglan lingvon! Li diras. "Hodiaŭ, kiam mi denove sidas

ĉe mia skribtablo mi rememoriĝas tempojn ĵus pasintajn inter miaj

novaj sed, mi devas diri, plej amataj amikoj, inter esperantistoj.

Tagoj pasintaj en Londono estas al mi des pli agrablaj se mi

ekmemoras cirkonstancon sub kiu mi troviĝis en Anglujo, nekonante

Vian lingvon. Kaj, kvankam nekonataj homoj, tamen Viaj samlandanoj

estis tiel agrablaj je mi, fremdulo. Al Esperanto mi ŝuldas multe,

ĉar ĝi ebligis al mi trovi amikojn en fremdlando. Tiun ĉi ŝuldon

mi povas vere nur per plej agema kaj viva propagando egaligi. Inter

novaj adeptoj mi multe aludos[59] mian veturon en Londonon sen angla

lingvo, kaj, por ekflamigi la malmulte vivajn samideanojn, mi decidis

publikigi en _Bohema Esperantisto_ la tutan vojaĝon.--Kühnl

Edward."

* * *

Kune kun Sinjoro Kühnl en Londono troviĝis ankaŭ Sinjoro René

Deshays. Tiu ĉi afabla kaj lerta Esperantisto ankaŭ ne konis nian

lingvon. Li skribas. "Kara Sinjoro, Mi tre dankas vin pro la sendo de

la nova gazeto esperantista, kiun nia Chaumonta grupo tuj abonis. Via

unua numero tute interesis nin kaj estas vere inda je la granda

sukceso kiun al vi mi bondeziras. Ĉe mia rekomencita kurso (mi faras

ĉi tie la superan kurson) mi prenis por ekzercoj legadaj kaj

interparolaj, la ĉarman artikolon pri _L'Itala Somero_. Mi estos

ankaŭ feliĉa daŭrigi la legon de _la Ventego_ Sume, mi vin kore

gratulas pri la ideoj kaj pri la formo. Mia amiko, Sinjoro Mossmann,

Sekretario de nia grupo, ankaŭ tre ŝatas vian gazeton, kaj skribis

raporton pri ĝi por la ĉitieaj ĵurnaloj.----René Deshays."

Plezurege ni povas anonci ke la plimulto da Francaj Grupoj abonis je

_The Esperantist_, kaj ni deziras korege danki ilin por la honoro,

kaj ankaŭ por la multaj gratulantaj artikoloj kiuj estas presitaj

pri ĝi en Francaj Gazetoj.

* * *

Trinidado estas malproksima angulo de la mondo, kaj Mayaro estas

malproksima angulo de Trinidado; tamen ĝi havas bonan Esperantiston,

tiel, kiel la sekvanta interesa letero montros.--"Kara Sinjoro--Estas

veturo de kvindek tri mejloj al Port of Spain, tridek per vagonaro,

dudek tri per vojo, dek kvin de tiuj ĉi estas nur la malmola sablo

de la marobordo, kiu tie ĉi estas forlasita krom de pelikanoj. La

marobordo estas dika je la eternaj kokosujoj[60] kaj la arbetoj de

la vinbero de la maro. En Mayaro estas nur kvin blankaj homoj preter

mi. Certe estas malĝoje se oni ne estas venkinta la arton sin

amuzadi. Sed ni havas belan tropikan marobordon kaj maron similan

al la pentraĵoj de la Sudaj Maraj Insuloj de R.L. Stevenson.

Pentru Londonon, kun ĝia varmego, polvo kaj helo, dum varmega tago

de Julio aŭ Aŭgusto, kaj vi havas Port of Spain, tiel, kiel ĝi

_ĉiam_ estas. Via. A.M."

* * *

Maltaj Samideanoj nun fondis Oficialan Grupon. Doktoro Gustav

Busuttil aminde sendis al ni sian paroladon--en Esperanto

parolitan--ĉe la kunveno por fondigi la Grupon. Belega paroladeto,

kaj ni tre bedaŭras ke ni ne havas sufiĉe da spaco por presigi ĝin

en The Esperantist. Parolante pri la kara lingvo mem,

Doktoro Busuttil poezie diris--"Esperanto estas kiel nemortema

grandega arbo kun multaj fortaj branĉoj, plenaj je ĉiam verdaj

Folioj, multekoloraj Floroj, kaj bonegaj Fruktoj. La Internacia

Lingvo estas la Arbo: Branĉoj estas la Societoj: Folioj kaj Floroj

la Esperantistoj; kaj la Fruktoj estas la Verkoj, la Frata Amo. Nun

fariĝi branĉo aŭ resti simpla folio kiun la plej malgranda

blovanteta venteto povas faligi--ni devas elekti aŭ unu, aŭ la

alian. Kaj kial malakcepti tian privilegion? Antaŭ kvar aŭ kvin

monatoj nur estis tri Maltanaj Esperantistoj. Je tiu tempo Sinjoro

Agius skribis leteron pri la lingvo al la _Daily Malta Chronicle_. La

afero eble silente estus mortinta se la Hon. Sek. de la Esperanta

Klubo ne estus sendinta respondon kiu estis varmega propagandilo de

Esperanto kaj ekvekigis la dormantetan simpation kiu vivis en multaj

Maltaj Koroj. Mi respondis al tiu ĉi letero kaj decidis fari veran

propagandon pri, per, pro, por, Esperanto. Mi esperas ke la helpo de

ĉiuj ĉeestantaj gesinjoroj, fortiĝos la Maltan branĉon de la

grandega arbo kaj ke ni nutros la saman Esperon." Sendube la

sindonema Doktoro Busuttil tro akcentis nian letereton, sed

kompreneble Anglujo ĉiam faros tion, kion ŝi povos, por helpi sian

fratininsulon fondigi fortan Societon. En Maltujo estas gazetoj

Anglaj kaj Italaj. Ambaŭ el ili presigis multajn bonajn artikolojn

pri Esperanto, kaj oni devas gratuli Sinjorojn Agius, Busuttil kaj

Ciantar, kaj esperi ke la potencaj gazetoj presados artikolojn kiel

eble plej ofte.

The Esperantist, Complete · 第 143 / 1137 题