_Originale verkita de_ Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
Estas tre granda ĉambro, mi eĉ povas diri grandega, sed la lito,
antikva kaj per densaj kurtenoj ĉirkaŭata, estas tute en angulo.
Sur tiu-ĉi lito kuŝante mi vidas palan lumon enirantan tra la du
fenestroj. Per fantoma lumo ĝi lumigas la flankkurtenojn, tiel, pro
ilia blankeco kaj diafaneco, igante strangan kontraston kun la densaj
kaj malhelaj kurtenoj de la lito. Per malforta radio ĝi transiras la
ĉambron, kaj per tremeta lumo montras la masivan pordon ĉe la
kontraŭa flanko de la ĉambro.
Ĝuste tiamaniere timema infaneto tuŝus la kapon de kuŝanta hundo.
Kontraŭ tiu ĉi pala lumo silente sed forte bataladas la mallumo.
Maltrankvileco stranga kaptas min; ne povante plu dormi, mi leviĝas
kaj aliras al la pli malproksima el la du fenestroj.
Estas kvazaŭ ia nekonata forto altirigis min.
Grandaj multepezaj fenestroj, ĉiu el ili havante tri kadrojn, el
kiuj la plej malaltaj estas malfermitaj, kaj, tra la du malfermaĵoj,
malvarma aero enfluas en la ĉambron.
Mi sentas min tremetantan de--malvarmo, aŭ ĉu estas--de ia
antaŭaverto[46] pri danĝero?
Ekstere mi vidas grandan, antikvan korton, tute per ŝtonegoj
pavimatan. Je tri flankoj malaltaj konstruaĵoj--ĉeval--aŭ
bovinejoj--ĝin ĉirkaŭas, sed, dekstre de mia ĉambro kaj apude,
staras altega nerompita muro.
Kune kun mia ĉambro ĝi formas la kvaran flankon de la korto.
Klinante la korpon duone el la fenestro, nur la alia dekstra fenestro
de la ĉambro min apartigas de tiu nerompita muro.
En la korto mi vidas du virojn, eble ĉevalistojn. Sed kion ili estas
farontaj noktmeze en tiu antikva korto? Kial ili tiel senbrue kiel
fantomoj moviĝas?
Kaj pri kio ŝajnas ili ion timi? Maldikaj kiel ombroj ili ensorĉas
min.
Unu el ili en kortmezon alportas benketon, sur kiun la alia metas
lignan duontubon--tian, kian antaŭe oni fiksis laŭlonge la randoj
de tegmentoj, por ke ĝi ricevu pluvakvon--klinigante ĝin tiamaniere
ke la maldekstra finiĝo estas je la alteco de genuoj, kaj la dekstra
de la brusto de homo.
Ili firmigas ĝin per fortaj subtenaĵoj, kaj enpakis en la pli alta
finiĝo kvazaŭ mureton el drapo.
Tiel silente ili laboras ke oni povas aŭdi nur la plej mallaŭtan
soneton.
Tiam, enirante en unu el la malaltaj konstruaĵoj, ili tie restas
kelkajn minutojn kaj tiam revenas strangege vestataj. La kruroj[47],
korpo, brakoj kaj, escepte la okuloj, la tuta vizaĵo, estas
envolvataj per densaj kovriloj, kaj mi rimarkas densegajn gantojn sur
la manoj. Vere la maldikuloj estas fariĝintaj dikeguloj!
Ili ambaŭ portas ŝarĝojn[48]; la unua pezan ŝovilon feran tre
profundan; la dua ledan sakon.
Kion ĝi enhavas? mi demandas min. Io, videble, de grandega
malkvieteco. Ŝajnas esti viva, la sako mem. Dekstren, maldekstren,
antaŭen, malantaŭen ĝi saltas, aŭ pli korekte diri, ĝi estas
saltigita.
De-nove mi sentas tremfroston. Mi komprenas nun la altiradon. El tiu
ĉi io eliras la forto altira, kaj vere ĝi estas altiraĵo terura!
Alveninte al la duontubo, je la pli alta finiĝo, la unua, ĉiam
forte tenante per la du manoj la tenilon, metis sian ŝovilon sur la
lignan superaĵon, kie troviĝas la drapa mureto: La dua malrapide
komencas malfermi la sakon. Ili ambaŭ estas videble tremantaj!
