Sceno 2 (_daŭrigo_).
Mirando.-- Vi ofte jam al mi ekparoladis
Pri mia la deven', sed ĉiam haltis,
Lasante min ankoraŭ nekonantan.
Prospero.--Sed nun la ĝusta horo fine venis,
La nunminut' postulas ke vi aŭdu.
Obeu, aŭdu. Ĉu vi ne memoras
Epokon ... aliloke ol ĉi tie? ...
Memori vi ne povas, kompreneble,
Ĉar tiam vi ne estis eĉ trijara!
Mirando.-- Sed iometon povas mi ...
Prospero.-- Memori?
Pri kio? pri personoj? domo? Nomu
L'imagon kiu en vi konserviĝis.
Mirando.-- Kredeble estas sonĝo malproksima,
Sed ne memoro, kiun mi posedas ...
... Ĉu servis min aŭ kvar aŭ kvin virinoj?
Prospero.--Virinoj multaj servis vin, Mirando!
Sed, kiel povis tia fakto loĝi
En via nematura la memoro?
Nu! vi memoras pri antaŭfariĝo ...
Ĉu eble kiel vi ĉi tien venis?
Mirando.-- Sed mi ne povas.
Prospero.-- Antaŭ dek-du jaroj,
La patro via, dek-du jaroj antaŭ,
Regnestro estis, de Milano duko.
Mirando.-- Ĉu vi, sinjor', ne estas mia patro?
Prospero.--Patrino via ĉiam estis virta:
Ŝi diris ke vi ido mia estas,
Kaj via patro, duko de Milano,
Heredontinon unu sole havas:
Princino rajte estas ŝi naskita.
Mirando.-- Ĉiel'! per kia perfidaĵ' ni perdis
Grandecon tian? Ĉu por nia bona,
Ĉu malfeliĉa sorto?
Prospero.-- Ambaŭ, kara.
Perfido nin forpelis el Milano,
Sed ni beniĝe tien ĉi alvenis.
Mirando.-- Ho! mia kor' sangadas ĉe la penso
Je la malhelpo kiun mi vin kaŭzis ...
--Mi kvankam ne rememoriĝas tion--
Bonvolu vi daŭrigi.
Prospero.-- Via onklo,--
--Ke frato povis tiel perfidiĝi!--
Apud vi, homo, kiun mi koramis
La plej en mondo--kiu eĉ regadis
Duklandon mian, tiam la unuan,
Ĉar estis mi el dukoj la plej alta!
Precipe fama per indeco mia,
Mi artamulo brilis senegala;
Lernante tempon mi libere uzis,
Regadon forlasinte al la frato ...
De l'lerno l'amo tiel min okupis
Ke fremda mi fariĝis al la ŝtato.
Perfida onklo via ... Ĉu vi aŭdas?
Mirando.-- Sinjoro, tre atente.
Prospero.-- Nu, li frue
Ricevis prince multon da petantoj,
Rifuzis kelkajn, kelkajn kuraĝigis,
Kaj malobeon punis. Li renomis,
Li anstataŭis eĉ sekvantojn miajn,
Aliformigis ilin; ĉar li havis
Ŝlosilon oficejan, ja, la homan,
Kaj laŭdi lin regnanojn li instruis;
Ĉar kiu flatis plej l'orelon lian
Profiton plej ricevis. Nun li estis
Hedero princan trunkon vualanta,
Suĉanta eĉ verdaĵon mian propran!
--Vi ne aŭskultas ...
Mirando.-- Patro, tre avide!
Prospero.--Atentu, kara! ... Mi, konfidemulo,
Pli ŝtataferoj nun ne plu zorgante,
Al pliboniĝo de klereco mia
Dediĉis tempon: la malica frato
Profitis. Malgraŭ mia grandanimo,
Solece, mi fariĝis nekonato ...
Malbona sento movis Antonion
Vidantan min senlime lernamulon.
Konfido mia naskis kulpon lian;
Senlima same lia ambicio
Fariĝis; ankaŭ la kvieto mia.
Nu, provizita ne nur je trezoroj
Sed je la povo eĉ postuli plie--
--Mensoge ĉiam se agadas homo,
Memoron sian tiel li pekigas,
Ke la malveron li jam plu ne sentas--
Jam Antonio pri si mem ekpensis
Ke li la duko estas.--Ĉar li agis
Plenege tiam kiel duklandestro;
Privilegion ĉiam li posedis,
Kaj tial plialtiĝis--Ĉu vi aŭdas?
Mirando.-- Ho! tian diron aŭdus surdulino!
(_Daŭrigota_).
KAZABIANKO (Casabianca).--Mrs. Hemans.
_Tradukis_ Clarence Bicknell.
_La juna Kazabianko, knabo dektriaĝa, filo de la Admiralo de la
ŝipo "Orient," restis ĉe sia posteno[54] (en la batalo de la Nilo)
post la ekflamiĝo de la ŝipo, kaj kiam ĉiuj pafilegoj estis
forlasitaj. Kiam la flamoj atingis la pulvon, li pereis pro la
eksplodo._
La knabo sur la ŝip' brulanta,
De ĉiuj forlasite, staris;
La flamoj de l'batalruinoj[55]
Sur la mortintoj lumon faris.
Sed, naskiĝite por komandi,
Li restis, brava kaj belega,
Estaĵo de heroa sango,
Infano, sed de form' noblega.
La flamoj proksimiĝis; tamen,
Al patra mendo[56] li obeis;
Kaj sia voĉo al la patro
Ne venis, ĉar li jam pereis.
Li laŭte kriis, "Patro mia
Ĉu mi ne finis devon mian?"
Ne sciis li ke l'Admiralo
Ne povas aŭdi filon sian.
"Parolu, patro," li rediris
"Ĉu min foriri nun vi lasas?"
Sed nur respondas la pafado;
La flamoj pli proksime pasas.
Nun sur la fronto lia batas
Kaj sur la haroj, la varmeco;
Sed de l'posteno de la morto,
Regardis li en trankvileco.
Ankoraŭ laŭte li demandis,
"Ĉu estos devo, mia halto?"
Dum tra la veloj pli kuradas
La fajroj per rapida salto.
La ŝipon, kun brilec' sovaĝa,
La flagon[57] ili envolvadis,
Kaj super la kuraĝa knabo,
En la ĉielon radiadis.
Subite tondra sku' bruegis
Sed li--la knabo--kie estis?
Demandu de la ventoj kiuj
La maron per la eroj vestis.
La mastoj, flag', timono[58]--ĉiuj
Servadon faris je honoro.
Sed nobla pli ol ili estis
La juna kaj fidela koro.