"Ĉu vi estas preta, Joĉjo?" demandis li, metante, singarde, la
ankoraŭ fermitan buŝon de la sako ĝuste en mezon de la ligna
kavvojo; "fortege frapu kaj svenigu[49] ĝin, aŭ mi ne kuraĝos ĝin
tuŝi." "Preta," respondas la ŝoviltenanto; "jes, tiel preta kiel mi
povas esti; tiel preta kiel kiam la morto mem atendas ian
mallertaĵon; preta, Viĉjo, vi diras!"
"Ne riproĉu, Joĉjo; vole, nevole, estas necese ĝin fari."
"Kaj kial ĝi estas necesa? Ĉiunokte ni batas kaj rebatas kaj
ankoraŭ rebatas la sovaĝan fiŝbeston. Kial ne restus ĝi en sako?
Kiel mi ŝatus[50] ĝin mortigi. Ĉu ĝi estas senmortema, vi pensas?
"Se ĝi ne estus tiel batata kaj svenigita, ne eble estus ke la
Doktoroj ĝin tuŝu; sed post tia frapado ĝi restos morgaŭ preskaŭ
kvazaŭ senviva. Kaj estus danĝerege ke ĝi restu en sako. Se ni ne
ĉiunokte svenigis ĝin, baldaŭ ĝi rompigus la sakon, kaj tiam, Ho
ve la mondo!!! Venas sur nin la vivado de ĉiuj vilaĝanoj, eble eĉ
de la tuta homaro. Frapu fortege; jen----"
Singarde kaj malrapide la buŝo de la sako estis malfermita. Io
rapida kiel la fulmo antaŭen saltegas, tute rekta al la vizaĵo de
lertega Joĉjo. Unu momenton la drapa mureto haltigas ĝin,
kaj en tiu momento Joĉjo antaŭpuŝas la ŝovilon, kaj per rapidega
movo forte forĵetas la sovaĝan beston. Kun bruega sono ĝi frapas,
dekstre de mia ĉambro, la nerompitan muron, je la alteco de ĉirkaŭ
dudek piedoj de la tero. Joĉjo estas aginta kontraŭ ĝi same kiel
oni agas kontraŭ la balon kiam oni ludas "_Cricket_."
Tute svenigita ĝi tombas sur la teron, blanka objekto, plata, kaj
laŭ la formo de soleo[51].
En la momento dum ĝi restas kvazaŭ senviva, Vilĉjo rapidas ĝin
levigi kaj remetas ĝin en la sakon, kie, en tre malmulto da sekundoj
ĝi rekomencas la antaŭan saltadegon.
De-nove la malfermo de la sako; de-nove la antaŭena saltego; de-nove
kaj ankoraŭ de-nove....
Kiam Vilĉjo la kvaran fojon malfermas la sakon li subite ekkrias;
"Gardu treege, Joĉjo, ke vi ne sendas ĝin tra la fenestroj, ĉar
ĝi mortigos kiun ajn ĝi tuŝos."
Tiel forta estas por mi la altireco ke mi tute estas forgesinta la du
fenestrojn malfermitajn. Mi rapide kuras al la alia fenestro, ĉar
ĝi estas tre proksima je la muro, kaj mi fermas ne sole la
fenestron, mi ankaŭ antaŭmetis antaŭ ĝi la lignajn kovrilojn,
fortajn kaj, mi kredis, nerompeblajn.
Tion farinte, mi estas fermonta la alian fenestron kiam mi aŭdas
ekkriegon de la korto, kaj vidas la beston mem saltantan, aŭ
flugantan, en la malfermaĵon. Du aŭ tri fojojn ĝi ĉirkaŭflugas
la tutan ĉambron. Eble ĝi min ne vidas; certe ĝi min ne tuŝas,
sed mi sentas la venton de ĝia flugo, kaj kuras kiel eble plej
rapide al la pordo.
Kiel eble plej rapide; sed la fiŝbirdo kiu vere flugas, sed flugas
per naĝiloj, tiel rapide antaŭen saltis, tien kaj tien ĉi, ke ĝia
blanka korpo ŝajnas esti nur strio[52] de lumo.
Mi aŭdas koleran bruon, mi sentas la venton de aero traŝirita, kaj
la terura fiŝbesto ĉirkaŭflugadas mian kapon, preskaŭ frotante
mian vizaĝon. Mano sur la tenilo de la pordo, mi restas senmove kaj
ekpensas. "Estas en la domo virinoj kaj infanoj. Se mi malfermas la
pordon, mi permesos al tiu ĉi terura besto eniri en la domon. Mi ne
kuraĝas tion fari. Pli bone estus ke mi mortus mem, kaj eble la
besto ne vundos min. Mi restos en la ĉambro."
Tial mi foriras de la pordo; kaj, kvazaŭ per ĝia malbona spirito
ĝi povas legi miajn pensojn, la fiŝbesto forflugas al la malfermita
fenestro, kaj pendigas sin sur la ekstera flanko de la kurtenoj, kiel
grandega nokta papilio.
Dume la du viroj kriegadas.
"Forkuru, Sinjoro, se estas eble, sed ne lasu ĝin eniri en la domon,
la plej malgranda piko kaŭzos la morton. Gardu la ponardegon[53]!
Mi kaj Vilĉjo supreniros."
Sed timante pri la virinoj kaj infanoj mi ne deziras ke oni malfermu
la pordon.
Sur tableto kuŝas larĝa, maldika libro, kaj la fiŝbesto pendas,
kiel mi diris, sur la eksteraĵo de la kurteno. Ĝi restas tute
senmova, eble ĝi dormas. Mi denove rapidege ekpensas.
"Se mi ĝin frapos forte kaj subite, kredeble ĝi forfalos eksteren
en la korton. Tiam, antaŭ ol ĝi povos reveni, mi fermos la
fenestron."
Per la du manoj tenante la libron, mi proksimiĝas la kurtenon. Tiam,
per rapidega movo, mi frapas la korpon blankan, kiu, laŭ mia espero,
estas forpelata tra la malfermaĵo.
Forĵetante la libron, mi ĵetas min sur la malfermitan kadron, kaj
komencas fortege ĝin tiri malsupren. Sed ĝi estas pezega kaj
moviĝas nur malrapide; antaŭ ol mi povas ĝin fermi, mi vidas
revenante la fiŝbeston, ne nun saltigantan kiel strio de lumo, sed
nerapide kaj kviete per movo kvazaŭ ĝi naĝas en aero. Jam
trikvaronoj de la vitro estas pasinta la baron de la pli alta kadro.
Nun unu kvarono restas de la malfermaĵo, kiam, tutproksime de mia
vizaĝo, alvenas la blanka solea korpo; ĝi glitas supren inter la
vitro kaj la baro de la pli alta kadro. Mi tiras pli kaj pli forte
kaj la kadro pli rapide malsupreniras, sed mi vidas la blankan platan
korpon glitantan ĉirkaŭ la malsupreniranta baro, kaj en tiu sama
momento la fenestro fermiĝas, kaj la terura fiŝbesto falas sur mian
korpon kaj pendigas sin sur la brusto de mia nokta vesto. Mi estas
tute enfermita kun la objekto de mia teruro! Senmove ĝi pendiĝas
sed mi sentas tra la maldensa vesto la palpetaĵojn kaj mi vidas la
minacajn okulojn, ruĝajn kiel brulantaj karboj. Kiel ŝtono mi
staras! Miaj okuloj grandiĝas; mia sango malfluidiĝas; mia koro
estas tute haltigita; kaj kiel kanteton, mi aŭdas la frazon, denove
kaj denove, "La plej malgranda piko kaŭzas morton." "Vi malfidu la
ponardegon." Mi ne kuraĝas eĉ spiri. Pezege la blanka korpo premas
mian bruston; brulege la okuloj ruĝaj brulas mian cerbon.
Ekster la pordo mi aŭdas brueton. Joĉjo kaj Vilĉjo do alvenas!
La besto ankaŭ aŭdas la soneton; en la brulaj okuloj mi vidas
brileton de kompreneco kaj kruelegeco. La naĝiloj moviĝas, la vosto
leviĝas. Mi antaŭsentas la pikon de la terura ponardego. Mi ne
povas plu suferi; mi ne povas plu atendi; per la du manoj mi subite
disŝiras la tutan bruston de la vesto, kaj fortege forĵetanta ĝin
saltas al la pordo kaj ekkriegante grandegan kriegon de teruro ... mi
vekiĝis.